Ĉu mi estas rasisto?

(Testo por memkontrolo)

Estas Interesa fakto, ke - kontraste al ĉiuj aliaj ideologioj kaj religioj - rasistoj kaj faŝistoj ĝenerale neas, ke ili apartenus al tiuj doktrinoj. Multaj, kiuj estas rasistoj, eĉ mem kredas, ke ili ne estas tiaj. Kiel do oni povas ekscii, se li/ŝi mem estas rasisto?

Mi eltrovis tre simplan algebran teston. Demandu vin mem: Ĉu mi havas opinion, kiu estas analoga kun la sekva aserto:

LA X-oj estas Y-aj.

Kie X estas la nomo de nacio, raso aŭ distingebla popolo, kaj Y estas malrespekta esprimo.

Se vi havas ian tian opinion, vi estas rasisto. Se vi pensas solvi la "problemon" en la rilato de la koncerna popolo helpe de perforto, vi estas faŝisto.

Se X sinifas ĝenerale fremdulojn, vi estas ksenofobo. Se Y estas ne malrespekta esprimo, sed laŭda, kaj X estas via propra grupo, vi estas naciisto.

Se vi tute ne akceptas la tipon de tiaj ĝeneraligoj, kaj se vi opinias, ke ĉiun unuopan homon oni devas taksi kaj prijuĝi aparte laŭ ties agoj, do vi estas prudenta, kaj inda por esti esperantisto.

Alikaze bonvolu ekzameni vian animon, kaj provu venki viajn misajn inklinojn, ĉar certe vi povas vin levi, por esti inda al la ideoj de esperantismo.

Mi avertas! Ĉiu enhavas la semon de tia maljusta pensmaniero, eĉ mi mem ne estas escepto, sed la prudento devas venki la malbonajn instiktojn.

Bedaŭrinde ankaŭ en niaj rondoj aperis rasismo en la lasta periodo.

Rilata artikolo ankoraŭ:

www.ipernity.com/blog/andyflorida/130673

Legi la komentojn