(La tutan historion reverkis Esperante: V I Z I_ László)
Teksto por diafilm-bildoj:
"Por diafilmo mi provas adapti la epopeon de Arany János (pron: aranj janoŝ; familia nomo Arany). Pro la limigita amplekso de la diafilmo kaj por la ĝuo de vasta publiko mi grave simpligas la tekston, do literaturistoj rezignu pri altaj poeziaj atendoj, sed la kulturaj aspektoj tamen pli efike komunikiĝas laŭ miaj principoj, ĉar la "artan" varianton apenaŭ iu legas kaj komprenas."
Invoko:
Fajro de l' paŝtistoj malproksime lumas,
Mi ĝin tra la stepo pene okulumas,
Same en pasinto mi esplori penas,
Nikolao Toldi fine jam aperas.
Ŝajnas al mi vidi, jen, la grandan korpon,
Jen, kuraĝon bravan, jen, teruran forton,
Nun, se li revenus el subtera tombo,
Agojn liajn homoj pensus okultrompo.
Unua kanto:
Vasta kampo ardas sub la suna varmo,
Kvazaŭ svenas mondo, eĉ insekta svarmo.
Apud grenostakoj, en la freŝa ombro,
Dormas kampservistoj en senmanka nombro.
Por junulo sola gravas nur la tasko,
Ŝarĝas lian ŝultron, jen, grandega masto,
Ĝin sen ia peno li sur ŝultro portas.
Trajtoj infaneskaj, sed la brako fortas.
El la tera polvo sin nebulo levas,
Bravaj kavaliroj el la stepo venas,
Li sopire diras, kun amara sento:
Kial sen mi rajdas brila regimento?
Antaŭ la taĉmento brava ul' nobela,
Por komandi rajdas sur ĉevalo bela.
"He, povrulo kampa," li fiere diras
"Al la urbo Buda, kiu vojo gvidas?"
"Ĉu mi estus eble malriĉulo kampa*,
Duone ĉi-kampon tamen posedanta?
Kiu krom mi mastras ĝis nebula foro?"
Tiel Nikolao grumblas en la koro.
Tuj la maston prenas Toldi kaj senvorte,
Al direkto ĝusta ĝin etendas forte.
Kvazaŭ vergon tenus firma ŝtonstatuo,
Li figuron tian formas per staturo.
* Kiel oni povos kompreni el la sekva historio, Nikolao Toldi estis filo de riĉa bienulo.
Nikolao Toldi al la estro plaĉas:
"Kun li lukti vete, kiu, do, kuraĝas?"
Zumas la amaso: "Jen, hontiga sento,
Estas senespera kontraŭ li la venko."
Kiu riskus vivon, kiu volas morton,
Kontraŭbatali fulmotondran forton?
Kiu volus lukti kun freneza ŝtormo,
Klini sian kapon por eterna dormo?
Rajdis for la grupo, polvon vento portas,
Lin la humiligo en la brusto mordas.
Dum li iras hejmen kun malĝojo revas,
Paŝon post la paŝo, eĉ la grundo tremas.
Marŝo de virbovo estas tiel peza,
La rigardo lia: malhel' noktomeza.
Kiel apro vunda, spiras li kolera,
Ŝajne eĉ la maston rompos mano fera.