La knaboj de Paŭlo strato (fragmento)

el la romano de Molnár Ferenc:

La knaboj de Paŭlo Strato

tradukita de mi mem

Mi certe dirus: "la instruisto" sed: "sinjoro Kovács". Ĉu "la sinjoro instruisto" aŭ "la" estas malĝusta?

Se temus pri nomo propra, mi certe ne uzus artikolon "la", sed mi dubas, ĉu temas pri nominacio?

Je la dekdua horo kaj tri kvaronoj, do ĝuste en tiu momento, kiam sur la tablo, ĉe la katedro de naturscienca lernoĉambro, post longaj kaj senrezultaj eksperimentoj finfine, tre malfacile, kiel premio pro la ekscita atendado, en la senkolora flamo de la Bunzen-aparato eklumis smeralde verda strio, indikante, ke tiu kombinaĵo, pri kiu la sinjoro instruisto volis pruvi, ke ĝi kolorigas la flamon je verda, la flamon fakte kolorigis verda, mi diras: precize je la dekdua kaj tri kvaronoj, ĝuste en tiu triumfa momento eksonoris gurdo en la korto de la najbara domo, kaj tiam ĉesis ĉiu seriozeco.

En tiu varmeta tago de marto la fenestroj estis larĝe malfermitaj, kaj kun la freŝa printempa venteto ankaŭ la muziko enflugis la lernoĉambron. Ia gaja hungara melodio ĝi estis, sed laŭ la prezentado per gurdo la muzikpeco klakadis, tintadis, kiel viena marŝo, kaj la lernantoj ekdeziris rideti pri tio, kelkaj eĉ fakte ridetis. En la flamo ankoraŭ gaje lumis la verda strio, kaj kelkaj knaboj, sidantaj antaŭe, fakte pli-malpli atenteme observis ĝin. Sed la aliaj rigardis tra la fenestro, kaj ili povis vidi la tegmentojn de la najbaraj dometoj, kaj la turon de la malproksima preĝejo, sur ĝi la horloĝegon, kies granda montrilo promesoplene proksimiĝis al la cifero dek du.

Kaj - dum ili observadis tra la fenestro – kune kun la melodio ilin atingis ankaŭ aliaj sonefektoj, kiuj ne apartenis al la muziko. La ĉaristoj de la ĉevaltramoj sonsignalis, en iu korto servistino kantis, sed ion tute alian, ol la muziko de la gurdo. Kaj la tuta klaso komencis movadi sin.

Kelkaj komencis serĉadi en la fako de la benko inter la libroj; la ordemuloj viŝis la plumojn; Boka fermis sian malgrandan inkujon, tegitan per ruĝa ledo, kiu havis tre oportunan mekanikon, tian, ke neniam fluis el ĝi la inko, nur tiam, se oni metis ĝin en la poŝon; Ĉele kolektis la foliojn, kiuj por li anstataŭis la librojn, ja li estis elegantulo, kaj ne portadis sian tutan libraron sub la akselo, kiel la aliaj, sed li kunhavis nur la necesajn paĝojn, eĉ ilin li zorge porciumis inter ĉiuj eksteraj kaj internaj poŝoj; Ĉonakoŝ ĉe la lasta benko oscedis tiel larĝe, kiel ia enuanta hipopotamo; Vejs reversis sian poŝon, kaj elŝutis el ĝi ĉiujn erojn de la antaŭtagmezo, kiuj postrestis el la kornbulko, manĝita de li pecon post peco en la periodo ekde la deka horo ĝis la dektria; Gereb komencis frotadi la plankon per siaj piedoj sub la benko, kvazaŭ fari tiel, kiel iu stariĝonta; Barabaŝ sen ia honto sternis la vaksotolon sur la femuroj enpakante la librojn laŭ grandeco, poste li ĉirkaŭstreĉis ilin per rimeno tiel forte, ke eĉ la benko ekkrakis, kaj ankaŭ li mem ruĝiĝis – do koncize ĉiu preparis sin por ekiri, nur la sinjoro instruisto ne konsciis, ke post kvin minutoj ĉio finiĝos, ĉar li ĉirkaŭrigardis super la multaj karesindaj infankapoj, kaj demandis:

- Kio estas?

Tiam fariĝis profunda silento. Morta silento. Barabaŝ devis forlasi la rimenon, Gereb tiris la piedojn sub sin, Vejs denove elturnis la poŝon, Ĉonakos kovris la buŝon per la manplato, kaj li finis la oscedon malantaŭ ĝi, Ĉele ne tuŝis siajn „foliojn”, Boka enpoŝigis la ruĝan inkujon, el kiu perceptinte la poŝon tuj komencis flueti la bela, blua antraceno.

- Kio estas? – ripetis la sinjoro instruisto, sed tiam ĉiu sidis jam senmove en sia loko. Poste li rigardis al la fenestro, kiun gaje trapenetris la gurdo-muziko, kvazaŭ demonstrante al ĉiu, ke ĝi ne estas submetita al la dispono de la instruisto. Sed la sinjoro instruisto tamen severe rigardis al la direkto de la gurdo, kaj diris:

- Ĉengej, fermu la fenestron!

Kaj Ĉengej, la malgranda Ĉengej, kiu estis la unua en la unua benko, levis sin, kaj kun sia serioza, severa mieno li iris al la fenestro por fermi ĝin.

En tiu momento Ĉonakoŝ elklinis sin ĉe la rando de la benkovico, kaj flustris al iu blonda knabo:

- Atentu! Nemeĉek!

Nemeĉek kaŝrigardis malantaŭen, poste al la planko. Malgranda paperbuleto ruliĝis apud lin. Li prenis kaj malfaldis ĝin. Sur ĝia unua flanko estis skribita:

Sendu plu al Boka!

Nemeĉek sciis, ke li vidas nur la adreson, kaj la letero mem, la vera informo estas sur la alia flanko. Sed Nemeĉek estis karakterize honesta vireto, kaj li ne deziris legi la leteron de iu alia. Do, ankaŭ li buligis ĝin, atendis la konvenan momenton, kaj tiam li klinis sin al la libera spaco inter la du benkovicoj, kaj li flustris:

- Atentu Boka!

Kaj nun Boka rigardis al la planko, kiu estis kutima trafikejo por la mesaĝoj. Fakte alvenis la paperbuleto ruliĝante. Sur ĝia alia flanko, do sur tiu flanko, kiun Nemeĉek ne legis, estis la sekva skribo:

Posttagmeze je la tria okazos jarkunveno

Balotado en la Grundo por elekti prezidanton. Proklamu tion!

Boka enpoŝigis la paperpeceton, kaj lastfoje ĉirkaŭstreĉis la pakaĵon de siaj libroj. Estis la unua horo. La elektra horloĝo eksonoris, kaj nun jam ankaŭ la sinjoro instruisto sciis, ke la studhoro finiĝis. Li estingis la flamon de la Bunzen-aparato, difinis la hejman taskon, kaj reiris al la naturscienca tenejo, inter la kolektaĵojn, kie ĉiam, se la pordo malfermiĝas, remburitaj bestoj, birdoj - plumaranĝantaj sur la bretoj - elrigardas per siaj stultecaj vitrookuloj, kaj en la angulo silente sed kun digno staradas la sekreto de sekretoj, la monstro de monstroj: flaviĝinta homa skeleto.