La lasta bandito

Novelo de Móricz Zsigmond, tradukita de mi

La nomon de la verkisto prononcu: "moric ĵigmond", familia nomo estas: Móricz.

Tipaj hungariaj banditoj (betjaroj) funkciis inter la 18-a kaj 20-a jarcentoj, plej ofte rajdantaj rabistoj, militemaj, al kiuj la romantikaj sentoj de la popolo kaj la romantikismo de la literaturo ofte atribuis pozitivajn trajtojn, simile al la skemo de la britia historio pri Robin Hood.

La jena, iom pli realisma rakonto pozitivan trajton prezentas nur kiel esceptordinaran ŝanĝiĝon, dume ĝi koncize prezentas la staton de la tiamaj malriĉaj kampuloj. Temas pri la jaroj baldaŭ post la unua mondmilito.

Unu el la plej famaj, tipe hungariaj

banditoj (betjaroj): Rózsa Sándor

1813-1878

__________________________________________

Estas vintro malvarma. Tiel malvarma, ke la tuta mondo estas frostiĝinta. Terbulo, kvazaŭ ŝtoneto, brue ruliĝas sur la grundo, se vaganto puŝas ĝin per la pinto de boto. Sed estas frostiĝintaj ankaŭ la pajlobandaĝoj en la botoj, la piedoj en la pajlobandaĝoj; estas frostiĝintaj la mano sur la bastono, la koro en la brusto kaj la pensoj en la cerbo.

Tamen li devas iri. Kiel maŝino difekta, baldaŭ kaputa, li pasas antaŭen pli kaj pli malrapide, sen scii de kie kaj kien. Li klinas la kapon, kiel bovo, tiranta jugon, liaj okuloj estas sangecaj, malsekaj pro la frosto, kaj elstaraj.

Subite la vipo de la vento, tiu aera skurĝo, plektita el akraj frostopingloj, batas lin, jen ĝi refaldas la nelongan, vastan pantalonon, kaj kiel ungegoj pikas lian blue malvarman vivan karnon.

La bandito haltas, kaj turnas sian dorson al la vento, ĝis la atako pasos plu. Poste en li vekiĝas io, simila al penso. Venas en lian kapon, ke la hundkoraj fiuloj, kiuj lin persekutas, estas vestitaj per uniformoj, se ili ekmalsatas, ili rostas viandaĵon, suĉadas trinkbotelojn, kaj dum rakontado de anekdotoj ili priridas la fuĝantan banditon. Li mem ja ne manĝis ekde du tagoj, kaj lin jam varmigas eĉ ne la marŝado.

- Mi mortigos la tutan mondon! - li levas sian bastonon, kaj havas terurajn pensojn pri ĉiu, kiu ne frostas, ne suferas.

Baldaŭ li ekiras. La monotona malrapideco restas la sama. Li ne havas celon por rapidi; eĉ ne scias, en kiu regiono li vagadas. La vojo sur la stepo estas perdita.

Mallumiĝas. La teron kovras profunda, brune nigra nebulo. Sen konsolo, sen espero. La homo nur iras, iradas. Subite granda, nigra maso baras lian vojon. Li levas la rigardon, kaj kvazaŭ ŝtoniĝas pro la surprizo. Antaŭ li staras domo.

Ek, du paŝojn ĝis la fenestro. Li enrigardas. Malalta, fummakulita ĉambro ĝi estas, en fajrujo lumas flamoj, interne infanoj ridas.

- Mi mortigos ĉiun!

Ĉe la pordo li ne serĉas la ŝnuron de la malfermilo, lia korpo alpuŝiĝas, kaj li preskaŭ falas.

Enpaŝo. Jen, ia bleko eliĝas tra lia buŝo. Li volas levi la bastonon por bati, sed liaj fingroj ne funkcias, nur la brako leviĝas. Lia mieno tordiĝas, la okuloj ŝajne elturniĝas. La familio mutiĝas pro la teruro. Nur la mastro, kuŝanta malsanulo, krias:

- Kiu venis?

