Anekdotoj, ŝercoj

El diversaj fontoj, parte tradukitaj, parte kolektitaj de mi.

LA ETA DIPLOMATO

--------------------------------

Sesjara knabino havis katon kaj pupon. Iu gasto ŝerce demandis ŝin:

- Kiun el ili vi pli amas?

La infano longe hezitis respondi, poste ŝi mallaŭte flustris en la orelon de la gasto:

- Mi pli amas la katon, sed mi petas, ne diru tion al la pupo!

NENIA PROBLEMO

-----------------------------

En restoracio mallerta kelnero portas plenan supujon, kaj verŝas la supon sur la veston de iu sinjorino. La sinjorino kolere demandas:

- Ĉu vi ne povas atenti pri la supo?

- Ne estas problemo. En la kuirejo estas ankoraŭ supo abunde. - respondis la kelnero.

APETITO

-------------

- Kial vi petas almozon?

- Ĉar mi volas manĝi, sinjoro.

- Kial vi ne laboras?

- Se mi laborus, mi estus eĉ pli malsata.

ŜANĜO DE ROLOJ

----------------------------

- Mi aŭdis, ke Nikolao edziĝis al sia tajpistino. Kiel ili fartas nun?

- Tute bone, kvankam ili ŝanĝis rolon. Antaŭe li diktis al ŝi. Nun ŝi diktas al li.

BEDAŬRO

--------------

Petro renkontas Paǔlon.

- Ho, Paǔlo, kara mia amiko! Ĉu vin mi vidas?

- Jes, min! Kial vi miras?

- Estas surprizo. Mi legis en la ĵurnalo, ke vi mortis.

- Estas eraro. Mia frato mortis ne mi.

- Ĉu vere? Mi tre bedaŭras.

DU INSTRUISTOJ PAROLAS

------------------------------------------

- Mi havas lernanton kiu ne komprenas la gramatikan diferencon inter "mi" kaj "vi".

- Kara kolego! Tio tute ne estas grava problemo. Mi havas lernanton, kiu ne komprenas la juran diferencon inter "mia" kaj "via".

EN LA PARLAMENTO

---------------------------------

- Mi petas, mi petas! Sinjoro! Vi senĉese insultas kaj ofendas!

- Sed sinjoro prezidanto! Mi tute ne ofendas. Mi nur ĝentile kaj per eŭropa tono pruvas al tiu porko, ke li estas idioto.

EN RESTORACIO

--------------------------

- Kelnero! Kelnero! Okazis akcidento! Muŝo falis en la supon!

- Trankviliĝu sinjorino! Ŝajnas al mi, ke ĝi lerte naĝas.

LOGIKO

-------------

Du policistoj renkontiĝas. Unu el ili portas dikan libron.

- Kia libro ĝi estas, amiko? - demandas la unua.

- Ĝi estas libro pri la logiko.

- Kio estas logiko?

- Mi klarigas al vi tion per ekzemplo. Ĉu vi havas akvarion?

- Jes.

- Do. Se vi havas akvarion, vi ŝatas la naturon. Se vi ŝatas la naturon, vi ŝatas ankaŭ la florojn. Se vi ŝatas la florojn, vi verŝajne volonte donacas bukedon al bela virino. Se vi donacas bukedon al bela virino, vi certe ne estas gejo. Tio estas logiko.

- Ho mi tre deziras lerni logikon! Donu al mi tiun libron.

Li ricevis la libron, kaj renkontas alian policiston. Tiu demandas:

- Kia libro ĝi estas?

- Ĝi estas libro pri la logiko.

- Kio estas logiko?

- Mi klarigas al vi tion per ekzemplo. Ĉu vi havas akvarion?

- Ne.

- Do, tiuokaze vi estas gejo.

KOMPLIMENTO

------------------------

- Sinjorino! Vi estas tre simpatia, kaj inteligenta.

- Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas respondi al vi per la sama komplimento.

- Ĉu vi ne povas mensogi kiel mi?

MORTO DE MILIONULO

------------------------------------

Ĉe la enterigo de milionulo iu partoprenanto tre laŭte kaj malĝoje ploris.

Iu kompate demandis:

- Ĉu vi estas lia proksima parenco?

- Ne. Ĝuste tial mi ploras, ĉar mi ne estas parenco.

