Rejtő Jenő: La filo de l' morto

Se la vivo estas mallonga, plilongigu ĝin per mispaŝo!

La mortinto eniris aŭtobuson, kiu - plena de veturantoj - ekveturis al la urbocentro. Lin puŝadis malsataj oficistoj, lacaj laboristoj dum ili volis aĉeti veturbiletojn aŭ serĉadis komfortan lokon en la tumulto. La nomo de forpasinto estis Johnson. Li laboris en la aĉetvenda entrepreno de sinjoro Grimm, kaj li kun siaj kolegoj klopodis allogi naivajn homojn per senbazaj promesoj pri eventualaj futuraj bushaltejoj, por ke tiuj kredemuloj aĉetu parcelojn en iu dezerteca eksterurba kvartalo de Londono.

La mortinto venis ĝuste el sia laborejo, kaj kun ia melankolio li pensis pri certaj venditaj parceloj, kiujn la aŭtunaj pluvoj verŝajne inundos, ĉar la parceloj situas sub la nivelo de rivero, sed sinjoro Grimm preferis la riskon anstataŭ plialtigi la grundon laŭ la propono de inĝenieroj. Pri tio do la mortinto pensadis, kaj konstatis, ke proksimiĝas aŭtuno, sed la indigno de aĉetintoj, kiuj deziros mortbati sinjoron Grimm, verdire aperos jam tro malfrue, eĉ povas okazi, ke ili plenumos la aferon ne perfekte. Vidu ekzemple la aĉetintojn de tiuj parceloj, kiuj estis venditaj kun kanaloj sen konvenaj filtriloj. La koncernaj klientoj elbatis nur kvar aŭ kvin dentojn de sinjoro Grimm. Sed kiom gravas kelkaj dentoj, aŭ vundita genuo? Tio estas bagatelo.

Mi devas konfesi, ke la supraj pensoj ne konformas al la situacio de mortinto. Se entute povas okazi la eksterordinara fenomeno, ke mortinto kapablas plenumi funkciojn kaj sintenon de vivulo, estus pli dece, se li pensadus pri la transmondo, pri la vanteco de la vivo kaj pri similaj vantecoj. Sed sinjoro Johnson estis malpoezia mortinto. Li eĉ ne estis ĝenata pro tio, ke la impostoficejo, aŭtoritataj institutoj kaj aliaj oficialaj organoj konsideras lin vivulo, dum li efektive estas jam senviva homo. La morto ja komenciĝas ne tiam, kiam eĉ la plej zorgema esploro trovas nenian signon de vivo en la korpo, sed tiam, kiam la animo kaj la menso perdas tiujn motivojn, kiuj donis celon por ilia funkciado.

--------------------------

Li hazarde koliziis kun la morto, kiel piediranto puŝiĝas al tiu sinjoro, kiu aperas neatendite el flankstrato. Sinjoro Johnson estis gaja junulo, li ŝatis viskion, kaj kvankam li devis eklabori frue, ĝis malfrua vespero li ne ekdeziris sian liton. Do malgraŭ la forta korpo tia vivmaniero ŝancelis lian bonfarton. Li multfoje oscedis en la oficejo ne nur tial, ĉar la geodezia kalkulado ne estas interesa kaj varia laboro, sed ankaŭ tial, ĉar nokte li dormis entute nur po tri aŭ kvar horojn.

Dr-o Ramsay, la nevo de sinjoro Grimm, kiu estis kuracisto, kaj ofte vizitis la oficejon, iun fojon observis zorgeme lian vizaĝon, poste diris kun malaproba nuanco:

- Sinjoro Johnson, vi sajnas ne tre sana. Kaj ofte vi suspiras.

- La afero de parceloj faras al mi konsciencriproĉon - li respondis kun kritika aludo, ĉar ankaŭ la nevo de sinjoro Grimm partoprenis iamaniere la entreprenon.

Tiutempe fariĝis aktuala la fianĉiĝo de sinjoro Johnson al Edita. Ankaŭ Edita laboris ĉe la entrepreno de sinjoro Grimm. Ŝi estis sekretariino, svelta, eleganta junulino, povis korespondi en tri lingvoj. Per tiu laboro ŝi vivtenis sian vidvan patrinon kaj la ok jaran frateton jam ekde du jaroj. La facilanima, iom frivola junulo kaj la diligenta, serioza junulino reciproke enamiĝis, kaj ili decidis baldaŭ geedziĝi.