La bastono klakas sur la planko. En la fajro saltleviĝas flamo, la lumo konfuzas la vidkapablon de la bandito. Li staras senpova, nur liaj pensoj murmuras interne:

- Mi mortigos ilin!

Sed la aktuala momento de la murdo pasis.

- Bon' vesperon, onklo. Dio donu bonan vesperon - salutas la mastrino, kaj demetas la infanon, stariĝas, proksimiĝas. - En tia vetero provoki la sorton!... - ŝi diras, kaj la pordon fermas zorgeme.

La bandito diras nenion, nur staras. Lia rigardo trafis duonon de ŝinko sur la trabo super la fajrujo, li ekdeziras kurataki ĝin, kiel rabobesto, sed jen, vekiĝis lia digno, li ne volas ŝajni malsatmizera hundo.

La okulojn li direktis al la sinjorino. Jen simpla virineto kun larĝa buŝo, kun korpo maldika, sensuka, bagatela - sed varma, eĉ inundas el ĝi la varmeco. Ŝi prenis la manon de la bandito, tiun manon, kiu tenis la bastonon. Ĝin ellasi ŝi eĉ ne klopodis, kaj tuj ekpulsis la sangocirkulado en lia karno.

- Jesuo, Maria, ja tiu homo trafrostiĝis! - kriis la mastrino. - Lia mano estas, kiel la glacio. Eĉ malsata vi estas, kara mia, ĉu ne?

La bandito ekmovis sian brovon, sed li denove gluis la rigardon al la ŝinko, kiel lupo, kun verdaj briloj en la okuloj.

- Ho, nur la fajron ne aliru, sidiĝu ĉe la enirejo! - kaj ŝi sidigis lin, kvazaŭ sian propran edzon. La virino disigis liajn fingrojn, elprenis la bastonon, poste ŝi alportis brandon. La bandito ne povis teni la botelon, la mastrino devis verŝi la brandon en lian buŝon.

Kiam la alkoholo ekhejtis lian stomakon, denove revenis la unua penso: Mi mortigos ĉiun!

Kaj li ripetadis tiun frazon senvoĉe, tamen li lasis, ke la virino manĝigu, trinkigu, senvestigu lin, kaj kiam ŝi ne sukcesis detiri liajn frostiĝintajn botojn, li permesis eĉ tion, ke ŝi metu liajn piedojn en sitelon plenan de freŝa putakvo kune kun la botoj.

La mastrino frotadis, lavis lian kapon, liajn ŝultrojn, dorson per neĝo laŭ tiu mirinda naiveco, kiu ne konscias pri sia bonfaro... kaj la viro lasis tion fari laŭ tiu flegma primitiveco, kiu ne konscias ricevi komplezon.

La afero ja estas memkomprenebla. Sen tio li frostmortus.

Dume li ripetadis senvoĉe:

Mi mortigos ilin.

Sed li fakte diris eĉ ne unu vorton. Manĝigita, enlitigita.

Kaj li kuŝis senmove, kun fermitaj okuloj, kaj pensis, ke morti estus oportune ĝuste nun.

La viro rektigis la gambojn, krucis la brakojn konforme al mortinto, kaj atendis sian lastan horon.

La sekvan matenon malfermiĝis liaj palpebroj, tiam tra la malseka, degelinta fenestro li estis vidanta, ke ekneĝis; moderiĝis la frosto, kaj en la ekstera mondo dense falas neĝflokoj.

La bandito pensis pri tio, se li ne estus trafinta ĉi tiun lokon, nun li estus kuŝanta subĉiele eĉ pli senmove, pli silente, kaj Dio kovrus lin per la blanka mortkovrilo...

Lia fantazio eĉ pli vigliĝis. Vivi estas ĉagrena afero. Tiu ĝuas bonon, kiu ne ekzistas. Tamen, kiom tre oni koleras, se homo pasigas iun al la transmondo, kvankam ja tie estas la Paradizo.... Kaj jen, ĉio finiĝas en fosaĵo. Estas agrable liberiĝi de la suferoj. Kaj fakte, kiel facile...

