Siringaj floroj

(A Donáth úton nyílnak már az orgonák)

Aŭskultu!

Siringaj floroj jam paradas laŭ la strat,

Promesas majo multe por la sort’

Sopiras mi etendi brakon al la brak’,

Forlasi vin neniam ĝis la mort'.

Kuraĝa rido, kaj brila sun’ dum proksimiĝo

Revenu tempo, de nia amo, nia ĝoj’

Siringaj floroj por ni floras kaj odor',

Ŝvebadas por ni en la maja hor’

Kial la majo, kial somer’, kial la blua ĉiel’,

Se vi ne venas al amor’, ne mia estas via kor’?

Pardonu al mi, mia trezor, mi petas: ne iru for’

Siringoj floras en la park’, kore ja ĉesu dolor’

Siringaj floroj jam paradas laŭ la strat,

Promesas majo multe por la sort’

Sopiras mi etendi brakon al la brak’,

Forlasi vin neniam ĝis la mort'.

Kuraĝa rido, kaj brila sun’ dum proksimiĝo

Revenu tempo, de nia amo, nia ĝoj’

Siringaj floroj por ni floras kaj odor',

Ŝvebadas por ni en la maja hor’