Sen vi ne eblas vivi

(Apostol együttes: Nem tudok élni nélküled)

Aŭskultu!


Afliktis min la soleco, sonĝoj en nebulo,

Esper’ perdita flor, vivo sen valor, estas mi nur nulo


Pardonon mi ne petegas, kvankam kulpo fia,

Sed mia argument’, estas amo-sent’, restu la mia


Sen vi ne eblas vivi jam, al vi min kroĉas mia am’

Virin’ alia iru for, ne amas ŝin ja mia kor’

Sen vi ne eblas vivi jam, al vi min kroĉas mia am’

Sincera estas mia dir’, fariĝos mi fidela vir’


Forgesi mi ja ne povas, senvole memoras,

Anim’ en malliber’, trudas via bel’ kaj mi amoras,


Sen vi ne eblas vivi jam, al vi min kroĉas mia am’

Virin’ alia iru for, ne amas ŝin, ja mia kor’

Sen vi ne eblas vivi jam, al vi min kroĉas mia am’

Sincera estas mia dir’, fariĝos mi fidela vir’

Comments