Iom da sincera homamo

La sama artikolo ĉe Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/eszperanto/355056

El verko de Germanus Gyula

(pron. germanus djula; familia nomo: Germanus; Islama nomo: Abdul Kerim)

Al la lumoj de oriento

(Fragmento)

La aŭto fulmorapide veturigas nin al la koro de Kairo, kaj haltas antaŭ hotelo. La sekretario de ambasadorejo pridemandas la pordiston. Bedaŭrinde ne troviĝas libera ĉambro.

Dormeme kaj plenaj de espero ni rigardas el la aŭto. Ĉe la kontraŭa trotuaro fajro ekflamas per akra lumo. La radioj ĵetiĝas al la vizaĝo de viro vestita per turbano kaj blanka mantelo. En la malvarmeta nokto li bruligas kanojn por iom varmiĝi. Ni sentas iom da varmeto, li tremetas.

Ĉe la pordo de la hotelo staras egipta policisto kun pafilo sur la sultro. Kelkan tempon li observas la tremantan ulon, poste li aliras. Kio okazos? - mi pensas. La policisto iras al la homo vestita per blanka mantelo, li tuŝas lin ĉe la ŝultro, kaj ĉirkaŭbrakas la ulon.

- Akhuja (frato mia) - li diras mildvoĉe -, ne bruligu fajron en neŝirmita loko, ĉar povas ekventi, kaj via fajreto povas inciti urbobrulegon.

- Abuna (paĉjo nia), mi forte sentas malvarmon. Nenian tranoktejon mi havas, kaj la nokto estas tre senindulga.

Policisto kaj senhejmulo rigardas per okuloj al okuloj kaj manpremas. Ankaŭ ni veturas plu, sed akompanas nin la bildo pri tiu unua travivaĵo.