Kio estas la diferenco?

Por ke mi ne nur teorie, sed ankaŭ praktike pruvu, kiom pli bele kaj freŝe efikas klara teksto ol zorgema kopiado de vortoj kaj frazkonstruoj de la originalo, mi prezentas tekston de eldonita traduko "Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj" de J. L. Tortel, Kaliningrad 2008, kaj paralele mian version.

La titolon mi tradukus:

En okdek tagoj ĉirkaŭ la mondo

La eldonita versio

Unue antaŭiris pastroj kapkovritaj per mitroj kaj vestitaj per longaj buntaj roboj. Sekvis viroj, virinoj, infanoj ĉantantaj funebran kanton regule interrompatan per tamtamaj kaj cimbalaj batoj. Poste sur ĉaro kun grandaj radoj, kies radioj kaj rondoj prezentis ornamaĵojn de plektitaj serpentoj, kaj tirataj de zebuaj paroj tegitaj de luksaj ĉabrakoj, aperis abominda statuo.

Mia versio

Antaŭe paŝadis pastroj kun altegaj ĉapoj, kaj volvitaj per longaj, multkoloraj manteloj. Ilin ĉirkaŭis viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj zumkantis funebre, sed tiun unutonan melodion laŭ regula ritmo interrompadis akra bruo de tamtamoj kaj cimbaloj. Malantaŭ ili veturis ĉaro kun kvar radoj, kiuj estis ornamitaj per skulptitaj serpentoj. Lukse jungitaj kvar zebuoj tiris la veturilon, sur kiu staris abomeninda statuo.

1. Kio estas "kapokovrita"? Eltrovi ja oni povas, sed - kiel ordinaran esprimon - mi konas la vorton "neĝkovrita". Se oni provas diveni la signifon surbaze de ia analogio, certe li fiaskos.

2. Mitro estas speciala dupinta kapvesto por kristanaj episkopoj, ne estas verŝajna afero, ke iu ajn hinda pastro iam surhavis ĝin, cetere neeŭropaj, nekristanismaj esperantistoj supozeble eĉ ne konas tiun objekton. "Altan ĉapon" ĉiu kapablas tuj imagi.

3. "Bunta" estas malofte uzata vorto, pro tio ĝia impresefiko estas malforta eĉ se oni konas ĝin, dum "multkolora" vigle pentras bildon en nia fantazio pri la ekzotika evento.

4. Tiel, ke la ĉapojn mi ligis al la pastroj per la prepozicio "kun", sed la mantelojn per adjektiva epiteto "volvitaj", mi dividis la frazon al du partoj. La strukturo jam ne estas tiom peza, kiel en la unua varianto.

5. La utileco de dispartigo eĉ pli klare evidentiĝas en la dua frazo. La unua traduko prezentas logan, unutonan ĉenon de vortoj, kiuj certe ne vekos impreson de svarma, tumulta amaso. La leganto laciĝos ĝis li atingos la finon de la frazo.

6. La detaloj, ke la "radioj kaj rando" de la radoj estis ornamitaj, estas tute superfluaj, kaj ĝenas la legadon, precipe, ke "radio" en neniu vortaro signifas "spokon". Ĉar rado plejparte konsistas el spokoj kaj rando, tute sufiĉas diri, ke la radoj estas ornamitaj. "Plektitaj" ja havas iom pli gravan nuancon, ŝajnas al mi, ke "skulptitaj" tamen pentras pli realan bildon. Aliflanke "skulptitaj, plektitaj" estus ĝena.

7. Vidu, kiom plifaciligas la legadon, se oni dispartigas ankaŭ la lastan frazon al du, tute memstaraj frazoj.

8. La esprimo: "ornamaĵojn de plektitaj serpentoj, kaj tirataj de zebuaj paroj " povas tute konfuzi la leganton, ĉar malfacile oni identigas, al kiu frazparto apartenas la epiteto "tirataj". Dum momento ŝajnas, ke ĝi apartenas al la serpentoj. Eĉ sperta esperantisto devas halti momenton por reserĉi la perditan fadenon de pensoj, kaj la iluzio disfalas. Kompreni oni povas, sed ĝui ne.

9. Mi ŝtopis la vortofluon por momento, poste oni freŝe povas komenci la sekvan frazon. "Lukse jungitaj kvar zebuoj" pli vivan bildon skizas, ol " tirataj de zebuaj paroj tegitaj de luksaj ĉabrakoj", precipe, ke malmultaj komprenos tuj, kion signifas 'ĉabrako", do ili devos halti por konsulti vortaron. Cetere temas ne pri nuraj ĉabrakoj, sed pri kompletaj jungaĵoj.

10. "Aperis abomeninda statuo" ne klarigas, ke la statuo estis sur la menciita ĉaro, do estas iom konfuza: kie aperis la statuo.

Legi la komentojn