De tiam Johnson evitadis la noktan maldormadon, kaj tiujn ne tre moralajn amuzejojn, kiuj pli frue apartenis al lia ĉiutaga programo. Kun granda ambicio li preparis sin por sia nova kaj pli bela vivo kun Edita. Por tio li bezonis iom ripozi. Do li decidis, ke fininte la aktualajn parceligajn planojn, li petos de sinjoro Grimm eksterordinaran libertempon. Povas esti, ke li ne sukcesos facile, sed persista vortbatalo eble kondukos al la dezirata rezulto.

Estis surprizo, ke sinjoro Grimm konsentis je la unua peto, eĉ li mem ofertis antaŭpagon, por ke Johnson povu ferii en tiu sanatorio, kie dr-o Ramsay, la nevo de sinjoro Grim, laboris kiel kuracisto. Tio ŝajnis bona ideo, ĉar Johnson kelkfoje sentis kapturniĝon kaj korpremon, kiuj ĉe li aperis ĝenerale pro la tro intensa fumado.

-----------------------------

La nekutima sinteno de sinjoro Grimm havis tute alian kaŭzon, ol bonvolemo, aŭ simila emocio ne konforma al racia kapitalisto. La afero komenciĝis antaŭ duonjaro, kiam sinjoro Grim rimarkis strangajn fenomenojn koncerne sin mem. Malboniĝis lia apetito, li dormis maltrankvile, kaj en lia kapo ekdancis la parceloj. En sia kvardek-sepa jaro li enamiĝis. Li enamiĝis al Edita Harlow.

Kaj jen, la sorto enmiksis ankaŭ sinjoron Ramsay.

Sinjoro Grimm laŭ sia propreca maniero amis sian nevon, kaj kelkfoje helpis lin per negrandaj monsumoj. Ĝuste pro tia afero vizitis lin la kuracisto, sed li bezonis multe pli altan sumon ol la kutimaj.

- Mi bezonas mil pundojn, onklo mia - petegis Ramsay. - Temas pri mia honoro... pri afero borsa...

Sinjoro Grimm respondis singardeme.

- Mil pundoj estas tre granda sumo. Multe oni devas spekuladi, ĝis vendiĝas parceloj por mil pundoj. Tamen, por unu fojo mi ne rifuzas vian peton. - Li paŝadis en la ĉambro tien kaj reen. - Sinjoro Johnson sabate ekripozos en via sanatorio. Mi deziras, ke vi ekzamenu lin. Li aspektas malvigla. Li deziras edziĝi al Edita Harlow. Tamen, se li informiĝus, ke li estas malsana...

Ili longe silentis. D-ro Ramsay mordadis la lipojn.

- Post unu semajno bonvolu viziti min - diris sinjoro Grimm - tiam ni denove priparolos la aferon de mil pundoj. Ĝi dependos de mia humoro. Neatenditaj, malgajaj informoj estas taŭgaj, por veki mian grandanimecon... Sciu, se junulino kiel Edita, kiu estas racia kaj serioza, kaj eĉ se ŝi enamiĝis, restos prudenta, do se tia junulino informiĝos, ke ŝia fianĉo suferas pro nekuracebla malsano, ŝi ne plu hezitos, sed edziniĝos al la unua honestulo, kiu petos ŝian manon.

- Hm... Ĉu ne estas vi mem, kiu deziras ŝin edzinigi?

- Kio?... Mi pensas, ke mi estas pli-malpli honesta, sed koncerne la monsumon, gravas ne tio, kiu donos ĝin al vi, sed tio, kiam li donos. Do, se evidentiĝus pri kompatinda Johnson, ke li estas morte malsana...

- Tio estus kanajleco! Ĉu vi volas, ke mi falsigu diagnozon?

- Ne temas pri kanajleco. Johnson ankoraŭ povas rekomenci. Li estos feliĉa, kiam li ekscios, ke li estas sanega, li eĉ ne lamentados pro sia perdita fianĉino. La junulo trovos ankoraŭ virinojn, kiom li nur volas. Sed en mia aĝo enamiĝo estas malofta afero. Do pripensadu la proponon... Ĝis...

D-ro Ramsay profunde pensadis, dum li alvenis la sanatorion. Li surmetis blankan mantelon, kaj longe vagadis tra la koridoroj, eniris la senhoman kuracĉambron kaj laboratorion, kie jam viciĝis diversaj provtuboj kaj kovertoj kun la posttagmezaj rentgenfotoj. La ĉefkuracisto trarigardos ilin morgaŭ, antaŭ la kontrolvizitoj. Sur unu el la kovertoj okulfrapis surskribo:

"JAMES COLLISON.

aparta ĉambro n-ro 14

Terapiisto: DR. RAMSAY"

Sinjoro Collinson estis lia paciento, iom maljuna sinjoro, kiu plendis pri malgravaj korproblemoj. Ramsay prenis la kardiogramon kaj anoncon pri la testoj. Li ekfajfis, ĉar la diagnozo surprizis lin. La kompatindulo, kiu pensis, ke li havas malgravajn korproblemojn, efektive havis nekuraceblan, mortan malsanon. Kvazaŭ kriis la tajpitaj literoj: TIPA KOMENCIĜANTA ENDOARTERIITO EN LA KORO.

