Verkis: Domokos György Varga
(Mia traduko)
Unua rakonto,
en kiu malkovriĝos, kial Ŝaŭmeto nomiĝas Ŝaŭmeto
Jen, pro ŝaŭmuloj la akvo puriĝas,
brilas la haŭto, ondas la haroj.
Roto bravega de l' ŝaŭmuloj
pretas por batal'.
Jen, pro ŝaŭmuloj makulo nuliĝas,
nepre timegas eĉ malpuraĵo.
Roto bravega de l' ŝaŭmuloj
pretas por batal'.
Sen la Ŝaŭmuloj Ekzisto ne estus,
mankus eĉ Ordo, mankus Beleco!
Roto bravega de l' ŝaŭmuloj
pretas por batal'.
Imagu! Ŝaŭmeto estas bela kvinjara knabineto, sed ŝi ne ĉiam estis kvin jara, ne ĉiam estis bela, kaj ne ĉiam ŝi nomiĝis Ŝaŭmeto. Nur ekde tiam oni ŝin nomas tiel, kiam foje ŝia patrino terure koleriĝis. Ĉu vi scias, kial ŝi koleriĝis? Ĉar Ŝaŭmeto – kiu ankoraŭ nomiĝis ne Ŝaŭmeto – malpuriĝis de la plando ĝis la verto. Ŝi fariĝis kotkovrita, ŝlima, malpura, sordida. Se vi interesiĝas pri la detaloj, do sciu, ke ŝia verto malpuriĝis pro tio, ĉar ŝi provis stari surkape en freŝa printempa herbaro; ŝiaj vestoj pro tio, ĉar ŝi ne sukcesis fari tion; kaj ŝia plando pro tio, ĉar ŝi volis eksenti, ekĝui la agrablan molecon de la freŝaj, bonodoraj herboj, kaj tiun de la varmeta tero. Eĉ ŝiaj vangoj fariĝis malpuraj, ĉar ŝi jam ekde sia konsciiĝo tre ŝatis marmeladan buterpanon, do antaŭ ol stari surkape, kaj antaŭ ol demeti la ŝuojn kaj ŝtrumpetojn, ŝi diris al sia patrino:
– Bonvolu doni marmeladan buterpanon!
Patrino zorgoplene ĉirkaŭrigardis por diveni, kiajn petolaĵojn povus fari ŝia filino en la ĝardeno, dum la marmelada buterpano prepariĝos en la kuirejo. Sed plenkreskuloj neniam havas tiom da fantazio, kiom infanoj, do la patrino de Ŝaŭmeto – kvankam ne tute sen zorgotimo – rapidis en la kuirejon por produkti marmeladan buterpanon. Kiam ŝi revenis, Ŝaŭmeto jam aspektis, kiel aprido, kiu ĵus finis kotbaniĝon, kaj ŝi gaje etendis la manon por preni la ŝatatan manĝaĵon.
Vi povus pensi, ke la patrino de Ŝaŭmeto ĝuste tiam koleriĝis. Sed tio estas eraro. Kvankam ŝia korbato fakte haltis por momento, kaj ŝi tre ĉagreniĝis, tamen ne kriegis, nur ĝeme flustris:
– Kion vi faris, karulino, kion vi faris?
– Mi staris surkape – ridis Ŝaŭmeto.
Patrino deziris kovri sian vizaĝon per la manoj, sed permane ŝi tenis ĝuste la marmeladan buterpanon, do ŝi etendis ĝin al la buŝo de Ŝaŭmeto, kaj diris:
– Mi ne donos ĝin en viajn manojn. Ili ja estas malpuregaj. Demordu pecojn.
Jen, la vizaĝo de Ŝaŭmeto tiamaniere fariĝis malpura, glueca, pli precize buterkovrita kaj marmeladkovrita tute ĝis la oreloj.
– Do vi devas baniĝi! – deklaris patrino en ordona tono.
