La ŝtrumpeto kun truo

Fabelo el la volumo de Lázár Ervin*: La sepkapa feino*

*prononcu: Lazar Ervin (familia nomo: Lázár)

Foje estis ŝtrumpeto kun truo. En sia junaĝo eble ĝi estis ne malgravulo, ĉar ĝia materialo estis fajna, kaj ĝin ornamis plaĉaj bluaj figuroj, sed poste ĝi maljuniĝis, kaj kiel mi menciis, sur ĝi troviĝis truo. Fierega estis tiu truo kun sia zigzaga rando. La ŝtrumpeto kaj la truo loĝis en kaduka ŝranko, en la plej kaduka tirkesto.

- Mi tamen estas pli bela, ol vi - diris la truo al la ŝtrumpeto.

- Kio? - miris la ŝtrumpeto - Ĉu pli bela? Kial vi estus pli bela?

- Ĉar oni povas travidi min - diris la truo.

- Ba! - instruis lin la ŝtrumpeto - Mi estas la pli bela ĝuste pro tio, ĉar mi estas ne travidebla. Rigardu miajn belegajn bluajn figurojn!

- Kaj vi estas malpura - interrompis la truo sen atenti la instruadon - mi ja neniam malpuriĝas.

La ŝtrumpeto iom pripensis tiun argumenton.

- Jen, vi vidas - bruis la truo. - Ankaŭ vi mem povas rekoni, ke mi pravas. Eĉ ne estas juste, ke mi estas tiel malgranda, dum vi estas granda.

Do la truo decidis kreski. Apenaŭ restis io el la ŝtrumpeto. La truo estis pli granda, ol la restaĵo de la ŝtrumpeto.

- Vi tute malbonigas min - ploraĉis la ŝtrumpeto.

- Prefere ĝoju, ke vi povas loĝi kun tiel bela truo - fieregis la truo, kaj kreskis plu.

- Ve, mi mortos! - kriis la ŝtrumpeto, kaj en la sama momento la superema truo tiom kreskis, ke nenio restis el la ŝtrumpeto. Sed kiam malaperis la ŝtrumpeto, malaperis ankaŭ la truo, ĉar la truo ne povas ekzisti sen la ŝtrumpeto.

Do, la neekzistanta truo eĉ nun ankoraŭ larme sopiras al la neekzistanta ŝtrumpeto.

*sepkapa feino – feino, havanta sep kapojn