Pri mia tradukado

"Ĉiu nenormalaĵo aŭ strangaĵo ĉe priskribo, ekzemple neologismo aŭ monstra derivaĵo aŭ mallerta vortordo, tiras al si la atenton de la leganto kaj deturnas la atenton de la priskribata bildo, rompas ĝin (same kiel malbone sidanta ŝtoneto en mozaiko frapas la okulojn)."

(Manlibro pri tradukado) Ligilo:

eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_tradukado#Specoj_de_tradukoj

Miaj tradukoj estas nek laŭvortaj, nek altliteraturaj. Mia celo estis disponigi facile legeblajn, kompreneblajn, interesajn legaĵojn. Altliteraturajn tradukojn komprenas nur malmultaj, eĉ pli malmultaj povas ilin ĝui. Mi konsideris, ke Esperanton neniu konas en tia nivelo, kiel sian gepatran lingvon, ofte eĉ malpli, ol alian fremdan lingvon.

La bona arta traduko vekas la samajn impresojn, kiel la originalo. Se la originalo estas facile legebla kaj komprenebla por la ordinara leganto, ankaŭ la traduko devas esti tia. Literatura verko ne estas por lerni lingvon, sed por transigi pensojn, sentojn, kaj por ĝui.

Tiel eĉ el arta vidpunkto estas pli konsilinda la simpla lingvaĵo. Cetere mi notas, ke tiuj ĉi romanoj - krom kelkaj vortoj - eĉ en la originaloj estas sufiĉe simplaj, do la ŝanĝoj neniel falsas la verkojn.

Mi tre ofte ŝanĝas vortojn, esprimojn, frazostrukturojn kompare al la hungarlingva originalo, kaj por hungarlingvano - kiu ja konas la originalon, kaj bone komprenas - tio povas ŝajni sensenca kaprico. Tamen, malofte mi vortumas hazardece, plej ofte mi zorge pripesas la eblajn nuancojn. Neniam la leksikan ekvivalenton mi serĉas, sed vortojn kaj esprimojn, kies kunteksto vekas en mi imagon kaj emociojn samajn (aŭ similajn almenaŭ) kiel la originalo.

La steloj de Eger komenciĝas laŭvorte: "En la arbaro...". Kelkaj avertis, ke laŭ la gramatikaj reguloj de esperanto, difina artikolo markas, ke oni jam menciis la konkretan aĵon/personon, do tute en la komenco artikolo estas eraro. Tamen! Difina artikolo ankaŭ en la hungara lingvo havas la samajn funkciojn, kiel en E-o, do la traduko tiel estas ĝusta. En tia okazo temas pri tio, ke la verkisto sugestas, kvazaŭ la leganto estus partoprenanto en la historio, kvazau li estus en tiu arbaro, do li vidus ĉirkaŭ si "la" arbaron. Tio estas por elvoki pli intensan "ĉeesto-iluzion".

En la originalo estas, ke la "gatyácskája" de Gergej malsekiĝis. Konsidere, ke tiun vorton nuntempe oni uzas pri kalsono, oni facile tradukus tiel - erare, ĉar en la epoko de la romano kalsonon simplaj homoj - kamparanoj - eĉ ne konis. La koncerna vorto tiam signifis specialan, vastan pantalonon de kamparanoj.

La ĉevalo hungare nomiĝas laŭvorte "la griza". Uzi adjektivon anstataŭ la substantivo, al kiu ĝi apartenus, en la hungara lingvo estas pli ofta, ol en Esperanto. Kom la sola "mia kara" oni ne renkontas ion tian, do por ne hungaroj la esprimo certe estus konfuza. Cetere multaj eĉ ne scias, ke la ĉevalo "griza" estas tiu ĉevalkoloro, kiun la nefakuloj nomas "blanka", aliflanke blanka ĉevalo entute ne ekzistas. Tial mi trovis, ke la koloro - kvankam mi mencias la grizan - ne estas grava koncerne la historion, do plejparte mi uzis la vorton "ĉevalo".

En la originalo temas, pri "pilgrimanto" kiu alvenas al Cecei, sed la afero ne ŝajnas konsekvenca, ĉar neniel oni povas kompreni, kiel Cecei divenis, ke li alportis leteron. Estas klare, kiel li divenis, ke tiu homo venas de malproksime, sed el tio neniel rezultas, ke li alportis leteron. Do mi supozis, ke la verkisto fakte pensis pri mesaĝisto, kaj la vortelekto estis iom hazardeca, aŭ nepripensita. Ankaŭ tio povas esti, ke li ion forviŝis, poste forgesis harmoniigi la restintan tekston. Tial mi tradukis tie "mesaĝisto", ja tiel la kunteksto fariĝas klara.

Klareco ĉe esperanta traduko estas pli grava, ol ĉe originalo, ĉar la plejparto, kiuj ne tre profunde konas la lingvon, facile pensas, ke la nesufiĉa lingvoscio rezultas la nekomprenon. Tia dubo povas detrui la fluan ĝuadon de la interesa historio.

Cecei diras al la mesaĝisto laŭvorte: "via barbo estas melo-grasa". Tiu esprimo ja eĉ en la hungara estas iom nebula, arkaika esprimo. En la imago de popolo melo estis simbolo de malpureco, ĉar kiuj vivis najbare de la naturo, sciis, ke la ĉirkaŭaĵo de melejo estas tre malpura, kaj havas teruran odoron pro la malpuraĵoj. Do "melo-grasa" signifas simple, ke "tre malpura", do mi interpretis: "polvokovrita". Nenia kialo estus direkti la leganton al vortaro por serĉi melon, poste aparte klarigi, ke temas pri malpureco.

Kiam la cigano surmetas multajn akrajn armilojn, la originalo diras, ke li aspektis, kiel "erinaco". Laŭ mia analizo, la kerno estas, ke li aspektis komike pro la dise elstaraj pintoj. Por tion esprimi mi trovis, ke "kakto" estas pli sugesta, ĉar mi estas certa, ke pli multaj konas tiun vorton, kaj kiuj konas ambaŭ el ili, tiuj pli rapide konsciiĝas pri "kakto", do la efiko estas pli frapa. En tiaj ironiaj frazoj frapeco ja estas grava.