EN LERNEJO

-------------------

Sinjoro instruisto! Ĉu oni rajtas puni iun pro tio, kion tiu ne faris?

Kompreneble ne.

Tre bone, ĉar mi ne faris mian hejman taskon.

MALJUNA FRAŬLINO

---------------------------------

- Fraŭlino! Ĉu vi ne vidis mian edzon? Mi serĉas lin jam ekde du horoj.

- Ĉu nur ekde du horoj? Mi jam ekde dek jaroj serĉas mian edzon, kaj ankoraŭ ne trovis lin.

REĜO, KOMERCISTO, AŬ BUĈISTO

---------------------------------------------------

Malek, la veziro de la kalifo Mustad, venkis la grekojn, kaj kaptis ilian reĝon. Li ordonis konduki la kaptiton en lian tendon. Li demandis la grekon:

- Nun kion mi faru al vi?

- Se vi faras la militon kiel reĝo, liberigu min. Se vi faras la militon kiel komercisto, vendu min. Se vi faras la militon kiel buĉisto, mortigu min.

Malek liberigis la grekan reĝon.

KUGLO

----------

La grafo de Granse estis vundita de kuglo en la batalo. La kuracistoj ekzamenis la vundon, kaj komencis tranĉeti kaj pikadi ĝin. Post longa tempo la grafo ne povis toleri plu.

- Kial vi turmentas min?

- Ni serĉas la kuglon sinjoro. - respondis la kuracistoj.

- Nu, kial vi ne diris pli frue, ke vi bezonas ĝin? Ĝi estas ĉi tie, en mia poŝo.

RIĈULOJ KAJ SCIENCULOJ

--------------------------------------

Riĉulo demandis la scienculon:

- Kial oni ofte vidas scienculon en la domoj de la riĉuloj, sed malofte riĉulon en la domoj de la scienculoj?

- Ĉar la saĝaj homoj konas la valoron de la riĉeco, sed la riĉuloj ne konas la valoron de la saĝo. - respondis la scienculo.

KIU ŜTELIS?

------------------

Dum festeno malaperis arĝenta kulero. Ĉiu gasto volis montri sian poŝon, sed la mastro estis ruza kaj diris:

- Mi trovos la ŝteliston. Vi ĉiu metu vian kapon sub la tablon.

Kiam la gastoj faris tion, li demandis:

- Ĉu vi ĉiu havas la kapon sub la tablo?

- Jes. - respondis la gastoj.

- Ĉu ankaŭ tiu, kiu ŝtelis la kuleron?

- Jes. - respondis la kulpulo.

VARMA VESTO

------------------------

En frosta vintra tago malriĉa franco promenis en Parizo. Li havis maldikajn vestojn. La reĝo renkontis lin, kaj mire demandis:

- Kial vi promenas en somera vesto? Ĉu vi ne fartas malvarme?

- Reĝa moŝto! - respondis la malriĉulo. - Se vi farus tion, kion mi faris, neniam vi fartus malvarme.

- La reĝo demandis:

- Kion vi faris?

- Mi surmetis ĉiujn miajn vestojn.

SINJORINO ROTŜILD

--------------------------------

La maljuna sinjorino Rotŝild, la patrino de la fama kapitalisto atingis sian naŭdek okan jaron. Ŝi havis ankoraŭ freŝan cerbon, sed ŝia korpo jam estis malforta. Dum ŝia lasta malsano ŝi diris al la kuracisto per petega tono:

- Kara sinjoro doktoro. Provu fari ion por mi.

- Sinjorino! Kion mi povus fari. Mi ne povas rejunigi vin. - respondis la kuracisto per kompata voĉo.

- Sed sinjoro profesoro! Mi ne deziras rejuniĝi. Mi deziras ankoraŭ longe daŭrigi la maljuniĝon.

KONFESO

---------------

- Ĉu vi ĉion konfesis? - demandis la pastro pekulon dum konfeso.

- Ne. Ankoraŭ unu peko premas mian koron. Mi ŝtelis poŝhorloĝon. Ĉu vi akceptos ĝin?

- Kiel vi kuraĝas ofendi min kaj mian sanktan profesion? Redonu la horloĝon al tiu, de kiu vi ŝtelis ĝin.

- Mi jam provis redoni, sed li ne volis ĝin akcepti. akceptu la horloĝon, mi petas!