La mastrino brue riproĉis la infanojn, kiuj post neĝbatalo kun ruĝaj vangoj, ridante enkuris neĝmakulitaj.

Sur la alia lito la malsanulo videble fartas tre malbone, li ĝemas dolore.

Kiel bone estus, se la tegmento detruiĝus, kaj mortbatus ĉiun. Malkreskus la nombro de mizeruloj.

Li rigardis al la tegmento de la kaduka dometo. Subtegmento ne estas, sur la pajlotegaĵo estas tavolo de prujno, pendanta araneaĵo, kiel floranta andromedo.

Estas malagrable frostiĝi, eĉ pli malagrable malsati. Tiuj du aferoj estas la ĉefaj plagoj, kaj ekzistas homoj, kiuj neniam frostiĝas, neniam malsatas. Tamen, se fuĝanto vizitas tiujn, kiuj havas ĉion...

Li subite imagis, kio okazus, se li vespere estus trafinta ne domaĉon, sed ian kastelon...

Lia persista malamo denove inundis lin.

Mi mortigos ilin! Ĉar la morto por tiuj aliaj estas puno, sed por ĉi tiuj rifuĝo.

Agreseme li levis la pugnon, poste mallevis ĝin denove.

Li fariĝis silentema.

Fermiĝis la okuloj, kaj li ĉesis pensi ion.

La viro sentis sur la frunto varman manplaton. Li suprenrigardis. La virino staris antaŭ li.

- Nu, jam bonan matenon.

- Bonan matenon.

- Kion vi sonĝis? Ho, vi ja fartas jam bone.

- Bone.

- Kvankam mi apenaŭ esperis; vi alvenis vespere, kiel fantomo. Ho, bonulo, kial vi vojaĝas en tia vetero?

- Hmmm.

- Estis necese iri, ĉu ne? Se nur mian edzon resanigus Dio bona. Ho, mi ne scias, kiel oni povas vivi en la mondo.

- Kio estas la problemo?

- Malriĉuloj havas nenion krom problemoj. Ĉio elĉerpiĝis al mi, mi estus irinta al la urbo viziti la bofraton, por peti iom da faruno kaj ceteraĵoj, eble iel ni transvivos ĝis printempo, sed mia parulo de tago al tago fartas pli malbone, li jam perdis la konscion. Por la buboj mi kuiris supaĉon... nu, kion utilas tiu kotaĵo, se ĝi konsistas ĉefe el akvo, mi havas nek farunon, nek grason. Sed la kompatindaj infanoj ne plendas, nur ili ricevu ion por kuleri. Ho, kiom multe oni devas mizeri, ĝis plenkreskos la idoj...

Tiel fluis la vortoj, kiel plora knarado de kaduka muelilo. La efektiva mizero tiel ŝancelis la animstaton de la viro, ke li levis sin por sidi, kaj liaj kurantaj pensoj forgesis ĉian filozofadon.

- Kio do okazos al vi ĉiuj? - li demandis zorgoplene, kvazaŭ la virino estus lia fratino.

- Dio scias.

La bandito suspiris longe, klinis la kapon, kaj ekpensadis.

- Kiom aĝa vi estas? - li manvokis la plej grandan knabon, kiu rigardadis ĉe la jupo de sia patrino. La infano forturnis la kapon, kaj ne respondis. La patrino ekparolis.

- Li estas jam granda sentaŭgulo. Mi konsideras, ke li jam povas esti dek jara. Sed tre hontema...

- Ĉu vi inklinus veni kun mi al la urbo? Por aĉeti.

- Mi inklinus - diris la infaneto mallaŭte.

- Ja li inklinus, - vigliĝas la virino ĉe tiu vorto - la aliro ne daŭras pli ol horeton, sed ni ne havas monon.

- Mi havas - interrompas la bandito -, aŭ mi ekhavos ĝin - li aldonis kun malhela rigardo.

- Ho, nur ne tiel akiru ĝin... Ni ne alkutimiĝis... Eble mi preferus malsatmorti... Kvankam tio estas naiveco... Nu, ne estas mia afero, nur vin ne trafu malbono... Ĉu mi ne ofendis vin?

