Doloras ĉiam fino
(Apostol együttes: Nehéz a boldogságtól búcsút venni)
Doloras ĉiam fino de l’ amoro
Mi tamen povas iri for,
Se nova amo, estus eraro
Konsolos certe min memor’
Doloras ĉiam fino de l’ amoro
Sen vol' mi devis iri for,
Vi min ja ligis, poste faligis
Direktas ĉion via voj’
Lastatempe klaĉe traktas vin la tuta mond’’
Konsoladas min amika rond’
Miajn sentojn kaŝas mia sino,
Miajn sentojn eĉ ne konas tiu kompanio,
Doloras ĉiam fino de l’ amoro
Mi eĉ ne volas iri for,
Mi floron sendos, mi vin atendos
Kaj vin mi amos en memor’
Lastatempe klaĉe traktas vin la tuta mond’’
Konsoladas min amika rond’
Miajn sentojn kaŝas mia sino,
Miajn sentojn eĉ ne konas tiu kompanio
Doloras ĉiam fino de l’ amoro
Mi eĉ ne volas iri for,
Mi floron sendos, mi vin atendos
Kaj vin mi amos en memor’
(Instrumenta parto ...)
Doloras ĉiam fino de l’ amoro
Mi tamen devas iri for,
Alvenos longa tempo de l’ amaro
Kaj vin mi amos en memor’