- Vi devas provi ankaŭ duan fojon. Eble li akceptos.

- Mi jam provis ankaŭ la duan fojon, sed li ne akceptis ĝin.

- Do, tiukaze mi senkulpigas vin.

Post la foriro de la pekulo la pastro bonkore murmuris:

- Eĉ du foje li provis redoni. Eĉ Dio pardonos lin. Ehe! Sed kie estas mia poŝhorloĝo?

STULTULO

-----------------

Du homoj renkontiĝis sur mallarĝa ponteto. Neniu el ili donis liberan vojon al la alia. Fine unu el ili ekkoleris:

- Neniam mi donos liberan vojon al stultulo.

- Sed mi tre volonte. - respondis la alia, kaj flankentiriĝis.

AZENIDOJ

----------------

Kamparanino pelis azenojn antaŭ si. Stratknaboj ekvidis kaj insultis ŝin:

- Bonan tagon patrino de azenoj!

- Bonan tagon miaj filoj! - respondis trankvile la virino.

KIAM LI MORTIS?

---------------------------

En la lernejo la instruisto prelegas pri la fama Kuk, kiu trifoje ĉirkaŭvojaĝis la terglobon.

- Li mortis ĝuste dum vojaĝo, en la insulo Ovaihi. - klarigis la profesoro.

Iu lernanto levis la manon.

- Bonvolu demandi! - diris la pedagogo.

- Ĉu sinjoro Kuk mortis dum la dua aŭ tria vojaĝo?

ADVOKATOJ

--------------------

Nefama advokato venis en la juĝejon por defendi sian klienton. Kiam la alia, fama advokato ekvidis lin, li fierege diris:

- Mi povus vin meti en mian poŝon.

- Certe. - diris la unua. - Kaj tiam estus pli da saĝo en via poŝo ol en via kapo.

MOTIVIGO

----------------

Direktoro de iu entrepreno legis interesan libron pri la motivigo. Li vokis dungiton kaj diris al li:

- Ekde hodiaŭ vi mem organizos vian laboron, kaj vi mem kontrolos la rezulton.

- Kaj ĉu mi ricevos pli altan salajron? - demandis la dungito.

- Ne. Mono ne estas bona motivigo. Sed vi povos vidi kiel kreskos la produktokvanto.

- Ehe! Kaj ĉu tiam mi ricevos pli altan salajron?

- Ŝajnas al mi, ke vi ne komprenas la esencon de la motivigo. Jen tiu ĉi libro! Legu ĝin!

- Kaj se mi legos ĝin, ĉu mi ricevos pli altan salajron?

FILOZOFIO

-----------------

La edzino de filozofia profesoro demandas sian edzon:

- Ĉu vi tre amas min?

- Pri kio vi pensas, kiam vi diras "tre". Ĉu pri la intenso, ofteco, kvalito, aŭ tempodaŭro? - redemandas la fakulo.

TIMO

--------

Granda, forta viro ekiris hejmen el la drinkejo.

- Kial tiom frue? - demandis la drinkejestro.

- Pro la edzino.

- Ĉu vi timas ŝin? Ĉu vi estas homo aŭ muso?

- Muso certe ne, ĉar ĝin timas mia edzino.

DOLORO

--------------

- Sinjoro kuracisto! Unu el miaj piedoj tre doloras! - plendis maljunulo.

- Tio okazas nur pro via aĝo.

- Ne ŝercu! Mia alia piedo estas samaĝa.

EN JUĜEJO

-----------------

- Kiom jara vi estas? - demandas la juĝisto sinjorinon.

- Dudek du, sinjoro.

- Tion vi diras jam ekde dek jaroj.

- Jes. Mi ja ne estas tia homo, kiu ĉiam ŝanĝas sian vorton.

PREDIKO

--------------

- Estis tre saĝa prediko! - diris iu al la pastro entuziasme. Per ĝi ĉiujn pekojn mi rekonis en miaj konatoj.

GRANDA PROFETO

-----------------------------

En iu vintra tago la granda profeto diris al la adeptoj:

- Mi tre bone scias, kion oni povas fari en frosto.

- Kion? - demandis la adeptoj.

- Oni povas varmigi sin ĉe la fajro. Tamen, se tio estas neebla, eĉ en tiu situacio mi scias kion oni povas fari.

- Kion?

- Oni povas frostomorti.