Poste sekvis profesia priskribo pri tiu grava aberacio de la koro. D-ro Ramsay pensis, ke tiun diagnozon montris al li la diablo.

---------------------------

Johnson posttagmeze finlegis tri aventurajn romanojn. Li ne tre ŝatis la popularajn librojn, sed nun li intensigis sian ripozon per facilaj legindaĵoj. La junulo tuj decidis, ke ekde nun li ignoros la verkojn de Dostojevskij, emeritigos sinjoron Bernard Shaw, kaj li dediĉos sian vivon al la legado de aventuraj romanoj. Tio ja estas la plej grava vivbezono, se iu laboras en geodezio, ĉar tiuj grandiozaj verkoj facile distranĉas la gordiajn nodojn de la socio. En la romano "La mistero de Cumberland" ekzemple la familio de murdito senĉese estas en parko, la gejunuloj tenispilkludas, la gemaljunuloj kartludas je altaj sumoj, sed eĉ en la plej atentostreĉaj momentoj ne malkovriĝas, per kio ili vivtenas sin. Kiel mirinde, ke Haitio, Sing Sing, fremdula legio estas senescepte efektivaj aferoj. La plejparto de homoj sopiras ilin kun nekontentigebla soifo, dum ili zorgeme pendigas sian malsekan pluvmantelon malproksime de la hejtforno, aŭ elpoŝigas sian abonbileton antaŭ ol ensalti aŭtobuson, kurantan al la urbocentro. Ordinara homo havas tre malmulton por perdi, sed eĉ tiu malmulto sufiĉas, ke por ĝi oni rezignu pri ĉio, kio estus eksterordinara, interesa, sed enhavas riskon kaj danĝeron. La aventura romano estas kvazaŭ maldika vitrotabulo antaŭ la montrofenestro, kiu enhavas allogajn salamojn kaj kolbasojn. Tie oni povas staradi kaj frandi ilin en la fantazio, sed kiu kuraĝus rompi tiun maldikan vitrotabulon?

Iu frapadis ĉe la pordo. Enpaŝis d-ro Ramsay.

- Bonan vesperon! Kiel vi fartas?

- Bonege.

La kuracisto sidiĝis apud li.

- Ne plaĉas al mi via haŭtkoloro. Ĉu oni jam ekzamenis vian sangon?

- Ba! Ne ŝercu! Vi ja ne povas supozi, ke mi estas malsana!

- Nu, vere ne. Tio ne estas verŝajna - li respondis, kaj per facila movo metis siajn fingrojn sur la manartikon de Johnson, kie troviĝas arterio. Ili silentis. La mieno de kuracisto esprimis ian konfuzon, kvazaŭ li ne komprenus ion. Poste kun subita ekinteresiĝo li diris:

- Malfermu vian ĉemizon, amiko!

D-ro Ramsay metis la stetoskopon al la brusto de la paciento, kaj longe aŭskultadis, poste afable frapkaresis lian vangon:

- Nu... Ni vidos. Ĉu iu jam ekzamenis vian koron?

- Ĵus la unuan fojon en mia vivo tuŝis min kuracisto - respondis Johnson, kaj la sinteno de Ramsay vekis en li nekompreneblan timzorgon.

- Via koro nepre estos ekzamenata. Ne malutilos fari elektrokardiogramon.

"La diablo prenu lin!" - pensis Johnson. - "Li tre malbonigis mian humoron. Tiuj kuracistoj pensas, ke la scienco valoras neniom sen afekti gravecon." La cigaredfumo fariĝis malbongusta en lia buŝo. La unuan fojon en sia vivo li pensis pri la morto.

Matene, post kiam oni faris elektrokardiogramon, li revenis sian ĉambron. Baldaŭ vizitis lin la ĉefkuracisto, kaj diris, ke laŭ la ekzameno Johnson estas grave malsana. Ekde nun li devas vivi modere.

- Sinjoro ĉefkuracisto, respondu sincere - petis Johnson - Kian malsanon mi havas? Ne kaŝu la realon, ĉar mi estas plenkreskulo, kaj mi planas edziĝon.

La ĉefkuracisto levis la ŝultrojn, iom levis kaj refaligis la manojn sur la femurojn.

