10 Deka kanto

Kiel nur miraĝon, li esperon vidis,

Lin feino ĝia ruze jam perfidis.

Por li nokta sonĝo pli fidela ŝajnis,

Ĉar en ĝia regno li duelon gajnis.

Dolĉe dormis Toldi ĉe l' tombeja rando,

Kiam preterrajdis tie vojaĝanto.

Kvankam sonĝo bela lin alloge tentis,

Vekis lin klakado kaj li ekatentis.

Kiam al la polva vojo li rigardis,

Je surprizo lia Bencon li rimarkis.

Saltis li subite al la majunulo,

Tiun ja teruris forte la brakumo.

Kompatinda Benco kelkan tempon tremis,

Ĝis li la aferon tute jam komprenis:

Lia juna mastro estas viva homo,

Ne el sub la tero levis sin fantomo.

Diris la servisto, dum li ĝojon sentis:

"Jen, nutraĵo al vi, ĝin patrino sendis."

Toldi volis manĝi, poste fari planon,

Por komenco tranĉi por si dikan panon.

Sed la mola pano lin ja ruze trompis,

Ĉar la ŝtalan klingon ĝi abrupte rompis.

Ĉu en mola pano eble ŝtono estas?

Sed pruviĝis: tie ferskatolo nestas.

El la ferskatolo ormoneroj pluvis,

Ilin ĝis la centa Toldi tuj nombrumis.

"Por armiloj vestoj, havas mi jam oron!"

Tiel Toldi hejtis varme la humoron.

Naŭdek naŭ oroj por armiloj estos

Elspezitaj, sed mi per la lasta festos.

Kie drinki? Tien la landvojo gvidis:

Ili marŝis, fine, jen, gastejon vidis.

"Venu, mastro! Brile havas mi humoron,

Donu al mi drinki por ricevi oron!"

Toldi drinkis, kantis, dancis eĉ sen fino,

Vane grumblis Benco: "Vin damaĝos vino!"

Dek-unua kanto