PROFITO

--------------

Iu rimarkigis al Henry Ford.

- Ĉiu laboristo diligente laboras, nur tiu, en la angulo sidas ĉiam kun la piedoj sur la tablo.

- Ho jes. - respondis Ford. Foje lia ideo produktis grandan profiton. Se mi bone memoras, liaj piedoj ankaŭ tiam estis en la sama loko.

SPERTO

------------

Du ĉasistoj veturis al Afriko per aeroplano. La aeroplano forveturis, kaj ili ĉasadis tie du semajnojn. Post du semajnoj la aeroplano reveturis por forporti la ĉasaĵojn. La piloto firme asertis:

- Du rinoceroj estas certe tro granda pezo por la maŝino. Mi entreprenas nur unu.

- Sed pasintjare alia piloto entreprenis du.

- Do, vi konvinkis min. Se alia piloto entreprenis, mi ne estas malpli kuraĝa.

La aeroplano leviĝis, sed post kelkaj kilometroj ĝi falis. Feliĉe neniu mortis.

- Kie nun ni estas? - demandis la piloto.

- Proksimume du kilometrojn malproksime de tiu loko, kie mi pasintjare falis.

VAGABONDO

Juna vagabondo veturas per buso. Li havas nur unu ŝuon, la alia piedo estas nuda.

- Sinjoro! Ĉu vi perdis unu ŝuon? - demandis iu pasaĝero.

- Ne. Mi trovis unu.

KAPABLO

----------------

La amerikano rajdas sur la amerika stepo, kaj vidas, ke indiano kuŝas sur la landvojo, kun la orelo al la tero.

- Kio nova, ĉefo? - demandas la amerikano.

- Granda blankulo kun ruĝaj haroj veturas per nigra Mercedes al sudo, en ĝi estas hundo, registra numero estas BRD 872.

- La alia ekmiras:

- Ĉu vi tiel precize analizis la vibron de la tero?

- Mi ne analizis. Tiu fihomo traveturis min.

MALLERTA HUNDO

-------------------------------

Iu ĉasisto aĉetis novan ĉashundon. Por provi ĝin li iris ĉasi anasojn. Li pafis unu, sed ĝi falis en la lagon. La hundo ekiris sur la akvo, kaj alportis la ĉasaĵon. La ĉasisto ne kredis siajn okulojn. Li pafis alian anason. La hundo denove iris sur la akvo, kaj alportis ankaŭ tiun.

La sekvan tagon la ĉasisto kunvokis sian amikon, por kontroli, ĉu li ne freneziĝis. Li denove pafis anason, la hundo denove iris sur la akvo kaj alportis ĝin. La amiko diris nenion. La ĉasisto jam ne povis deteni sin, kaj demandis:

- Ĉu nenion eksterordinaran vi rimarkis koncerne la hundon?

- Nu, se vi tiel demandas, tiu hundaĉo eĉ naĝi ne povas.

MALSAĜA HUNDO

-----------------------------

- Kiel saĝan hundon vi havas! - diris iu al sia amiko, kiam li vidis ke la mastro kartludas kun la besto.

- Tute ne saĝa! - respondis la amiko. Kiam ĝi havas bonajn kartojn, ĝi ĉiam svingas la voston.

STACIO

------------

Mi ne povas kompreni, kial oni konstruis la stacion tri kilometrojn malproksime de la vilaĝo! - plendis pasaĝero al fervojisto.

- Nu certe tial, ke ĝi estu proksime al la trajnoj.

ĈARMULINO

--------------------

- Kiel ĉarman filinon vi havas.

- Tio estas bagatelo. Sed se nur vi vidus la fotografiojn pri ŝi!

SUPRA POZICIO

------------------------

Vespere du ebriuloj suriras ponton. Ili apogas sin al la barilo.

- Kion ni vidas tie malsupre? - demandas la unua.

- Ĝi estas la Luno.

- Jes, certe. Sed - diable - kiel ni grimpis tiel alten?

MALKOVRO

-----------------

Iu junulo deziris fariĝi fama scienculo. Li iris al la maljuna Majstro kaj demandis:

- Kiel mi povus atingi gravajn malkovrojn?

- Antaŭ ĉio vi atendu pluvon, iru sub la ĉielon, kaj levu la brakojn.

Post iom da tempo la junulo revenis kolera.

