Stirekzerco

(duondialogo)

(Surbaze de skeĉo de Maksa Zoltán)

Ĉu vi deziras ricevi lecionon pri stirado?

...

Bone. Bonvolu sidiĝi en la aŭto. Ne tie. Sur la malantaŭaj sidlokoj vi malfacile atingos la pedalojn. ... Nu, tiel jam estas pli bone.

Sube videblas tri pedaloj. La dekstra estas por rapidigi, la meza por malrapidigi.

...

Ĉu la maldekstra? Do, ĝi estas rezervo, se vi absolute ne scias kion fari. ... Tiu ronda umo estas la stirrado. Ĝin oni povas turni eĉ al du direktoj, ĉar ĝi estas luksa tipo. Se vi turnos ĝin maldekstren, ankaŭ la aŭto turniĝos maldekstren. Se vi turnos ĝin dekstren, vi devos pagi pro la rompita montrofenestro....

Jen, la kuplostango. Provu kupli la unuan gradon. ... Vi bezonas ankoraŭ ekzercojn, kaj lasu asekuran informilon sur la malantaŭa aŭto. ...

Jen, la manbremsilo. Tiru ĝin. Ne tiel forte, kaj bonvolu redoni la stangon. ...

Nun ni veturu iom en la urba trafiko. Ekveturu. ... Provu denove kun malstreĉita manbremsilo. ... Bone. ... Rapidigu. ... Duan gradon. Evitu la biciklanton. ... Haltu, kaj helpu al li stariĝi. ... La sekvan fojon turnu la stirradon, kaj ne fermu la okulojn.

Atentu! Sekvas fervoja krucigxo, kaj la trafiklampo montras ruĝan koloron, do haltu. ... Tamen ne sur la relparo. ... Nun ne provu retroveturi. Malfacile ni repuŝos la tutan konvojon post ni. ...

Bone, ni eskapis. La postaĵon de la auxto oni riparos. ...

Bonvolu fari iom da memsugestado. Diradu: "Mi ne estas piediranto. Mi ne estas piediranto." ... Bone, sufiĉas. Nun vi jam eble sukcesos forlasi la trotuaron. ...

Por hodiaŭ ni finas. Vi eble trovos spacon inter tiuj du aŭtoj, ĝuste nun eliris tie kamiono. ... Retroveturu. ... Ankoraŭ. ... Ankoraŭ iom. ... Bone. Nun elaŭtiĝu, kaj rigardu, kion vi faris. ... Mi jam scias, kio estos la studmaterialo de la sekva ekzerco: Mi instruos al vi, kie estas la plej gravaj hospitaloj.