Vi havas kardian endoarteriiton. En via aĝo ĝi estas malofta.

- Ĉu ĝi estas morta?

La ĉefkuracisto rigardis la plankon.

- Ĝi estas grava malsano. Vi devas gardi vin...

Johnson post unu horo fuĝis el la sanatorio.

La ĉefkuracisto baldaŭ konstatis kun ĝojo, ke la maljuna Collison, pri kiu oni pensis, ke li havas kormalsanon, estas sanega. La elektrokardiogramo montris perfektegan korfunkciadon.

Nur d-ro Ramsay sciis, ke sinjoro Collison estas morte malsana, kaj sinjoro Johnson estas tiu, kies sano estas perfekta. La nevo de sinjoro Grimm interŝanĝis la dokumentojn de la du pacientoj. Tiutage li havis malbonan apetiton ĉe la tagmanĝo, kaj grava konsciencriproĉo premis lin en sia klubo. Sed kion fari? Mil pundoj estas granda sumo, kaj ankoraŭ neniam ĝis nun li havis tiel malfacilan situacion.

---------------------------

La junulo salte forlasis la aŭtobuson, eniris la pordegon de malnova domo, kaj grimpis al la dua etaĝo. Li sonorigis ĉe pordo, kiu havis belan latunan nomtabulon:

D-ro. MATIASO SWALLOW

KURACISTO

Johnson fuĝis el la sanatorio por viziti sian amikon, kiu estis kuracisto.

La familio Swallow ĵus komencis tagmanĝi. Tri gajaj infanoj, plaĉa, iom diketa patrino kun lanugoj sur la vizaĝo kaj la kuracisto sidis ĉe la tablo. La infanoj orelŝire bruis, sinjorino Swallow senespere alrigardis sian edzon:

- Mi ne kapablas bridi ilin, Matiaso, mi ne kapablas!

- Mi same ne kapablas, Marta - diris la kuracisto indiferente, poste li turnis sin al sia amiko. - Sidiĝu kaj partoprenu, se vi ankoraŭ ne tagmanĝis!

- Dankon, mi jam satmanĝis. - Laŭvice li karesis la infanojn, laŭdis sinjorinon Swallow, ke ŝi ŝanĝiĝis neniom dum la pasintaj jaroj, poste komencis paroli kun tono senemocia:

- Mi deziras konsulti vin pri medicina afero.

- Bobby, tuj demetu ĝin! Vi estos punita!... Pardonon, bonvolu daŭrigi!

- Antaŭhieraŭ vizitis min iu mia amiko, kaj li petis min, ke mi vendu lian parcelon, ĉar li estas morte malsana, kaj baldaŭ mortos. La amiko montris al mi dokumenton, laŭ kiu li havas kardian endoarteriiton.

- Molly! Ne ludu per viandopeco!... Do, fraĉjo, se li havas kardian endoarteriiton, lia vivo finiĝis...

Johnson viŝis sian ŝvitantan frunton.

- Mi ekŝvitis pro la ŝtuparo...

- Kiom aĝa estas tiu malfeliĉulo?

- Proksimume kiel mi mem.

- Aj, aj. Do li tre baldaŭ forpasos.

Johnson bruligis cigaredon, kaj mediteme observis la bluecajn fumoserpentojn.

- Entute kio estas kardia endoarteriito?

- En la koro la internaj membranoj de sangotuboj dikiĝas, kiel ĉe arteriosklerozo. Tiuj pli dikaj membranoj ne plu estas bone nutreblaj, do ili nekroziĝas, disfalas, kaj aperas la grava periodo de malsano, la tielnomata ateromatozo. La internaj membranoj de sangotuboj difektiĝas, eventuale eĉ fendiĝas. Ĉe la koro tiaj aberacioj kompreneble tuj kaŭzas morton...

- Mi devas noti, ke la junulo sufiĉe bone fartas...

La kardia endoarteriito komence kaŭzas nenian doloron. Dum la internaj membranoj de sangotuboj ne tre dikiĝas.

- Kiom da tempo ankoraŭ restis por li laŭ via opinio?

- Estas malfacile respondi sen ekzameno...

- Tamen, kutime...

- Se la malsano estas en periodo komenca... vangofrapu lin Marta, vangofrapu, mi petas!... Do se ĝi estas en periodo komenca, li povas vivi eble duonjaron. En pli alta aĝo, kiam la arteriosklerozo estas jam natura fenomeno, multe pli longe oni povas vivi.

- Kaj... Kaj kiam tiu malsano komencas kaŭzi gravajn problemojn ĉe junulo?