- Ĉu vi obeis mian instruon? - demandis la Majstro.

- Jes. Se kiam mi levis la brakojn, la pluvo enfluis sub miajn vestojn, mi humidiĝis, kaj mi pensis, ke mi estas tute stulta.

- Mi gratulas al vi. Tio estis via unua grava malkovro. - respondis la Majstro.

LA FILOZOFO

-------------------

En tempesta vetero la paraŝutisto elsaltis el la aeroplano. Pro la ventego li ne povis direkti sin, kaj pendiĝis sur alta arbo. Li demandis piediranton:

- Sinjoro! Bonvolu klarigi kie mi estas.

- Vi estas sur arbo.

- Ĉu vi estas filozofo?

La alia ekmiris.

- Jes. Kiel vi divenis tion.

- Ĉar via respondo estis tute prava, kaj ... tute senutila.

MUZIKO

------------

Iun festenon partoprenis ankaŭ fama muzikisto. La gastoj petis, ke li ludu ion. La muzikisto komencis ludi tre belan melodion, kiun la gastoj ankoraŭ ne konis. Unu petis serviston:

- Knabo! Bonvolu informiĝi, kio ĝi estas.

Post kelka tempo la servisto revenis kun brilantaj okuloj.

- Ĝi estas violono. - gesinjoroj.

DIA HELPO

---------------

Iu pastro multe predikis, ke oni ne devas timi, ĉar Dio ĉiam helpas en danĝera situacio. Foje okazis inundo. La akvo leviĝis ĝis la genuoj. La homoj provis savi sin en granda kaoso. Kelkaj homoj en boato vokis la pastron fuĝi, sed la pastro hontis malpravigi siajn predikojn, kaj diris:

- Dio savos min.

La akvo altiĝis, la pastro devis grimpi al la tegmento de la preĝejo. Venis alia boato, kaj la homoj admonis lin:

- Enboatiĝu sankta pastro.

Sed li firme diris:

- Mi restos. Dio savos min.

Li jam devis grimpi sur la turon. Ankoraŭfoje venis boato. Ankaŭ tiuj homoj petis lin:

- Venu kun ni, por ne morti.

La pastro skuis la kapon:

- Dio savos min.

Li mortis, kaj oni kondukis lin al Dio. Li plende diris:

- Sinjoro! Mi tiel forte kredis. Kial vi ne savis min?

- Mi provis tion, - respondis Dio - mi sendis al vi eĉ tri boatojn, sed vi ne akceptis ilin.

FORTA BRANDO

-----------------------

En Japanio iu regalis eŭropan gaston per speciala japana brando. Li trinkis ĝin, kaj post iom da tempo vidis, ke la mebloj komencas moviĝi en la ĉambro.

- Ho! Ĝi estas eksterordinare forta brando! Mi vidas ekdanci la domon. - li diris.

- Nu, ne tre forta. - diris la gastiganto. Tiu fenomeno estas tertremo.

FAJROBRIGADO

----------------------

Ekbruliĝis iu petroloputo, oni alarmis la specialan fajrobrigadon. Per belegaj, aŭtoj kaj kun modernaj instrumentoj ĝi alvenis, tamen ĝi ne povis proksimiĝi al la fajro pli ol ducent metrojn, tiel alta estis la temperaturo.

Baldaŭ alvenis ankaŭ la loka fajrobrigado kun volontuloj. Ili ruliĝis tute proksimen al la fajro, rapide elsaltis el la aŭto kaj fine ili sukcesis estingi la fajron.

Post la evento okazis solena festeno, kie oni transdonis al la volontuloj tre altan sumon kiel premion. Iu ĵurnalisto demandis la ĉefon:

- Kion vi faros per tiel granda sumo?

- Nu, certe mi riparigos la bremson de nia aŭto, ĉar pro ĝi ni preskaŭ mortis.

HELPON!

--------------

Riĉa sinjorino donis al la servistino grandan trinkmonon.

- Vizitos min sinjoro. Se mi petos teon, vi alportu ĝin sed tuj poste eliru. Se mi petos ĉampanon, alportu ankaŭ ĝin, sed tuj poste eliru. Se mi krios "helpon", vi rajtas iri hejmen, ĉar mi jam ne bezonos vin.

VIRGECO

---------------

Foje vivis pastro, kiu severe detenis sin de la virinoj. Li estis fiera pri sia virgeco. Ĉiu kredis, ke li eniros la Paradizon.