La bandito ĉesis kaj aŭskultis, kiel la virino marĉandas kontraŭ sia konscienco. Li faris la samon, konsultis sian konsciencon.

- Ne ĉagreniĝu, ne tiel mi akiros monon... - li diris malrapide.

Jen li ellitiĝis, kaj vestis sin.

- Vestu vin - li vokis ankaŭ la infanon.

La mastrino surmetadis al la knabo la vestojn de la patro, kaj informis pri la konatoj, parencoj en la urbo, pri la historio de sia edziniĝo.

- Nu, kaj kiam vi ambaŭ revenos?

La viro longe silentis je tio.

- Mi ne revenos.

- Ho, tamen. Ni revidos vin, ĉu ne?

- Neniam.

- Kvankam ankaŭ mia edzo amas vin, bonulo... Kaj mia bofrato nomata Francisko Rudaŝ...

La bandito streĉis sian tutan animforton, por venki sin mem, ankoraŭ neniam li travivis tiel afliktajn momentojn.

- Dio benu vin - li diris, kaj rapidis for kun la knabo sur la brako. Dumvoje li babiladis kun li, kiel kun propra filo.

Ili atingis la urbon, vizitis la bofraton.

- Ĉu vi estas Francisko Rudaŝ?

- Estas mi.

- Bonvolu fari komplezon - diris la bandito persiste aldonante la ĉenerojn de vortoj. - Mi havas ie financan pretendon, venu vi kaj ankoraŭ iu kiel atestantoj. Mi volas doni la sumon al ĉi tiu infano, mi ŝuldas al lia familio, poste aĉetu grason, farunon, kio estas bezonata, ja lia patro estas malsana, kaj portu la aĉetaĵojn al ili.

- Tre volonte.

Ili iris kvarope al la ĝendarma komisaro.

Antaŭ la pordego la bandito ŝerceme diris.

- Ho, knabo, mi ne eniros, se vi ne trudos min. Se vi trudos min, vi ricevos ĉion.

- Venu, sinjoro, venu - kaj li prenis la veston de la rabisto.

- Mian manon kaptu, kaj tiru min.

La infano plenumis tion.

Tiel ili atingis la korton, kaj plu la deĵorejon.

- Demandu, knabo, kie estas la komisaro.

- Kie estas la komisaro?

- Jen, estas mi. Kion vi volas?

- Diru, knabo, ke "mi kaptis la persekutaton, nomatan Kormoŝ, donu al mi la sangoprezon".

- La etulo ripetis.

- Mi kaptis la persekutaton Kormoŝ, donu al mi la sangoprezon.

La homoj eksciis nur en tiu momento, kiun ili akompanis.

Eĉ la komisaro gapis al la fama rabisto, kiun ne povis kapti la ĝendarmoj de tri departementoj, kaj je kies kapo estis anoncita sangoprezo de cent arĝentoj.

- Nu, hundo - li alkriis lin -, do vi estas trovita.

- Mi estas, via moŝto... - li diris humile. Poste li firme aldonis: - Ĉu sinjoro komisaro vidas, kiu kaptis min?

- Mi vidas.

- Ĉu li ricevos la cent arĝentojn por mi?

Li ja ricevos.

- Tiel bone. Ĉar - je la Sankta Triunuo - neniu estus povinta altrudi min krom tiu bubo.

La ĝendarmoj ĉirkaŭis lin por kateni liajn brakojn kaj krurojn. La bandito ankoraŭfoje karesis la kapon de la ekploranta infano.

- Nu, filo mia, respekton al via patrino. Fariĝu bona homo.

Li forviŝis larmoguton ĉe sia okulo, kaj kiam oni forkondukis lin, li pensis:

- Egale. Se mia vivo fariĝos estingita, tio estas la sama, kvazaŭ mi mortigus la tutan mondon. Mi ja ne vidos ĝin plu.

Ĉe la fundo de la karcero li rigardis supren al la fenestreto kun espero:

- Dio mia! Eble oni tamen ne kondamnos min al mortpuno.