Profesia aplikado

Jen ekzemplo por vera aplikado de Esperanto, kiam ĝia funkcio ne estas paroli pri Esperanto.

Mi konsideras mia honoro, ke mi havis eblon korekti kaj parte reverki la Esperantan parton de la hejmpaĝo.

Ligilo:

www.zsorihajnalka.hu/index_esp.htm

____________________________________

Konsidere, ke ĉi-okaze temis duone pri fakaj aferoj, aliflanke la ĉefo de la laboro estis kompreneble la posedanto de la hejmpaĝo, mi kompreneble nur parte povis efektivigi miajn ideojn pri la ideala facileco de Esperantaj tekstoj. Tamen, se iu povas kompari la Esperantan parton kun la hungara, evidentiĝos, ke mi bone proksimiĝis al la entute imagebla plej simpla traduko.

Ekscita tasko estis kvazaŭ "krei" la terminologion de tiu ne multe konata profesio, eĉ la nomo de la profesio mem naskiĝis dum longaj diskutadoj, pritraktadoj.

Komentoj (precipe pri la lingva aspekto) estas bonvenaj, kaj mi ne timas ankaŭ kritikojn. Okaze de refreŝigo de tiu hejmpaĝo, mi konsideros la komentojn por daŭra plibonigo.

Legi la komentojn