La tri korpogardistoj en Afriko

La tri korpogardistoj en Afriko

Humura romano de Rejtő Jenő (pron: rejto' jeno' = Eugeno Rejtő) laŭ mia traduko

Fragmento

Kvar nacioj reprezentis sin ĉe la tablo. Senranga legiano el Ameriko, franca subkaporalo, angla maŝinpafisto, kaj rusa viandosalato. La senrangulo, la subkaporalo kaj la maŝinpafisto troviĝis sur benko, la viandosalato sur la tablo.

Tempo: La sepa horo, posttagmeze.

Loko: Afriko, Rakhmar. Ĝi estas malproksima, nekonata garnizona fortikaĵo en iu oazo de Saharo, kie mizere vivtenas sin kelkaj forgesitaj legianoj kaj kompatindaj araboj.

Rolantoj: sen rolo.

Okazas: nenio.

La plej okulfrapa kaj karakteriza eco de la oazo Rakhmar estas tio, ke ĝi estas tute ne okulfrapa, kaj havas nenion karakterizan.

Ĝia centro estas armea konstruaĵo, ĉirkaŭbarita per argilaj muroj. Pri tia konstruaĵo la militscienca fakliteraturo sen ia ajn bazo – nur pro la kutimo – asertas, ke ĝi estas “fortikaĵo”.

Pri la firmeco de la “fortikaĵo” oni povas formi imagon laŭ la evento, kiam antaŭnelonge iu ebria kaporalo kolere piedbatis la muron. Oni forportis lin al la hospitalo pro danĝera vundiĝo, ĉar paf-aperturo falis sur lian kapon.

Sed tiuspecan konstruaĵon oni tamen nomas “fortikaĵo”, kaj ĝi eĉ numeron havas. Ĝi estas la fortikaĵo numero 72, unu el la samspecaj konstruaĵoj de Saharo.

Malantaŭ la muro situas la “komand-oficejo” (teretaĝa dometo el krudaj brikoj), kaj du barakoj por la legianoj. En la barakoj troviĝas soldatoj, en la soldatoj troviĝas profunda letargio pro la prema varmeco kaj monotonaj tagoj.

Eble kvindek palmoj staras ĉirkaŭ la fortikaĵo, ili estas polvokovritaj, sekiĝantaj, duonmortintaj, altaj arboj. Sur la palmoj grimpadas kelkaj malbonhumoraj simioj. Ili volonte transloĝiĝus al pli agrabla regiono ne sciante, kiel ili trafis tiun ĉi mizeran lokon.

Inter la palmoj troviĝas ok aŭ dek koto-kabanoj por nekonata celo, ĉar la tieaj praloĝantoj – la mastroj de la konstruaĵoj – dum longaj jaroj ne eniras la domaĉon, kvankam ili same ne foriras de antaŭ la pordo. Kien ili povus iri en la varmega oazo? Aliflanke: kion ili povus fari en la kabano? Kompreneble oni ankaŭ tion ne scias, kial ili sidadas antaŭ la kabano, sed oazo ja ne bezonas prezenti logikon en ĉiuj siaj detaloj.

Do la praloĝantoj manĝas, trinkas, dormas kaj enuas antaŭ la kabano.

Kion ili povus fari en la kabano? Tie troviĝas kadukaj potoj, rompitaj objektoj, putra tapiŝo sur la tera planko, cetere amaso da muŝoj, sed ilin viziti estas superflue, kaj la kapro mem elvenas, se ĝi estas malsata.

La centro de la oazo estas la Granda Hotelo, kiu ja multe diferencas de la same nomataj Eŭropaj konstruaĵoj. Ĝi estas kaduka kabano. La mastro estas unuokula rabisto, kiu laŭregule plenumis la dekjaran punlaboron en malliberejo, poste el la profito de sia diligenta agado li fondis gastejon ĉi tie.

Karavanoj, marŝantaj al Timbuktu, kaj travojaĝantaj ĉasistoj alportas la pli grandan parton de la profito, la du arabaj policistoj de la oazo kaj ĉirkaŭ cent legianoj estas la kutimaj gastoj.

