Patri', patri' (ario)

(Erkel: Bánk bán - Hazám, hazám)

Jen, kiel senhejmulo vagas sub la firmament',

Dum blinda nokto serĉas vojon en terura vent',

Do same homa koro vagas turmentanta sin,

Ekstere batas hajlo dum la koro en la sin'.

Varmigis bruston nur espero sub la nigra flag',

Ke landon kaj honoron mian savos mia ag',

Sed nun falantaj estas ili dum baraktas la kor'

La lando estas tombe kaj honoro mia for.

Patri", patri", vi sankta land',

Pro ĉio danki vin eĉ nun devas la lang',

La ora ter, ĉiu river',

Nutrataj sange jam kaj larme per la ver',

Spit' al la vund', spit' al fatal'

Spit' al la ploreg' ne ĉesos la batal'

Hungara land' mia juvel',

Por vi mi brave mortos jam, karega patra ter'.