Poemo tradukita de mi
Móra Ferec (Francisko Móra)
MIA PATRO
En tombej' kvieta kaŝas sin mistero,
majstro, la felisto*, kuŝas en la tero.
Peltmantelojn liajn gloras la honoro,
lin konservis homoj longe en memoro.
Ankaŭ mi memoras lin elkore, varme,
kun ridet' ĉe lipoj, ĉe l' okuloj larme.
Al la kapo mia jaroj prujnon metas,
tamen inter brakoj liaj mi dormetas.
Plori mi inklinas pro la tago nuba,
kiu lin forprenis al transmondo muta.
Kiam inter arboj vento milda blovas,
ŝajnas al mi ofte, kvazaŭ li parolas.
Mankon de l' laboro li verŝajne sentas,
la eterna nokto eble lin turmentas.
Plendo kontraŭ frosto, plendo al vetero,
Dio scias, kio ĝenas sub la tero.
Sed matene venis vintro je la plendo,
al la tomboj neĝon ŝutis jam la vento.
La felist' iama tute jam ne plendas,
dum la sonĝo bela li feljakon vendas.
Jen la neĝo mola, blanka silka brilo,
Lin tenere kovras, kiel peltkovrilo,
Kaj la verda strio, la verdaĵo fora**,
Estas la bordero, felo verdkolora***.
Glosoj:
*La patro de Francisko Móra estis felisto.
**La verso aludas al malproksimaj abioj,
kiujn ankoraux ne tute kovris la neĝo.
***La feljakoj, peltoj ofte havis borderon el
kolorigitaj felbendoj.