La najtingalo
La verko de Arany János (Johano Arany; pron: Aranj Janoŝ) tradukita de mi mem.
Antaŭ jaroj, multaj jaroj
Diris tion la hungaroj:
Malkonsento se nin trafas,
La proceso ege gravas.
Do, tiam en nia lando,
Vivis Paŭl' ĉe vilaĝrando,
Petro estis la najbara,
La rakonto estu klara:
Petro, Paŭlo frata paro,
Estas en la kalendaro*,
Sed ne tie estas arto,
Flosi en la sama barko**.
Tutmalsamas vivo vera,
Estas kruda, ne tenera.
Petro, Paŭlo, kiel ŝtormo
Disputadas eĉ sen dormo.
La malpaco, la najbara,
Estas plago tre amara,
Se l' kamen' de Paŭlo fumas,
Petro tuj kolere tusas,
Se kokin' de Petro bruas,
Paŭlo kara,
La najbara,
Preskaŭ domon ja detruas,
Jen, denove la malpaco
Aŭdeblas ĝis la placo.
Vort' ofenda, kaj refuta,
Bolas jam pasio bruta.
Poste ĉiu an' ilia,
La membraro familia,
Kiel hundoj la barilon,
Mordas fakte ... la nenion.
Sed por pasi al la fino:
Ekde - eble - jaromilo,
Ĉe l' komuna ĝardenrando'
Regis arbo de juglando.
Ĝia trunk' ĉe Paŭlo limis,
Sed branĉ' al Petro jen sin klinis.
Kaj ĝin Petro for ne segis,
Ĉar la nuksojn li posedis.
Do, en iu bela tago
La titola najtingalo
Ĝuste sur la nuksa planto
Sidis - flugis ĝia kanto.
Ĉe l' unua sunradio,
Birdopreĝo al la Dio.
Ĝi la tagon laŭdis danke,
Jen oferis siaflanke.
Laŭdis sunan brilon oran,
La venteton bonodoran,
Arbon kun la verda vesto,
Pro la lok' de sia nesto.
Sian bonon, sian ĝojon,
Kiu tuŝas jam la koron.
Ĉion, kion ĝi travivas,
Ĉion, kion ĝi ja vidas.
Tiu gloro ĝin katenas,
Kiu pompo
Sen ia trompo
Nur ĝin delekte
Al ĝi rekte,
Ekskluzive apartenas.
Ĉar la kanto bele sonis,
Paŭlo jen tiel rezonis:
Miaflanke la plezuro,
Beno dia,
Sen mezuro
Belas kant' de birdo mia!
Estas via nur la tombo,
Ne la birdo en la frondo!
Diris voĉo - sed ne preĝa -
De l' alia flanko heĝa.
- Al mi tamen apartenas
Ĉar ĝin mia arbo tenas!
- Tute vanas ĉia vorto,
Kantas ĝi en mia korto!
Venas sakroj kaj refutoj,
Batalemo de la brutoj.
Pli kaj pli nun krudas tono,
Eĉ aperas jam bastono.
Kaj kolere
Ne tolere
Ili luktas, batas kapon,.
Tiel benas tiun tagon.
Eĉ kranion ili fendas,
Sed la rajton ja defendas.
Paŭlo ege volas venki,
Iras al juĝisto plendi.
Por la pruv' li montras vundon,
Ĝi atestas la insulton.
Ĉar li volas proceduron,
Se utilas, eĉ veturon,
Je honorvort', se necesos,
Ĝis la reĝo li ne ĉesos,
Sed fajfadon, kiu zumis,
Sur arb' lia, lin amuzis,
Ĝis la morto li ne cedos.
Por emfazi, li taleron
Ĵetas en pesilteleron***
De juĝisto, kiu sidas,
Kaj ĝin dekstre enpoŝigas.
Same Petro ne hezitas,
Al juĝisto tuj li iras,
Sian rajton li defendas,
Pri damaĝo li ja plendas.
Li rakontas la aferon
Por eldiri jam la veron,
Ĉar deklare,
Al li klare
Tiu fajfo apartenas.
La ideo lin katenas.
Sed raporton por ordigi,
Kaj la rajton plifortigi,
Li taleron mane plukas,
Ĝin maldekstra poŝo glutas.
Ĝuste, kie batas koro,
Ĝi nestas,
Kaj restas,
Kaj instigas por favoro.
Tre komplikas la afero,
Solvon oni ja ne vidas
Malgraŭ ĉia mon-ofero
Ne facile jur' decidas.
La juĝiston nun ne helpas
Liaj trafaj juraj sentoj.
En la fakoj
Advokatoj
Serĉadas en dokumentoj.
Ne disiĝas la nebulo:
Pri la vanto,
Birdokanto
Ne troviĝas la regulo.
La juĝisto en kolero
Jam verdiktas sen tolero:
Jen deklaras la juĝanto
Pri l' koncerna birdokanto:
Nek al tiu, nek al alia
Birdo ekde nun jam fajfas,
(Dekstre li la poŝon frapas)
- Fajfo mia,
(Nun maldekstre poŝon frapas)
- Kaj la mia,
Ek! Foriri vi jam rajtas.
Feliĉe, en nunaj tagoj
Ne okazas tiaj agoj.
Ne procesas la najbaroj,
La naci' en niaj jaroj.
Nia gento klare vidas,
La juĝejon tre evitas,
Sen disputo, en konsento,
En la paca frata sento.
Ĉiu de malpaco foras,
Ne kverelas la homfrato,
Eĉ procesi jam ne volas,
Oni iras brak' en brako.
Eĉ mankas jam advokato,
Kiun logus tia vanto,
Kia estas birdokanto.
___________________
Glosoj:
*La nomtago de Petro kaj Paŭlo estas la sama tago laŭ la kristana kalendaro.
**Flosi en la sama barko (figure): konsenti, kunagi, agordi
***La verkisto aludas la simbolan pesilon de la diino de justeco (Justicia), kaj ironias pri subaĉeteblaj juĝistoj.