La racia lingvo

La ora mezvojo inter Bona Lingvo kaj neologisma manio

La lingvo Esperanto estas destinita por kontentigi plurajn - inter si kontrauxdirajn - postulojn.

La baza, kaj nepre unuaranga motivo por krei Esperanton estis la sopiro por lingvo neuxtrala, kiu estas nenies posedajxo tamen servas cxiun homon en la mondo, kaj ebligas la komunikadon de diverslingvaj etnoj, nacioj, kulturoj.

Sed lerni lingvon estas malfacila tasko. Kion fari, por ke multaj grave okupitaj aux ne aparte kapablaj homoj tamen sukcesu gxin ellerni kaj uzi?

Tiun demandon Zamenhof respondis jene:

"Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "ŝvejcarskaja" (Drinkejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja" (Sukeraĵejo). Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unuvorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj."

Do la cxefa solvo por venki tiun malfacilajxon estis malgrandigi vortaron.

Tamen, kiam Esperanto komencis sian karieron, tuj aperis bezonoj pri novaj vortoj, por sukcese esprimi la aperantajn nociojn, kiuj ankoraux ne havis vorton en Esperanto. Ecx Zamenhof mem ekuzis multajn novajn radikojn.

Cxe vortostoko de dumil aux trimil vortoj, kelkdekoj ecx kelkcentoj da vortoj ne sxangxas grave la supran principon, la naciaj lingvoj, kiujn Esperanto devas superi per sia facilajxo, havas vortostokon de plurdek mil vortoj, do nia lingvo ne tre malfaciligxis kompare al ili.

Sed nuntempa Esperanto laux PIV jam enhavus 16 780 radikojn, kiu vortostoko jam similas al la vortostoko de naciaj lingvoj, kaj estas evidente neellernebla por ordinara, ecx por tre kapabla homo.

Do, se oni konsideras tiun situacion, nepre estas rimarkenda, ke Esperanto komencas perdi siajn avantagxojn rilate al aliaj lingvoj, kaj tio endangxerigas gxian vivan ekziston.