Ĉu pereos E-muziko?

Ĉu pereos esperantlingva muzika kulturo?

S.O.S.

En mia pli frua artikolo mi sondadis la publikan opinion: Kiom oni inklinus pagi por (teknike kaj arte) vere altnivela muzikpeco, kia estas tute kutima en la ekstera medio. Nekredeble malmultaj respondis, eĉ inter la respondintoj la plejparto evidente deziras neniom pagi.

www.ipernity.com/blog/28233/267174

Mi estas konvinkita, ke tiuj multaj, kiuj vizitis la artikolon, sed respondis nenion, ne volis iun ofendi per la sincera respondo, ke ankaŭ ili pagus neniom. Ĉar kiu monon ne ŝparus, certe ne ŝparus respondon.

Mi iom malgajiĝis pro tio.

Tia sinteno estas ĝenerala ankaŭ en la neesperantista publiko, sed ni rekonu, nia kara amiko, Anĉjo pravas, ke teknike profesinivela disko bezonas multe da mono, kaj en nia mondo bedaŭrinde ne tiuj havas superabunde monon, kiuj havas talenton.

Kion do faru muzikfakuloj, kantistoj, se ili volonte kreus altnivelajn artaĵojn por ni ĉiuj, sed ili ne havas monon por fabriki diskon? Mi komprenas, ke ne pagi por muziko jam tiel forte enradikiĝis, kiel oni alkutimiĝis senpage uzi la urban parkon por promeni.

Sed ĉiu bonvola homo devas kompreni, ke ĝuste la plej talentaj homoj ofte estas tre malriĉaj, kaj ili ne povas kovri la elspezojn de bonkvalitaj diskoj. Kondamni la "piratojn" estas superflua agado, ĉar tute egale, ĉu oni kopias, ĉu simple ne aŭskultas la koncernan muzikon, la rezulto estas la sama: mankas la enspezo.

Do karaj gesamideanoj, se pagi vi volas NENIOM por muzikpecoj (pardonu esceptuloj), ni decidu, ĉu entute ni bezonas bonkvalitajn sonregistraĵojn, kaj se ni bezonas, kiel krei financan bazon por tio. Ĉar estus tute ne justa afero ŝarĝi la tutan problemon sur la plej bonajn artist(in)ojn, kiuj havas talenton en la muziko, kaj ne en la enspezo.

Aŭ ĉu sufiĉas nur miaj amatoregaĵoj senpage?

Bonvolu, bonvolu, bonvolu respondi!!!

Legi la komentojn