La nova vesto de la reĝo

Mi faris la modernan tradukon de la konata fabelo, iom mallongigitan, simpligitan, kaj mi pensas, ke la komencantoj pli facile komprenos ĝin, ol la zamenhofan varianton, do laŭ mia opinio ĝi taŭgas kiel legaĵo por lingvokursoj.

Iam vivis potenca reĝo, kiu tre ŝatis la belajn vestojn. Li malŝparis sian tutan monon por mendi novajn, elegantajn pecojn.

Li ne volis vidi sian bravan armeon, ne deziris viziti teatron, ne ŝatis aperi sur la stratoj, se li ne havis eblon paradi ĉiufoje en nova vesto. En ĉiu horo li ŝanĝis veston. Se iu petas aŭdiencon ĉe alia reĝo, la lakeoj diras: "Li estas en la konsultejo." Ĉe li la lakeoj diris: "Li estas en la vestejo."

Multaj fremdlandaj tajloroj kaj teksistoj venis al la palaco por vendi siajn produktojn.

Iun tagon ĉe la palaco aperis du trompuloj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj, kaj povas teksi tiel belan teksaĵon, ke en la tuta mondo ne troviĝas simila. Ne nur ĝiaj koloroj kaj ornamoj estas pompaj, sed ĝi havas eĉ magian povon. Ĝi estas nevidebla por tiuj, kiuj estas fuŝuloj en sia profesio.

"Tia vesto estas tre dezirinda por mi!" - pensis la reĝo. - "Se mi vestus min per ĝi, mi ekscius, kiuj estas fuŝuloj en sia profesio. Mi mendos tiun teksaĵon."

Kaj li ordonis pagi cent orajn monerojn al la trompuloj, por ke ili tuj eklaboru.

La trompuloj ekfunkciigis teksilon, kaj afektis diligentan laboradon. Ili petis silkajn kaj orajn fadenojn, sed tiujn materialojn kaŝis zorgeme, kaj efektive ili teksis nur la aeron, ĉar sur la teksilo estis nenia fadeno.

Iun tagon la reĝo demandis:

- Kiom progresis la laboro? Iru kaj kontrolu la rezulton! - li ordonis al la ĉefministro.

Do la sperta kaj saĝa ĉefministro iris al la ĉambro de la teksistoj. La du trompuloj sidis antaŭ la teksilo, kaj diligente teksis la aeron.

"Dio mia!" - pensis la ĉefministro teruriĝinte. - "Mi vidas nenion sur la teksilo!"

Li rondigis la okulojn, eĉ frotis ilin per la mano, sed vane. Li ja ne kuraĝis konfesi tion.

La du trompuloj afable vokis lin pli proksimen, kaj ili demandis:

- Ĉu la teksaĵo estas bela? Ĉu ĝi havas belajn kolorojn kaj plaĉajn ornamojn?

La kompatinda ĉefministro rigardis, rigardadis, sed li vidis nenion sur la teksilo.

Estas kompreneble, ke li vidis nenion sur la teksilo, ĉar la aeron neniu povas vidi.

"Dio gardu min!" - pensis la ĉefministro -, "Ĉu mi fakte estas fuŝulo en mia profesio? Neniu rimarku tion! Estos plej bone, se mi mensogos, ke mi vidas la teksaĵon."

- Ĉu ĝi plaĉas al vi? - demandis unu el la trompuloj, kiu afektis diligentan laboradon.

- Tre belaj estas ĝiaj koloroj, kaj admirindaj estas ĝiaj ornamoj! - respondis la ĉefministro. Mi informos la reĝan moŝton, ke ĝi tre plaĉas al mi.

- Via laŭdo estas honoro por ni - diris la teksistoj, poste ili detale priskribis la kolorojn kaj ornamojn de la neekzistanta teksaĵo. La ĉefministro notis bone ĉiun vorton, por ke li povu raporti al la reĝo.

La reĝo tre ĝojis pro la informo, sed la sekvan tagon li sendis la ceremoniestron, por ke ankaŭ li kontrolu, kiom progresis la laboro. Li same ne kuraĝis konfesi, ke li vidas nenian teksaĵon, do ankaŭ li raportis al la reĝo, ke ĝi estas belega.

La trompuloj denove petis monon, silkajn kaj orajn fadenojn, sed ili denove kaŝis ilin zorgeme, kaj teksis plu la aeron.

