La belsona piro-fluto

Fragmento el la porinfana romano de Francisko Mora (Móra Ferenc): La trezorĉasa feljako

Mia propra traduko por literaturaj frandemuloj

Jen, kiel aspektas piro-fluto. Nur la DUA kaj TRIA pecoj estas piro-flutoj. La unua estas okarino.

www.youtube.com/watch?v=2GkohmrcfVQ

_________________________________________________________________________

Ĉu estis, ĉu ne estis, en la mondo iam troviĝis piro-fluto, kiu estis fama pro tio, ĉar ĝi muzikis nur tiam, se ĝin blovis bona infano.

La kaŭzo, ke mi scias tion, estas, ke tiu mirinda piro-fluto apartenis al mi mem. Kiel nun, ĉe la sunsubiro de mia vivo mi rerigardas al la komenco, mi vidas ĝis tiu piro-fluto. Ĉio, kio okazis pli frue, kunfandiĝas antaŭ miaj okuloj, kiel vojranda arbovico frumatene en la malproksima nebulo.

La belsonan muzikilon mi ricevis de ia slovakdevena ludilvendisto, ĉar mi plenigis per akvo lian lignokruĉon ĉe la puto de la vendoplaco.

La bonulo trinkis longan gluton el la kruĉo, poste lia rigardo traserĉis la vendomaton*:

[Klarigo: Vendomato estis tapiŝo-forma teksaĵo el kruda materialo, kiun la vendistoj metis sur la teron por anstataŭi vendotablon.]

- Nu, knabeto, kion do mi donu al vi, por rekompenci, ke vi alportis akvon al oĉjo Johano? Jen, mi donacos al vi piro-fluton.

Tiu piro fluto estis bela, tre bela, unu ĝia flanko estis ruĝa, la alia flava, tamen, verdire mi pli deziris ricevi ĉevaleton kun fajfilo-vosto. Mi eĉ diris al oĉjo Johano, ke mi jam havas piro-fluton hejme.

- Ho, knabeto! Ĝi ja ne estas tia piro-fluto, kiel la ceteraj, - li ĝustigis ĝian fajfilon per lignokorpa poŝtranĉilo. - Ĝi estas tia instrumento, ke ĝi muzikas nur tiam, se ĝin blovas bona infano. Nu, mi vidu: ĉu vi estas bona infano? Ĉu vi povas per ĝi ekmuziki?

Mi ekblovis la instrumenton, kaj jen, ĝi muzikis tiel bele, ke mia buso restis malfermita pro la ĝojo. Mi ne sciis, eĉ nun ne scias, kion la slovako faris al ĝia fajfilo, sed ĝi birdkantis tute tiel, kiel oriolo.

- Ĉiam ĝi muziku nur tiel bele! - atingis min ankoraŭ la averto el sub liaj siluraj lipharoj.

Nu, poste ĝi muzikis eĉ pli bele, ĉar ĝis mi alvenis hejmen, mi pristudis ĉian arton de la piro-fluto. Se mi mole tuŝis per ĝi la lipojn, ĝi mallaŭte ridis, kiel la kolombo; se mi mallonge blovadis ĝin, ĝi klakfajfis, kiel najtingalo; mi povis sibli, kiel pirolo; knarvoĉi, kiel verda kardelo.

Eĉ sur la vizaĝo de mia patrino ekbrilis rideto pro la muziko, kvankam tiutempe liaj tagoj kaj noktoj estis plenaj de malĝojo, dum ŝi maldormis apud mia malsana fratineto. Sed eĉ la etulino, la kompatinda, malfermis siajn lacajn okulojn, kaj ekflamis la ĝojeto en ŝia voĉo:

- Bela mujiko! Bloju ankojaŭ, fjateto!

Eĉ la maljuna kuracisto laŭdis min, kiam posttagmeze li enpaŝadis nian loĝejon. Li per la fingroj karesis la palan vizaĝon de la malsanulino, poste viŝpurigis siajn okulvitrojn. Ĉar tiutempe liaj okulvitroj nebuliĝis ĉiufoje, kiam li kliniĝis super mian fratineton.

- Bone, bone, knabeto - li suprenkaresis la harojn de sur mia frunto - nur sonoru la belega muziko, se ĝi feliĉigas tiun sveltan bambu-reĝidinon.

La svelta bambu-reĝidino, la kompatinda, ekridetis elĉerpiĝinta, kaj mi koncertis per mia muzikilo tiel, ke la domo resonis.

- Sufiĉas jam, mia kara flutisto - forviŝis la patrino la ŝviton de sur mia frunto, kiam la vespero jam enrigardis tra la fenestro.

Jes ja! Sed mia patro ĝuste tiam alvenis el la vinberĝardeno, kaj mi volis prezenti mian arton ankaŭ al li.

Li fakte admiris ĝin dece, kaj diris, ke tiom da birdoj kaŝiĝas en tiu magia muzikilo, kiom sufiĉus por tuta arbaro. Sed li aldonis ankaŭ tion, ke nun jam dormas ĉiu bonintenca birdo.

Zorgoplene sulkiĝis la frunto de mia patro, mi ĉesis blovi la piro-fluton, sed en tiu momento ekvoĉis la malsanulino.

- Mija mujikilo, mi mujikos - venis al mi ŝia varma elspiro, kaj ŝi levis siajn malfortajn manojn, kiuj flirtis en la bruna malhelo de la vespero, kiel blankaj papilioj aŭtune.

Pro la ektimo mi sentis mian korbaton en la gorĝo, kaj mi ĉirkaŭpremis la piro-fluton. Eĉ por ĉiu trezoro de la mondo mi donus ĝin al neniu.

