Iri for

Jen fama kanzono de la karmemora hungara kanzonisto Máté Péter.

Ĝin tradukis kaj kantas mi mem.

Teksto:

(Kie la aŭdebla kanto kaj tajpita teksto diferencas, temas pri posta korekto, do la legebla varianto estas proponata de mi)

El fonto plu kuranta flu' ĝojas kun amokant'.

Jen roka mur' baranta ĝin, fino ĉe l' lagorand'.

Same estas mi muta, morta lag' ĉar vi, kara, estas for.

Por mi nigras nun eĉ arda suna bril', ĝis vin trovos mia kor'.

Iri for, iri for, sen ideo: kie estas via land',

Hejmo jam en nebul', lasas for mi rondon de l' amika band',

Iri for, iri for, por retrovi, kara, vin jam kie ajn,

Blinda pas' sen kompas', sed atendas certe min ja via am'.

Dimanĉa tag', estis la tag', kiam vi iris for.

De tiu tag' kuras la temp', ĉiu dat' sen kolor'.

De vi restis jam' nur la nigra farb', kiam min vi lasis for.

Por mi ĉesis jam ja ĉiu festotag', ĝis vin trovos mia kor'.

Iri for, iri for, sen ideo kie estas via land',

Hejmo jam en nebul', lasas for mi rondon de l' amika band',

Iri for, iri for, por retrovi, kara, vin jam kie ajn,

Blinda pas' sen kompas', sed atendas certe min ja via am'.