La Granda Hotelo – laŭ sia nomo – en Saharo donas iluzion de aristrokata vivo. Kvankam la lignomurojn dismordis diversaj insektoj, ankaŭ la tera planko kaj lignobenkoj ne impresas simile, kiel la detaloj de la same nomataj hoteloj, tamen troviĝas tie radioaparato, preskaŭ en ĉiu dua monato alvenas novaj tagĵurnaloj, kaj Lejla (la araba primadono) prezentas dancojn. Tiu programo estas ne tre populara, ĉar – laŭ konata fakto – Lejla (la araba primadono) jam antaŭ longa tempo trapasis sian kvindekan jaron. La aĝo (kaj la poŝtranĉilo de iu kolera praloĝanto) lasis profundajn signojn sur ŝia vizaĝo, do Lejla (la araba primadono) ne multe dancas, kaj por amuzi la gastojn ŝi prefere nur batadas tamburoforman muzikilon. Ŝi faras tion, ĝis fine la firma decido de la publiko silentigas ŝin. Tiam ŝi sidiĝas en la plej malproksima angulo, kaj – kiel ofendita, sentema primadono – ŝi malgaje pipfumas. Post la kutima, vespera kverelo de la gastoj, ŝi helpas prizorgi la vunditojn.

En la Granda Hotelo ĉeestas plej ofte legianoj. Ili ludas per ĵetkuboj, drinkas, aŭ skribas leteron. Kelkaj tie purigas la armilojn kaj rimenojn, sed vespere ĉiam okazas batalo. Tiu programo neniam mankas, do iu eltrovema legiano – kiu originale estis pentristo – preparis novan tabulon, por pendigi ĝin super la enirejo. La mastro lasis ĝin tie. Sur ĝi estas la sekva teksto:

GRANDA HOTELO

- Je la kvina horo oni prezentas amuzan pogromon

- Vespere la eminenta publiko batalas

- Seĝopiedoj, bonegaj por batali

- Fidebla ambulanca servo

- Eniro senpaga

- Eliro dubinda

La reprezentantoj de tri diversaj nacioj (por ne kalkuli la rusan viandosalaton) serioze konversaciis. Ili sidis tie jam ekde frua posttagmezo, parolis tre mallaŭte, sed kiam la mastro proksimiĝis, ili subite eksilentis.

La unuokula rabisto – kiu, laŭ malnovaj krimoanoncoj, estis konata per la nomo Brigeron – kiel la mastro de la restoracio – estis fiera pri sia kuirarto, kaj nun li iradis ĉirkaŭ la tri soldatoj, kiuj mendis rusan viandosalaton. Jen, la legio estas stranga organizo, kiun kelkfoje trafas ankaŭ aristokratoj, do ne estas mirinda afero, se iu mendas tiel luksan manĝaĵon. Brigeron estis konvinkita, ke li brile plenumis sian taskon.

La gastoj esprimis sian altan respekton. La viandosalato estis preskaŭ bonega, tion ne povis ŝanĝi eĉ tiu bagatela afero, ke en ĝi troviĝis ne tre uzita lampo-meĉo. La franco sincere diris dankon pro la bongusta manĝaĵo, kaj li transdonis la petrolan meĉon.

La mastro ĝojis pro la laŭdo, kaj dankis pro la lampo-meĉo (kiun li jam pensis perdita), ĉar en la oazo estas malfacile akiri tiel valorajn objektojn.

– Tre bongustajn manĝaĵojn vi kuiras, amiko! – diris la anglo.

– Sinjoro – respondis modeste Brigeron, la unuokula rabisto – mi lernis la kuirarton ĉe Levin.

Tion li ofte deklaris, kaj videble li estis fiera pri tio. Neniu sciis, kie estas la restoracio de tiu fama Levin, sed la mastro de la Granda Hotelo tion diris kun tiel fiera ruĝiĝo, kaj li estis tiel forta homo, ke neniu kuraĝis demandi pli precizajn detalojn pri Levin. Supozeble en tia situacio lia justa kolero ne havus limon, kaj li batus la demandinton. Cetere ĉiu hontis iomete ne koni sinjoron Levin, ĉe kiu Brigeron lernis kuiri, do la gastoj prefere afektis, kvazaŭ ili bone konus lin.

Por laŭdi la manĝaĵon iu kaporalo eĉ diris: “Tiel bongustan manĝaĵon ĝis nun mi manĝis nur ĉe Levin...”

Evidente estas honto ne koni tiel faman kuiriston, kiu en sia fako certe estas egalranga kun la genia Ritz aŭ Duval. Iom post iom neniu dubis pri la persono de Levin, kaj multaj laŭdis la manĝaĵojn per tiuj vortoj, ke “eĉ Levin ne kuiras pli bone...”

– Do, kara Brigeron, alportu botelon da ruĝa vino, poste lasu nin en intima rondo.