Okazis, ke mortis la sankta homo, kaj iom poste ankaŭ lia adepto. Kiam la adepto renkontis lin li sidis nude en fotelo, kaj en lia sino belega nuda virino. La adepto entuziasmiĝis:

- Mi ĉiam sciis, ke Dio premios vin en la Paradizo.

- Stultulo! Ĉi tie estas ne la Paradizo sed la Infero! Kaj tio ne estas mia premio, sed ŝia puno.

IO TRE GRAVA

-----------------------

La profesoro prelegas pri gravaj inventaĵoj kaj malkovroj de la dudeka jarcento. Post la prelego li deziras konvinkiĝi: ĉu la studentoj bone komprenis lin? Li demandas:

- Gesinjoroj nun vi diru al mi ion tre gravan, kio ne ekzistis antaŭ kvindek jaroj.

Iu tuj anoncas sin.

- Bonvolu! - diris la profesoro.

- Mi. - respondis la studento.

AMO

-------

- Kial vin amas via fianĉino?

- Ĉar ŝi opinias, ke mi estas ĉarma, talenta, saĝa kaj lerta.

- Kaj kial vi amas ŝin?

- Ĉar ŝi opinias, ke mi estas ĉarma, talenta, saĝa kaj lerta.

GUSTO

-----------

La vendisto proponis pantalonon al iu junulo. Li aĉetis ĝin, sed la sekvan tagon reportis.

- Ĝi ne plaĉas al mia fianĉino. - li klarigis.

Kelkajn tagojn poste li denove aperis:

- Tamen mi aĉetos tiun pantalonon!

- Ĉu via fianĉino ŝanĝis sian opinion? - demandis la vendisto.

- Ne. Mi ŝanĝis fianĉinon.

PENADO

-------------

Malalta knabo kaj alta knabino amis unu la alian, sed la knabo estis timema, kaj longe ne kuraĝis kisi la knabinon. Foje li tamen kolektis sian kuraĝon, kaj demandis ŝin:

- Ĉu mi rajtas kisi vin?

- Jes. - diris la knabino.

Sed la malalta knabo neniel atingis ŝiajn lipojn. Fine ili trovis grandan ŝtonon. La knabo surstaris ĝin, kaj tiel li sukcesis kisi la knabinon. Ili promenis plu. Post iom da tempo la knabo petis:

- Ĉu mi rajtas denove kisi vin?

- Ne. Por hodiaŭ sufiĉas unu kiso. - respondis la knabino.

- Diable! Kial vi ne diris pli frue, ke mi ne portu plu tiun pezan ŝtonon?

PARENCOJ

-------------------

La junulo ĉe la vespermanĝo anoncis al la familio, ke li edzinigos la najbaran fraŭlinon.

- Sed ŝi heredis eĉ ne unu moneron! - diris la patro.

- Ŝi estas tre malŝparema! - notis patrino.

- Ŝi tute ne sportas! - grumblis la frato.

- Ŝia frizo estas ridinda! - siblis la fratino.

- Ŝi estas mallaborema! - kverelis avino.

- Ŝi vestas sin maldece! - aldonis avo.

- Ĉiu el vi pravas. Tamen ŝi havas unu gravan avantaĝon, kiu nuligas ĉiujn ŝiajn malvirtojn. - respondis la junulo.

- Kaj precize kio estas tiu avantaĝo? - demandis patro.

- Ŝi ne havas parencojn.

MISA LEGADO

----------------------

- Patrino! Mi ricevis de Petro leteron. Li petas mian manon. Ĉu mi edziniĝu al li?

- Legu la leteron!

- Fraŭlino! Donu al mi vian manon! Mi volas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian vivon. Kun via kiso mi iros eĉ al la fino de la mondo.

- Donu la leteron, ĉar vi mise legis! - diris la patrino. - Aŭskultu:

- Fraŭlino! Donu al mi vian monon! Mi volas vivi nur per vi! Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian vivon. Kun via kaso mi iros eĉ al la fino de la mondo.

RESTAĴO

-------------

Generalo demandas soldaton:

- Ĉu sufiĉas por vi la ĉiutaga porcio da pano?

- Jes, generala moŝto.

- Eble eĉ restas iom?

- Jes, generala moŝto.