Ŝaŭmeto (kiu ankoraŭ havis alian nomon, kiel mi jam menciis) tuj rediris:
– Mi ne volas!
Ŝi ja ne ŝatis baniĝi. Se vi interesiĝas pli detale, do sciu, tial ŝi ne ŝatis baniĝi, ĉar ŝi timis akvon.
Jen, tio estis la grava momento, kiam la patrino de Ŝaŭmeto terure koleriĝis. Ŝi jam ne zorgis pri tio, ke ankaŭ ŝiaj propraj vestoj fariĝos malpuraj, ne zorgis pri tio, kion ŝatas aŭ ne ŝatas la filino, ŝi levis ŝin sub la akselon, kaj la knabineto vane baraktis, kriegis, ŝrikis, ploraĉis kaj ribelis, ŝi estis portita en la domon, en la loĝejon, rekte en la banĉambron. Tie patrino fluigis varmetan akvon, kaj dum la akvo gaje plenigis la bankuvon, ornamitan per fabelaj figuroj, ŝi tute senvestigis Ŝaŭmeton, kiu ankoraŭ ploraĉis kaj plorsingultis – poste plaŭ, ŝi mergis ŝin en la rapide kreskantan akvon.
Ŝaŭmeto sentis, ke haltas la spirado.
Komence pro la ektimo.
Poste pro la surprizo.
Ĉar por diri la veron: ŝi ĉesis timi.
"Eble mi maturiĝis iom – pensis Ŝaŭmeto. – Vespere mi rakontos tion al Patro!"
– Ĉu mi enverŝu banŝaŭmon? – demandis patrino. Ŝi tenis en la mano verdan flakonon, kaj estis preta por enverŝi iom.
– Verŝi deziras mi mem! – etendis la manojn Ŝaŭmeto.
– Bonvolu – ekridetis panjo, kaj eligis suspiron al la ĉielo. – Sed estu singarda, ĉar facile povus elverŝiĝi tro multe da ĝi.
Ŝaŭmeto subite renversis la flakonon, kaj forte ekpremis, kiel ŝi nur povis.
– Kion vi faras?! – demandis panjo, kaj kaptis ŝiajn manojn.
– Ŝaŭmon.
– Sed tiu porcio estas tro granda!
– Ne tro granda!
– Nepre tro granda, sed tio estas ankoraŭ nerimarkebla. Jen, rigardu!
Ŝi kirlis la akvon per la mano, kaj tuj elkreskis belegaj blankaj ŝaŭmfloroj. Ŝaŭmeto gaje frapadis ilin ambaŭmane, pro tio ili kreskis plu. Tiagrade ili kreskis, ke ili atingis ŝian kolon, poste eĉ la randon de la bankuvo.
Ŝaŭmeto ankoraŭ senĉese frapadis la akvon, kaj kriadis:
– Ŝaŭmeto, ŝaŭmeto, ŝaŭmeto!
– Kie vi estas, filineto mia? – aŭdiĝis la maltrankvila voĉo de panjo.
– Ŝaŭmeto, ŝaŭmeto, ŝaŭmeto! – kriadis Ŝaŭmeto en ekstazo.
– Mi vidas vin nenie! – kriis panjo.
– Mi estas en ŝaŭma Mirlando! – respondis Ŝaŭmeto. – Mi estas la unusola filino de la reĝo, reganta en ŝaŭma Mirlando.
– Bone, bone, tamen malkaŝu vin Ŝaŭmeto! – kriis panjo; kaj en tiu momento la nomo de Ŝaŭmeto decidiĝis: Ŝin, kiel la unusolan filinon de la reĝo, reganta en ŝaŭma Mirlando, oni decas nomi Ŝaŭmeto.
Kiel do ŝi nomiĝis pli frue, tio jam neniam plu malkovriĝos. Sed kio okazis en ŝaŭma Mirlando, en la admirinda regno de Ŝaŭmeto? Tion mi rakontos baldaŭ.