Kiel mistraduki

Kiel mistraduki helpe de vortaro?

La dulingvaj vortaroj de Esperanto tre ofte estas produktoj de amatoroj, entuziasmaj nefakuloj. Eĉ en nia plej altnivela hungara-Esperanta vortaro (Szerdahelyi) mi ofte ne vidas klare distingi la diversajn sferojn de signifoj laŭ la distingoj de la Hungara Semantika Vortaro (Magyar Értelmező Szótár).

La alia - plej vaste uzata - poŝvortaro (Pechan) estas eĉ pli supraĵa, kaj malgraŭ siaj virtoj, ĝi apenaŭ estas uzebla por iom serioza traduklaboro. Tiu lasta ofte enhavas la konvenan vorton ĉe la koncerna hungara vorto, sed donas nenian elirpunkton por elekti la ĝustan el pluraj vortoj.

Fakte ambaŭ vortaroj estas uzeblaj nur sub strikta kontrolo de PIV kaj sub la kontrolo de Hungara Semantika (mez)Vortaro (Magyar Értelmező Kéziszótár).

Tiel okazis, ke iu mia samideano (por unu ekzemplo) tradukis hungaran frazon ("összecsaptak a feje fölött a hullámok") jene: "super lia kapo kunfrapis la maro".

Fakte: en la vortaro Szerdahelyi troviĝas: összecsap = (tr) 1. interfrapi, kunklaki 2. haste faraĉi 3. interkonflikti, kunfronti, interpuŝiĝi

Sed nenia klarigo troviĝas pri la precizaj signifosferoj*. La vorto "összecsap", en la ĉirkaŭteksto estas najbara kun la signifosfero de "interpuŝiĝi", ĉar la hungara frazo celas veki la imagon de momento, kiam la akvo abrupte fermiĝas super la kapo de iu falinta en akvon, kaj aŭdiĝas klaka sono. La korpo dividis la akvosurfacon, poste la rando de dividita surfaco fermiĝas, kvazau du ondoj interpuŝiĝus.

Se oni parolas pri "ondoj", la traduko "interpuŝiĝis" semantike eĉ estus ĝusta (stile ne). Sed la "maro" certe ne povas interpuŝiĝi, ja por tio estas bezonata almenaŭ du objektoj.

Eĉ malpli povus "kunfrapi" la maro, ja "kunfrapi" estas transitiva verbo (oni kunfrapas ion). Kion la maro povus kunfrapi?

Por bone traduki, oni devas tute forlasi la originalajn vortojn kaj esprimojn. Akceptebla traduko povas esti: "La maro englutis lin.", ĉar "la maro kunfrapis super lia kapo" signifas tute nenion. Mian aserton oni povas kontroli en PIV, ĉe la radiko "frap".

En la tradukoj de niaj amatoraj tradukistoj svarmas similaj eraroj, eble eĉ mi mem ne estas escepto, do mi ĝojas, se iu avertas min, se necese.

Via amatora amiko: Laĉjo

Gloso:

*la markoj "intima", aŭ "militfaka" ne estas indikoj de signifosfero, nur indikoj de stila valoro.

Legi la komentojn