Mi volis kaŝe eliri tra la pordo, sed mia patrino prenis mian manon.

- Ĉu vi domaĝus ĝin doni al la fratineto? - ŝi demandis malgaja.

- Ja ŝi eĉ ne povus ĝin blovi - mi etendis la muzikilon kontraŭ mia volo -, knabinoj ne povas fari ion tian.

Fakte ŝi ne povis blovi, levis ĝin al la buŝo, sed tuj refalis ŝiaj manetoj.

- Ĉu mi ne diris tion? - mi triumfe volis kapti la muzikilon, sed la kompatindulino flankentiris ĝin.

- Mi ne donos ĝin, mija mujikilo! - ŝi rigardis al mi malamike, kaj ŝi kaŝis la ludilon sub la kuseno.

Tiam mi ŝteliris el la ĉambro, kaj malĝoje sidiĝis en la korto, sub ribo-arbustoj. Jam la najtingaloj kantis sian vesperan litanion, sed mi sentis tiel, ke ili nur mokas min.

- Ĉu vi povas muziki tiel bele, kiel ni, fama flutisto? - kvazaŭ ili kantus tion.

Mi ekploris, iris en la domon, kaj tiel, tute vestita, mi kuŝiĝis sur la lito, fine plorante mi kaptiĝis de la sonĝo.

Oni ne havis tempon por okupiĝi pri mi en tiu nokto, kiu havis tiel amaran matenon.

Ĉar jam mateniĝis, kiam mi vekiĝis, kaj ekpalpadis la poŝon.

- Mia piro-fluto! - mi murmuris kun ektimo. Ĉar mi sonĝis pri ĝi, poste nebule pensis, ke mi eble enpoŝigis ĝin.

Tuj kiam mi rekonsciiĝis el la sonĝo, mi blindiris al la dimanĉa ĉambro, kie la granda lito estis preparita por mia fratineto.

Mia patrino klinis sin sur la tablon, tie ŝin ekregis la elĉerpiĝo; la febraj vangoj de mia fratineto, kiel ruĝaj rozoj rebrilis en la pala lumo de meĉlampo. Mi kaŝiris al ŝia lito, kaj ŝovis la manon sub la kusenon.

- Retrovite! - ekbatis mia koro, kiam mi tuŝis permane la piro-fluton.

Tre ĝoje, kvazaŭ flugante mi iris el la ĉambro. Kiam mi atingis la pordon, subite ektremis la lumo de la meĉlampo. Mi ektimis, kaj ĉe returniĝo ŝajnis, kvazaŭ la fratineto fiksrigardus min per siaj grandaj, nigraj okuloj.

Ili aspektis tiel brilaj, tiel malgajaj, ke pro la teruriĝo mi faligis la ludilon el la mano. Laŭte ĝi klakis sur la sojlo, mia patrino vekiĝis.

- Ĉu vi iradas ĉi tie, filo mia?

Mi jam levis la piro-fluton, kaj senvorte fuĝis al mia lito. Baldaŭ mi ekdormis, sed pli frue mian posedaĵon mi kaŝis en mia kuseno, inter la molaj flokoj. Tie ĝin ne retrovos mia fratineto, kiom ajn saĝa knabino ŝi estas.

Ho, se nur ŝi retrovus tiun ludilon, sed ŝi eĉ neniam plu serĉis ĝin.

Kiam vekis min la surda silento, oni jam eĉ enĉerkigis la sveltan bambuo-reĝidinon. Mia baptopatrino, nomata Bordaĉ, preĝis apud ŝi, ĉar miaj gepatroj foriris por aranĝi la enterigan ceremonion.

Mia baptopatrino dronis en la preĝlibro, kaj ŝi ne rimarkis, kiam mi ŝteliris al la ĉerko kuŝanta sur la tablo, Por mi la katafalko estis iom alta, sur piedpintoj mi provis ŝovi la piro-fluton en la manon de mia fratineto, la piro-fluton, kiu estis plena de flokoj el la kuseno, sed ŝiaj fingroj jam ne povis preni ĝin.

- Kunportu ĝin, Maria, kiel donacon - mi flustris al ŝi.

Florodora venteto alŝvebis tra la malfermita fenestro, la mortkovrilo iom flirtis eĉ ekzumis.

- Mi ne bezonas ĝin, frateto, mi jam aŭskultos eĉ pli belan muzikon ekde nun - tion respondis la mieno de mia fratino, kaj mia koro subite ekdoloris.

Tiam mi sentis kordoloron unuafoje en mia vivo tiel, ke neniu insultis min.

Malgaje mi enpoŝigis la piro-fluton, kaj dum tri tagoj mi eĉ ne sentis inklinon por preni ĝin. Sed tiam mi pensis ion, kio rebonigis mian humoron.

- Mi muzikos super ŝia tombo, eble ŝia sonĝo fariĝos pli bela - mi kuris al la tombejo.

La ĝardeno de Dio estis en distanco de kelkminuta kurado el nia domo, do baldaŭ mi atingis ĝin, kaj mi ĉirkaŭbrakis la koloneton, sur kiu jam velkis la florkrono.

- Aŭskultu, fratineto!

Kaj mi ekblovis la piro-fluton, sed tuj ekveis. Kiom ajn mi blovis ĝin, la piro-fluto ne ekmuzikis.

Ja ĝi muzikas nur tiam, se ĝin blovas bona infano! Korŝire mi ekkomprenis, ke mi jam ne estas bona infano.