– Ĉu vi bezonas mapon? Mi havas precizan armean mapon, kiu prezentas la oazojn, eĉ la porsezonajn riverojn. Ĝi estas tre utila, se vi volas dizerti*. – diris helpeme la mastro.

* dizerti - fuĝi el militista servo kun la intenco liberiĝi de la soldataj devoj kaj neniam reveni

– Hm! Kial vi pensas, ke ni volas dizerti? – demandis Pittman.

– Kiuj mendas ruĝan vinon, kaj konversacias mallaŭte, tiuj volas dizerti.

– Ĉu ni ne povas havi alian sekreton?

La mastro kun ironia grimaco montris al la fenestro:

Ĉu ĉi tie?

Ekstere arda, flava suno radias. La foliaro de la malgajaj, polvokovritaj palmoj pendas kiel malsanaj kapoj, kvazaŭ agoniaj. Se maldika simio ekgrimpas inter ili per malrapidaj movoj, polvo faladas de sur la velkintaj folioj. Ekstere la araboj bruas per varmegaj ŝtonoj. Ili bakas flanon por la vespero. En la malproksimo ia serĝento laŭte komandas la soldatojn.

La malbonodora, vaporplena aero de la drinkejo preskaŭ ardas pro la varmeco. Amaso da muŝoj zumas.

Iu maljuna, skeletosimila arabo, kovrita de vundoj, ŝiradas sian barbon, kaj kriaĉas per papaga voĉo. Li estas narkotita de opia pipo.

Du ŝvitantaj soldatoj kun flava vizaĝo kartludas en la drinkejo.

Sur la muro ronda horloĝo ĉe ĉiu kvarono ekbruas kvazaŭ volante sonori, sed tio tamen ne okazas. Ĝia kaduka mekaniko nur nostalgie rememoras tiun malnovan tempon, kiam ĝi ankoraŭ bone funkciis.

Do, pravas la rabisto, kiu lernis kuirarton ĉe Levin. Kian sekreton oni povas havi ĉi tie?

Malpli ol nenian: ĉiam la saman.

– Alportu la vinon! – diris Francisko, la palvizaĝa knabo, kies okuloj radiis melankolion. – Ni parolas ne pri dizerto, sed pri familiaj problemoj.

La mastro forrapidis, sed li tamen alportis la mapon.

– Ankaŭ familiajn problemojn oni povas solvi pli facile per armea mapo. Mi esperas, ke vi havas kompason.

– Por kio?

– Nu, oni povas bezoni ĝin por ia speciala familia problemo.

Tiam Lejla (la araba primadono) iris al la mezo de la drinkejo, por amuzi la publikon per danco, sed unu el la kartludantoj kolere kriis al ŝi:

– Tuj finu tion! Ni volas kartludi! Virinaĉo!

Lejla (la araba primadono) malgaje sidiĝis en malproksima angulo.

– Kiel vi pensas? – demandis Francisko, kies okuloj radiis melankolion.

– Ankaŭ min interesas la afero. – diris Thorze, la dikforta amerikano.

– Pittman, la anglo, unue plenŝtopis sian pipon, poste studadis la mapon, fine kontente kapjesis.

– Bone. Ankaŭ vi rigardu. Al sudo, al okcidento kaj al oriento prezentas sin po unu eblo por dizerti. En norda direkto la dezerto Saharo estas antaŭ ni.

– Jes. En tiu direkto oni ne povas iri.

– La sola rimedo, por ke almenaŭ unu el ni savu sin, estas tio, se vespere tri homoj foriros en tri direktoj. Tiel ni aranĝos la aferon, ke oni rimarku la dizerton nur matene.

– Ĝis nun ni penadis kune. Kial ni forlasu unu alian? – demandis mallaŭte la palvizaĝa Francisko.

– Parolu klare! Diablo prenu vian ruzan skotan pensmanieron! – grumblis la alia.

– La nombro de la soldataro estas cent personoj. – diris Pittman, kaj premadis sian pipon.

– Tion ankaŭ ni scias.

– Laŭ la plej grava regulo de la armea regularo: almenaŭ la duono de la soldataro ĉiam devas resti interne, por defendi la fortikaĵon. Ĉu vi jam komprenas?

– Mi komprenas... Saĝa homo... – murmuris Thorze, la amerikano.

– Mi ne komprenas. – diris Francisko Barré.

– Persekuta grupo devas konsisti el minimume dudek kvin personoj. – klarigis Pittman.

