Lulkanto

Adaptaĵo reverkita el la samtitola poemo de József Attila. (pron: Joĵef Atila, fama hugara poeto 1905-1937)

Nigriĝas jam la blu' ĉiela nun,

En domoj nigraj svenis jam la lum'

Per nokt-malhel' kovriĝas jen la frond'.

Karulo eta, dormu kun la mond'!

Sin klinas nun abel' en sia uj'

Zumado dormos certe kun ĝi tuj,

Formikoj dormas en silenta rond'.

Karulo eta, dormu kun la mond'!

Garaĝe tramoj restas sen labor',

Malofte tintas en la nokta hor',

Dum profunda kaj agrabla sonĝ'.

Karulo eta, dormu kun la mond'!

En varma dormo pendas via palt',

Dormetas kun ĝi ĉiu ĝia fald',

Jam tru' ne ŝiras plu sin laŭ la long'.

Karulo eta, dormu kun la mond'!

Ripozas fluto, pilko sur la ter',

En ujo dormas dolĉe la suker',

Ripozas arb', ekskurso sur la mont'.

Karulo eta, dormu kun la mond'!,

Aperos por vi tuj senfina spac',

Plenumos sin sopiro - jen donac' -

Gigant' vi iĝos per magia font'.

Karulo eta, dormu kun la mond'!

Fariĝos vi soldato aŭ ŝofor',

Ŝafist' vaganta al mistera for',

Eĉ panjon lulos baldaŭ mola sonĝ'.

Karulo eta, dormu kun la mond'!