Flavaj folioj falas

(Máté Péter: Hull az elsárgult levél)

Ie marŝas mi en friska vent',

Steloj mutas sur la firmament',

Eĉ ne venas al mi la demand':

- Kie ploras via kant'?

Ĉie pluvas dense dum la voj',

Premas mian koron la memor',

Al la nuboj flugas la demand',

Kie estas via land'.

Krom mi neniu viro ploros plu pro via am’,

Kiel ne ĉesos plori orfa koro mia jam,

Dolora am' ,

Flavaj folioj falas el la frond',

Ploras jam aŭtuna mond',

Esperon donu via dir':

Ne ĉesis via amdezir'.

Iras mi sur longa kota voj',

Aliuloj brilas en la ĝoj',

Nun ne povas plendi mia vort':

Kial batas min la sort'?

Krom mi neniu viro ploros plu pro via am’,

Kiel ne ĉesos plori orfa koro mia jam,

Dolora am' ,

Flavaj folioj falas el la frond,

Ploras la aŭtuna mond',

Esperon donu via dir':

Ne ĉesis via amdezir'.

(Fo)lioj falas el la frond'.

Kion donos plu la mond?

Kion donos nia sort'?

Kiam trafos nin la mort'?

Pluvas dum mi marŝas ie for',

Tutegale en kioma hor',

Trovi vin deziras mia kor'.

Kie estas mia ĝoj'?