La leporo kaj la erinaco

Verkis: Domokos György Varga

(Mia traduko)

Vidu ankoraŭ en Youtube

La erinaco kuŝis kiel bulo.

Ankaŭ la sekvan tagon ĝi kuŝis kiel bulo.

Same la trian tagon.

La leporo saltadis en la proksimo. Li rimarkis la erinacon sub la maljuna kverkarbo. Ankaŭ la duan tagon, kaj la trian tagon li vidis la erinacon tie. Kiel bulon.

La leporo ĉirkaŭrigardis.

Poste li intense orelumis.

Poste li zorge priobservis la erinacon: Ĉu la vermoj ne svarmas ĉirkaŭ ĝia korpo? Li ŝovis la nazon antaŭen, snufis iomete: Ĉu ĝi ne fetoras?

Li turnis la kapon por aŭskultadi: ĉu ĝia koro batas? Ŝajnis al li, ke li aŭdas ion, sed li ne kuraĝis pli proksimiĝi, ĉar deziris eviti, ke la pikiloj vundu lin. Supozeble ĝi spiradas. Ĉu eble ĝi vivas?

- Sinjoro! - kriis la leporo. - Sinjoro!

Kelkfoje li batis la teron per sia plej forta piedo. Tio bruis laŭte.

Sed la erinaco tamen ne moviĝis.

La leporo prenis bastoneton, kaj per ĝi pikis la kokson de la erinaco.

- Bonvolu lasi min! - grumbletis la erinaco.

La koro de la leporo malpeziĝis. Li ekridetis. Sed tuj poste malsereniĝis.

- Ĉu via moŝto estas malsana?

- Jes, malsana.

Ĉu vi vundiĝis?

- Jes, mi vundiĝis.

Li denove priobservis la erinacon. Ĉirkaŭiris ĝin, proksimiĝis al ĝi, zorge okulumis.

- Mi vidas nenian vundon - li konstatis.

- Ĉar mia animo vundiĝis.

- Ehe! - kapjesis la leporo. Poste denove kapjesis.

"Ja mi havas urĝajn taskojn!", venis en lian kapon. "Mi devas rapidi!" Li levadis la piedojn konfuzita.

- Do... - li ĝemis - mi devus iri for.

Li saltis for de la erinaco, sed tuj poste revenis.

- Verdire mi havas milon da taskoj!

- Tia estas la vivo. Iru senĝene! - murmuris la erinaco.

- Ĉu mi fakte iru?

- Kompreneble. Kiucele vi penadus por mi? Jam preteriris ankaŭ la urso, la lupo kaj la vulpo. Ili eĉ ne haltis. Tio ja estus superflua. Tio havus nenian racian celon.

- Kio havus nenian racian celon?

- Io ajn. Ĝenerale.

La leporo kapjesis.

Sed poste li tuj diris:

- Tamen!

Li levis sian rigardon al la ĉielo, kie trakuris blanka nubeto, kiel petola ŝafido tra la sunbrila herbejo. Maljunaj kverkarboj susure babilis, kaj laboremaj formikoj en regula formacio portadis nutroprovizon al siaj malproksime kaŝitaj deponejoj.

- Tamen! - ripetis la leporo. - Eĉ se vi ne konas precize la celon.

- Ĉu vi pensas? - levis la kapon la erinaco. Sed tuj poste li denove klinis ĝin. - Tute ne gravas, ĉu mi ekzistas, ĉu mi ne ekzistas! - ĝi grumbletis. - Mia ekzistado nek ŝanĝas ion, nek utilas. - La erinaco buliĝis tiomgrade, ke la leporo apenaŭ komprenis ĝiajn vortojn. - Se mi ekde morgaŭ ne ekzistus, la suno tamen leviĝus, la vento sammaniere blovus, aŭ se ĝi ne blovus, do sammaniere ĝi ne blovus. Kaj vi ne haltus, same, kiel vi haltis nek hieraŭ, nek antaŭhieraŭ. Do - suspiris la erinaco - mia mortaĉo kaŭzus nenian domaĝon.

- Ne! - la leporo kapneis - Tute ne tiel aspektas la afero! Tute ne! - Li klinis sin al la loko, kie supozeble troviĝis la orelo de la erinaco. - Ĉiu havas sian taskon, kiun neniu alia povas plenumi.

- Ĉu vi pensas?

- Kompreneble! Tio estas evidenta!

- Mia opinio estas malsama. Se mi vicigus ĉi tie mian parencaron, vi eĉ ne povus distingi inter ni. Mi kapablas fari nenion, kion alia erinaco ne kapablus. Plus aŭ minus unu erinaco estas absolute egale. Jen, la realo.

- Tiu koncepto estas tute erara! - svingis la kapon la leporo. - Tio estas nur la surfaco. - Li montris al la svarmantaj formikoj. - Ankaŭ tie ĉiu faras ion alian. Unu el ili estas ĉi tie, la alia tie. Neniam ili estas en la sama loko. Unu el ili iras kun ŝarĝo, la alia venas senŝarĝe. Unu el ili postlasis mallongan distancon, la alia longan. Kvankam ni ne konas nian destinon, nia ekzistado estas necesa. Kvankam ni ŝajnas esti bagatelaj, nia rolo povas esti grava!

- Vi estas vere afabla! - murmuris la erinaco. - Sed mi scias, ke mi estas ne grava. Oni ja povas senti tion...

La leporo saltleviĝis, kaj etendis siajn brakojn al la ĉielo. - Kiel vi povus senti vian gravecon? - li kriis ekscitita - Oni mem tute ne povas scii tion! Ekzemple povas esti, ke mi kiel leporo ĝis nun estis negrava, mi manĝis mian porcion da karotoj kaj brasikoj, sed nenio plu. Kaj via moŝto, sinjoro erinaco, same estis tute negrava. Via moŝto okupiĝis pri via propra kapo, eĉ ne riardis el ĝi eksteren. Sed nun, post kiam ni renkontiĝis, oni povus diri, ke niaj animoj tuŝis unu la alian, kaj jen! Elkreskis tiu ĉi fabelo, nia speciala historio. Ĉu la mondo povas havi pli grandan miraklon?

- Ĉu vi pensas? - murmuris la erinaco, kaj levis la kapon, sed tuj denove klinis ĝin. - Mi ne povas stariĝi.

La leporo gaje ridis, kaj hop! hop! li trasaltadis super la erinaco.

- Vi jam deziras stariĝi, ĉu ne? - li kriis.

- Mi dezirus - kapjesis la alia.

La leporo prenis iom dikan bastonon, unu el ĝiaj finoj ŝovis sub la erinacon, ĉe la alia fino li streĉis ĝin per la ŝultro.

- Ek! Provu!

La erinaco - kvankam malfacile - sed stariĝis.

La suno sammaniere bilis plu sur la ĉielo, la vento sammaniere blovis inter la arboj.

Aŭ eble tamen alimaniere.