– Mi scias.

– Kvindek personoj devas resti en la fortikaĵo. Dudek kvin soldatoj iros al unu direkto, dudek kvin al alia, do la trian personon neniu povas persekuti, ĉar en la fortikaĵo de Rakhmar estas nur cent soldatoj.

– Thorze pugnobatis la tablon:

– Evidente! Se ni foriros al tri direktoj, unu el ni restos libera!

– Tiu unu facile povos atingi la limon de belga aŭ angla kolonio. Kiu el ni sukcesos? La afero estas hazarda ludo, kaj la feliĉulo ekscios tion post dudek kvar horoj el tio, ke neniu sekvos lin.

Tiam Lejla (la araba primadono) dance paŝadis al la mezo por amuzi la gastojn.

– Diabla virinaĉo! – kriis pluraj. Lasu nin drinkadi kaj kartludi!

La dancistino malgaje reiris al sia loko, kaj ekfumis pipon.

– Sed kio okazos al tiuj du, kiujn oni kaptos? – demandis Francisko Barré.

– Tiujn oni portos antaŭ la armean tribunalon, kaj ili devos punlabori dum multaj jaroj. – respondis Thorze.

– Sed unu facile savos sin. – diris Pittman.

La horloĝo raŭke eksonoris, poste fariĝis silento, nur la muŝoj zumis.

La tri diversnaciaj kamaradoj konsentis. Ili fuĝos en tri direktoj, du el ili estos certe kaptita, unu certe savos sin.

– Ĉiu el ni kunportos tion, kion li povas, sed tio ne estas multe. Mi proponas, ke nian havaĵon ni reciproke donacu unu al alia, do tiuj, kiujn oni kaptos, ricevos la pakaĵon de la tria kamarado.

– Bone!

– Drinkejestro!

– Bonvolu sinjoroj!

– Plumon kaj inkon!

– Sinjoroj! Sur la mapo oni rajtas desegni la familiajn direktojn nur per krajono!

– Ĉu fakte? ... Do ankaŭ vi estu atestanto.

Li alportis skribilojn, kaj la tri kamaradoj skribis la sekvan dokumenton:

“Ni, subskribintoj, niajn havaĵojn donacas al ..., kun kiu ni pasigis la malfacilajn armeajn jarojn en Afriko.

Rakhmar la 17-an de februaro 19...

Fadeno! Ankaŭ vi venu!

La legiano, kiun oni nomis Fadeno, estis tre maldika soldato, kaj li ĉiam zumkantis. Ne pro bona humoro, sed pro idioteco.

– Ni volas tion, – diris la amerikano al Brigeron kaj Fadeno – se iu el ni mortos en tiu ĉi mizera loko, la aliaj ricevu liajn havaĵojn.

– Kiuj ricevu? – demandis la rabisto.

– Tiuj, kiuj restos vivaj.

– Kiu restos viva ĉi tie? – li diris kun cinika mansvingo.

– Egale. Vi kaj Fadeno estos la atestantoj.

Fadeno tiel ridetis, ke lia buŝo ambaŭflanke preskaŭ atingis liajn grandajn orelojn, kaj li fiere ripetis:

– Fadeno estas atestanto!

Laŭ infana kutimo, li ofte parolis pri si mem tiel, kiel pri alia persono.

La suno subiris, kaj la areo tuj fariĝis malpli varma.

– Mi iros al sudo. – diris Thorze.

– Kiun direkton vi elektas? – demandis Pittman Franciskon ĝentile, por lasi al li la decidon.

– Ĉu ne egale? – demandis la franco melankolie. – Mi neniel sukcesos savi min.

Tiam Lejla (la araba primadono) venis al la mezo por amuzi la publikon per dancado, sed ĵetita tranĉilo preterflugis ŝin, do ŝi residiĝis ofendita.

– Ĉu oni ne povas iri al nordo? – demandis Francisko Barré, ĉar videble li preferis la malplej grandan ŝancon.

– En norda direkto antaŭ ni estas la dezerto. – respondis Pittman. – Tie eĉ karavano malfacile povus trapasi.

Post la vespera ripoz-ordono la tri kamaradoj transgrimpis la malantaŭan murbarilon de la fortikaĵo, manpremis, kaj ekiris.

Thorze al sudo.

Francisko al okcidento.

Kaj Pittman ... al nordo, rekte al la dezerto, al tiu direkto, kie eĉ karavano malfacile povus trapasi ...