Búcsúzik a nyár

Forkuras la somer'

(Apostol együttes)

Kiam vi eldiris la finon

Tiam ja ŝajnis al mi blag'

Ni kune pelis papilion,

Por ni pasis tiu tag'.

Kiam ho paliĝis la sento,

Eĉ tiam esperis la kor',

Sed skuas jam la vitron vento,

fenestre malhelas la for'.

De ni jam fuĝas la somer',

Jen la frond' flaveta nur',

De ni forkuras la somer',

polva vent' laŭ ĝia spur',

Septembro venis jam al nia voj',

ploradas nuda kampo',

Tien kuradas eĉ nun la amor',

perdita de l' amanto.

Nur en mi flamas la memor',

Memoro pri l' somera sento,

Larmigas min la akra vento,

Atakas tempest' en la for'.

De ni jam fuĝas la somer',

Jen la frond' flaveta jam',

Demande vekas min la ver',

Kion plu? Kia am'?