09 Naŭa kanto

En la urbo Buda ombroj sin etendis

Longe, ĉar la suno ĉielrande pendis.

Kien Nikolao nun direktu iron,

Se li volus venki fremdan kavaliron?

Por provizo nutra lin konsolis pomo,

Nur vestaĵo polva estis lia domo.

Por aĉeti glavon restis en la poŝo

Lia nuda pugno, plus nur sola groŝo.

Kial homoj laŭte krias nun tumultaj,

Al direkto mala, eĉ kuregas multaj?

Kaj aliaj haste sin al ombroj tiras,

Meze de la strato jam neniu iras.

Meze de la strato - tial homoj fuĝas -

Furioza besto, jen, virbovo muĝas.

Ĉe buĉej' proksima, vane oni ligis

Ĝin per dikaj ŝnuroj, ĝi sin liberigis.

Nepre oni devus kapti ĝin kaj ligi,

Sed mortulo kiel povus ĝin haltigi?

Sole Nikolao meze iras vojon,

Flegma li atendas la teruran bovon.

La kolera bruto sian kapon klinas,

Homon per la kornoj piki ĝi inklinas.

Krias, veas, ŝrikas la publiko vasta:

"Jen, la nuna horo estas lia lasta."

Sed li sen hezito kornojn ĝiajn kaptas,

La senpova bovo, muĝe nur baraktas.

Kiel al bubaĉo panjo kaptas veston,

Tiel Toldi tiras al buĉej' la beston.

Longe li atendis, sed ne venis danko,

Iu ĵetis al li pecon da viando.

En la urbo mankis bonveniga vorto,

Antaŭ li fermiĝis ĉie, ĉia pordo.

Sen kiraso, glavo, por la vasta mondo

Estas li nur povra, simpla vagabondo.

Sed aperis en li, jen, espero febra,

Venis en la kapon la virin' funebra.

"Ŝi eĉ eble ĝojos, kaj ŝi certe cedos,

Se mi la armilojn de la filoj petos."

Al la tomboj reen Toldi tuj rapidis,

Sed en regno morta nur silento sidis.

Tie li lamentis, varmis lia frunto,

Li kun sent' amara kuŝis sur la grundo,

Siajn pensojn pelis, same kiel kulojn,

Fine elĉerpiĝo fermis la okulojn.

Deka kanto