- Hm! Kaj kion vi faras al la restaĵo?

- Mi formanĝas ĝin, generala moŝto.

LA UNUA ATESTO, ESTAS LA VESTO

--------------------------------------------------------

- Ho, via grafa moŝto! Ĉu vi estas ĉi tie en la ĉefurbo en tiel foruzita, malbona vesto?

- Jes. Ĉi tie ja neniu konas min.

- Sed vi uzas ĝin ankaŭ hejme.

- Kompreneble. Tie ja ĉiu konas min.

DIOGENO KAJ ALEKSANDRO

---------------------------------------------

La greka filozofo, Diogeno ne havis loĝejon, sed loĝis en malnova barelo. Li diris, ke ju pli malmulte oni bezonas, des pli feliĉa fariĝos. Aleksandro la Granda foje deziris vidi la saĝulon, kaj vizitis lin. Diogeno sidis antaŭ sia barelo kaj varmigis sin ĉe la sunbrilo. Li eĉ ne volis rimarki la potenculon.

- Via loĝejo estas malbona, kaj viaj vestoj estas aĉaj. - diris Aleksandro. - Mi alte taksas vin. Petu kion ajn, mi plenumos vian peton.

- Do, vi flankentiriĝu, por ne bari al mi la lumon. - respondis Diogeno.

- Je tiu respondo Aleksandro diris: Se mi ne estus Aleksandro la Granda, mi dezirus esti Diogeno.

DUELO

-----------

Dika kaj maldika nobeluloj ofendis unu la alian. Ili decidis pri duelo per pistoloj.

- Alvenis la tago de la duelo. La helpantoj precize mezuris la distancon, kaj ili anoncis la komencon. Sed la dika protestis:

- La ŝancoj ne estas egalaj. Mi estas pli dika, do vi pli facile povas min trafi ol mi vin.

La maldika iris al la dikulo, kaj per kreto desegnis cirklon sur ties bruston.

- Vi tute pravas. Do ĉiuj miaj pafoj, kiuj trafos vin ekster la cirklo, ne validos.

BESTOGARDISTO

---------------------------

Policisto trovas pingvenon sur la strato. En la policejo li demandas la ĉefon:

- Ĉefo! Kion mi faru al la pingveno?

- Vi portu ĝin en la bestoĝardenon.

La sekvan tagon la ĉefo ekvidas la policiston denove kun la pingveno.

- Ĉu vi ne portis ĝin en la bestoĝardenon?

- Mi portis, sed ĝi ne ĝuis tion. Hodiaŭ mi portos ĝin en la teatron.

VIDVINO

------------

Du amikinoj renkontiĝas. Unu el ili demandas la alian:

- Kial vi havas nigrajn vestojn?

- Ĉar mia edzo mortis.

- Ho! Dio mia! - Kaj kian malsanon li havis?

- Li malvarmumis.

- Dank' al Dio! Mi jam ektimis ke li havis ian tre gravan malsanon!

MATEMATIKO

--------------------

Onklino demandas sian sep jaran nevon:

Ĉu vi bone scias matematikon?

Jes, onklino.

Do, se mi diros al vi, kiam mi naskiĝis, ĉu vi povas kalkuli kiom jara mi estas?

Ho, onklino! Tiel grandajn nombrojn ni ankoraŭ ne lernis en la lernejo!

SIMILECO

--------------

Imperiestro Aŭgusto en la popolamaso rimarkis viron, kiu videble tre similis al li. Li pensis, ke la similulo estas duonfrato, do li ordonis alkonduki tiun personon, kaj demandis lin:

Ĉu via patrino estis iam en Romo?

Neniam, imperiestra moŝto, sed mia patro ofte vizitis ĝin.

MATEMATIKISTO

------------------------

Bienulon vizitis fama matematikisto. La riĉulo por fanfaroni pri sia granda ŝafaro montris ĝin al la scienculo.

Ĉu vi povus kalkuli, kiom da bestoj estas en tiu ŝafaro?

La matematikisto prenis skribilon kaj paperon, kelkajn minutojn kalkuladis, poste deklaris:

En la ŝafaro troviĝas 2534 ŝafoj.

Mirinde! Kiel vi sukcesis tion kalkuli tiel precize?

– La afero estas tre simpla. Mi nur dividis la nombron de la bestopiedoj per kvar.