La leporo kiel interpretisto

La sama verko en Ipernity

fabelo de Lázár Ervin

(Mia traduko)

Ĉe la rando de senarbejo ridetis ronda kukurbo . Ĝi estis talenta en tiu fako, ĉar ĝi povis rideti tre elegante. Tio fakte ne gravas, ĉar sur la herbejo kapro matenmanĝis ĝuste tiam. Ankaŭ li ne gravas, sed mi intencas rakonti ĝuste pri li.

Komence de la historio, do samtempe kun la profesia rideto de la negrava kukurbo, la kapro ekparolis:

– Mek-mek.

Nu, se mi parolus kapre, tuj mi dirus, kion signifas "mek-mek". La problemo estas, ke mi ne parolas kapre. Do, tiuj vortoj povis signifi same "kiom bongustas tiuj freŝaj herboj" kiel tion: "kiom monotone estas manĝi ĉiam herbojn". Kion li fakte diris, mi jam ekscios neniam, ĉar el la arbaro elpaŝis ĉevalo, haltis ĉe la rando de senarbejo, kaj laŭte diris:

– Nihaha.

La kapro levis la kapon, dum kelka tempo gapis la ĉevalon, poste dismetis la antaŭajn piedojn kvazaŭ pardonpete: "Mi komprenas el tiu parolo eĉ ne unu vorton."

– Mek-mek – li diris, kaj post mallonga hezito aldonis -, mek

La ĉevalo movis la kapon, kaj diris:

– Nihaha.

Tio povis signifi, ke "mi ne komprenas", sed eventuale ankaŭ tion: "bonan tagon". Mi bedaurinde ne parolas ĉevale. Estas pli grava problemo, ke ankaŭ la kapro ne parolis ĉevale. Ili singarde proksimiĝis.

– Nihaha, nihaha – klarigis la ĉevalo.

– Mek-mek – provadis la kapro per malrapida prononco, ĉar li esperis, ke la ĉevalo tiel pli facile komprenos.

Sed li tute ne komprenis.

La kapro malgaje gratadis la kapon, la ĉevalo streĉe pensadis, Pro tio liaj oreloj disiĝis eĉ pli, ol kutime. Poste lia mieno sereniĝis. Venis al li en la kapon, ke li parolas iomete azene.

– I-o, i-o – li diris. Kvankam lia prononco ne estis perfekta, sed kiu parolas azene, tiu ja povas kompreni.

Sed la kapro ne parolis azene. Tamen, se la ĉevalo jam konas fremdan lingvon, li ne volis ŝajni malpli klera, do li ekparolis ŝafe:

– Beee – li diris.

La ĉevalo svingis la kapon. Li ne parolis ŝafe. Ili jam perdis la esperon pri interkompreniĝo, sed la kukurbo rimarkis la leporon, kaj komencis kriadi al li kukurbe. Dum tiu tempo ĝi eĉ forgesis rideti.

La leporo estis unu el la plej kleraj bestoj (jen, li parolis eĉ kukurbe), do li tuj komprenis, kio estas la problemo, kaj kun dignaj paŝoj venis pli proksimen. Li inklinis eĉ kuri, sed por tiel serioza saĝulo ne konvenas kuradi, kiel infanoj... eee pardonon: leporidoj.

- Diru nur senĝene - li diris -, mi parolas ĉiun lingvon de la mondo.

Pro tiu deklaro li ruĝiĝis, ĉar ansere li nur iomete gakis, strige kaj alaŭde li absolute nenion sciis.

Sed li estis honesta besto, ĉar li almenaŭ ruĝiĝis, kiam li mensogis.

La ĉevalo kaj kapro tuj ekĝojis.

– Nihaha – diris la ĉevalo.

– Mik-mek? Mik-mek? – demandis ekscitite la kapro.

– La ĉevalo diras, ke "mek-mek" - interpretis la leporo.

La kapro ekradiis, kaj feliĉe diris:

– Mek-mek, mek-mek.

– Niha? Niha? – demandis tiam la ĉevalo, kaj la leporo tradukis.

– La kapro diras, ke "nihaha-nihaha" - li klarigis al la ĉevalo.

La ĉevalo kaj la kapro afable ridetis, kaj ili longe frapadis la ŝultron unu al la alia. Tio komencis tedi pli frue la kapron. Li brakumis la ĉevalon, akompanis lin al la kukurbo, kaj ili kune manĝis ĝin.

"Ĉu mi tradukis precize?" - diris la leporo por si mem, kaj sulkigis la frunton.

.