Anserbalo (Libabál)

Esperantigita poemeto el la fabellibro Gőgös Gúnár Gedeon, populara en Hungario.

Mi esperantigis ĝin por miaj gefiloj antaŭ ĉ. 17 jaroj, pri la la originala teksto mi bedaŭrinde jam ne disponas, sed ĝoje mi akceptus, se iu tajpus ĝin en komento. Same mi ĝojus pro la bildo de la koncerna paĝo.

Dankon! Ricevinte la originalan tekston, mi trovis, ke temas ne pri traduko sed pri traverko, kvankam la ritmon mi klopodis imiti.

Anserbalo

Anserbalo, anserbalo,

Tie, ĉe la lago,

Rondvilaĝa, rondarbara,

Fama festotago.

Ne estis enuo,

Abundis menuo,

Frandaj pladoj multe servis

Por ansera ĝuo.

„Krespo .. franda knelo ...”

Kuras la lakeo,

Por alporti fajnan vinon

El profunda kelo.

Dolĉaj tortoj ravaj,

Kukoj: jen papavaj,

Kaj farĉitaj la femuroj,

Ĉiuj estis ranaj.

Ili verŝis vinon,

Ne observis limon,

Tutvespere ili drinkis

Sen trovi la finon.

La anseroj ĝoje,

Gaje, bonhumore,

Unu kaptis la alian

Por ekdanci kore.

Katja dancis fronte,

Kaj Eliza ronde,

Kun kantema fraĉjo Steĉjo

Ĉiu dancis longe.

Malordiĝis frizo,

Proksimiĝis krizo,

En densejo vulpo vagis,

Preta por surprizo.

Miras la ruzulo:

Kiaspeca bruo?

Estas por mi akirebla

Jen anserfemuro.

Falis tortoj ravaj,

Kaj kukoj papavaj,

La ve-krioj de anseroj

Tute estis vanaj.

Iĝis jam tumulto,

Fuĝis la plimulto,

Sed kanteman fraĉjon Steĉjo

Kaptis jam la vulpo.

Anserbalo, anserbalo,

Ĉe funebra lago,

Malfeliĉa kaj senglora

Aĉa festotago.