En la urbo la homoj senĉese parolis pri la admirinda teksaĵo. Fine la reĝo decidis propraokule rigardi ĝin ankoraŭ dum fabrikado. Kune kun multaj korteganoj - interalie kun la ĉefministro kaj ceremoniestro - li vizitis la ruzajn teksistojn, kiuj diligente teksis la aeron.

- Ĝi estas belega, ĉu ne, reĝa moŝto? - demandis altrangulo, kiu pli frue jam vizitis la teksistojn. Ĉu via moŝto vidas ĝiajn belajn kolorojn kaj admirindajn ornamojn? - kaj li montris al la senfadena teksilo, ĉar li pensis, ke la aliaj vizitantoj vidas la teksaĵon.

"Kio?!" - pensis la reĝo teruriĝinte. - "Ja tio estas tragedio! Ĉu mi vere estas fuŝulo en mia profesio?" - sed li ne kuraĝis konfesi tion, do li diris:

- La teksaĵo fakte estas belega, ĝi tre plaĉas al mi. - Li kontente kapjesis, kaj rigardis la teksilon per ronde malfermitaj okuloj, kvazaŭ li vidus la produkton. Ankaŭ la korteganoj faris tiel. Ili okulumis la aeron kaj afektis admiron.

Ili eĉ proponis al la reĝo, ke la unuan fojon li surhavu la novan veston dum la baldaŭa publika solenaĵo. La reĝo tre ĝojis pro la ideo, kaj distingis la du teksistojn per kavalira rango.

Dum la nokto antaŭ la publika solenaĵo la du teksistoj bruligis kandelojn, por ke la popolo vidu, kiel ili klopodas fabriki la novan veston de la reĝo. Ili ŝajne levis la teksaĵon de sur la teksilo por tajli kaj kudri ĝin. Vigle klakis la tondiloj, brile moviĝis la kudriloj, la trompuloj fervore laboris, kaj matene ili anoncis:

- La nova vesto de la reĝa moŝto estas preta!

La reĝo iris al la teksistoj kun altrangaj korteganoj; la du trompuloj levis siajn manojn, kvazaŭ ili tenus la veston.

Bonvolu surmeti ĝin, reĝa moŝto! Ĝi estas malpeza, kiel reto de araneo. Kiu ĝin surmetos, tiu eĉ ne sentos, ke li surhavas veston. Ĝuste tio estas ĝia plej mirinda avantaĝo.

- Jes, mirinda avantaĝo estas, ke ĝi estas tiel malpeza - konfirmis la altranguloj, kvankam ili vidis nenion, ĉar la aeron neniu povas vidi.

La teksistoj petis, ke la reĝo demetu la malnovan veston, kaj ili afektis, ke ili vestas lin per la nova vesto.

La reĝo turnadis sin antaŭ la spegulo.

- Ho, kiel bone ĝi sidas al via reĝa moŝto! - ĝojkriis la korteganoj. - Kiel belaj estas ĝiaj koloroj, kiel admirindaj estas ĝiaj ornamoj! Ĝis nun ni ankoraŭ neniam vidis ion similan.

La ceremoniestro anoncis:

- La popolo jam atendas vian reĝan moŝton antaŭ la palaco por la publika solenaĵo.

Mi tuj iros! - diris la reĝo.

La lakeoj afektis, kvazaŭ ili levus la longan trenaĵon de la vesto, ĉar ankaŭ ili ne kuraĝis konfesi, ke ili vidas nenion.

Do la reĝo ekmarŝis fiere sub la pompa baldakeno, kiun portis kvar servistoj.

La popolo tumultis sur la stratoj kaj ĉe la fenestroj, kaj ili kriadis:

- Kiel bela estas la nova vesto de la reĝo! Kiel bone ĝi sidas al li!

Neniu kuraĝis konfesi, ke li ne vidas la veston, ĉar neniu volis ŝajni fuŝulo en sia profesio.

Sed en la tumulto neatendite ekkriiŝ knabeto:

La reĝo estas nuda!

- Homoj, ĉu vi aŭdis, kion diris la infano? Li ankoraŭ ne povas esti fuŝulo en sia profesio, ja li ankoraŭ ne havas profesion. Kaj li diris, ke la reĝo estas nuda!

- La reĝo estas nuda! La reĝo estas nuda! - ekmuĝis la amaso, kaj ĉiu komencis ridegi.

La estroj de la landoj estas nudaj ĝis hodiaŭ.