- Ankaŭ tio estas varia afero. Ĉe vivmaniero modera la koro persistas pli longe. Pli malfrue komenciĝos la doloroj, sufokatakoj, korspasmoj. Foje post tri aŭ kvar monatoj pligraviĝas la malsano, aliaj pacientoj eĉ dum duonjaro sentas nenion. Kio nova pri la parceloj?

- Nu... funkcias la negoco.

Li adiaŭis la familion, kaj foriris. Neatendite aperis senviva, malproksima sunlumo. La strato bruis, ĉiu rapidis reen al sia laborejo.

Nur Johnson iris malrapide, laŭritme, meditante, kun malgaja indiferenteco.

-------

- ...Jen, tiel aspektas la afero, Edita. Mi devas konfesi sincere.

- Kial ĝis nun vi ne diris?

- Ĝis nun mi pensis, ke mi sukcesos ŝanĝi mian vivmanieron. Sed mi ne sukcesis. Kial mi mistifiku vin plu? Mi ne naskiĝis por esti edzo kaj patro.

- Vi pravas, Teddy... - diris milde la junulino, - estas pli honesta afero konfesi tion sincere... Mi ne sentas ofendiĝon.

"Jen, mi aranĝis la aferon" - pensis amare Johnson.

Tiamaniere li finis la amrilaton. Kiu deziras tragedian scenon? La virinoj ja ŝatas heroecajn rolojn. Edita eventuale persistus, ke ŝi restos apud li ĝis la morto.

Posttagmeze li sidis en la oficejo sola. Li alvenis pli frue, ĉar li devis fari kalkulojn. Kalkuloj! Kiel ridinda sensencaĵo! Entute kial li venis ĉi tien? En daŭro de unu jaro li mortos. En daŭro de duonjaro komenciĝos la suferoj, la spasmoj, la sufokatakoj, kiel Swallow diris.

Tiam li subite rememoris pri la aventuraj romanoj, en kiuj la homoj kvazaŭ praktikante profesion vizitis balojn, tenispilkludis kaj babilis pri la hieraŭa mistera murdo. Jen, Johnson jam ne dependas de la reala vivo, li ne estas plu ligita al la grizaj labortagoj. Se li volas, li povas fariĝi bankrabisto aŭ trezorĉasisto sur la Suda Maro. La duonjara bonfarto signifas, ke li senriske povas rompi tiun maldikan vitrotabulon, tra kiu timemuloj admiras la aventurojn. Se li inklinus, li povus tiradi la barbon de kapelestro en la operejo, li povus ekdanci surstrate, aŭ vestita per ĉifonoj povus esti vagabondo en la havena kvartalo. Ĉesis ĉia risko!

Sur la tablo kuŝis leteroj kun petegoj kaj minacoj, la klientoj postulas repagi la prezojn de inunditaj parceloj. Ili estas malriĉaj laboristoj senescepte,

Subite li ekhavis bonegan ideon.

Ne nur tiradi li povus la barbon de kapelestro, se li ne plu ligiĝas al la realo. Kiu ne havas riskon, tiu povas eĉ helpi al malriĉuloj, tiu povas eĉ kontraŭleĝe ripari maljustecojn, ĉar tiu ne timas malliberejon. Li malfermis la trezorujon. En ĝi estis trimil-ducent pundoj. La koncernaj klientoj aĉetis parcelojn por dumil-sescent pundoj. Johnson sidiĝis ĉe la tajpilo, kaj tajpis leterojn, en kiuj li informas la klientojn, ke la entrepreno reaĉetas la inunditajn parcelojn por la kunsendita sumo. Li kontrolis la detalojn en la koncernaj dokumentoj, kaj en la kovertoj li resendis ĉies elspezon, entute dumil-sescent pundojn. Li ankoraŭ prenis sian monatan salajron, la restaĵon li remetis en la trezorujon, kaj skribis kelkajn vortojn por informi sinjoron Grimm. Poste li iris al la poŝtoficejo, enpoŝtigis la kovertojn, kaj kuris al sia loĝejo por fari vojaĝpakaĵon. La taksio ĵus ekveturis, kiam Edita aperis ĉe la stratangulo kaj iris rekte al la domo, en kiu loĝis Johnson. Ŝi ne rimarkis en la kuranta aŭto la junulon, kiu tiris sin en la angulon de la malantaŭa sidloko. Kial li interparolu kun Edita? La junulino eble deziras proponi plifaciligojn por savi la rilaton. Dio mia! Se nur ŝi scius, kiom forte li amas ŝin, sed vane...

La taksio baldaŭ atingis la flughavenon Croydouba, kaj Johnson veturis al Parizo per la aviadilo, fluganta posttagmeze.