Lingva logiko

Kia estas lingva logiko

Ekzistas entuziasmaj fervoruloj, kiuj zorge deziras defendi la verkon de Zamenhof - kontraŭ Zamenhof. Ili plej ofte referencas la "logikon", ne sciante, ke lingvo eĉ ne povas funkcii sen ofte ignori logikon en senco matematika, kiam ĝi kontraŭdiras al iu praktika principo.

Tiel oni riproĉis la vorton "reteni", dirante, ke "re" signifas "denove", kaj ĉi tie ja ne temas pri ripeto.

Neniu scias, kiel la kritikanto sukcesis difini por si mem, kion signifas "re". Kompetentaj lingvistoj - se mi bone scias - ekzamenas aŭtentikajn tekstojn en la koncerna lingvo, kaj surbaze de la kunteksto difinas la sencon de la koncerna lingva elemento. Esperanto havas la avantaĝon kontraŭ aliaj lingvoj, ĉar ĝi havas tiom aŭtentikan tekston, kiel Fundamento, pri kiu la esperantistaro decidis (voĉdonis), ke ĝi estu la norma etalono.

Fundamento neniel povas esti kontraŭregula, se ĝi mem estas la regularo. Laŭ ĝia analizo "reteni" signifas:

1. konservi ĉe si ion, kion oni devus doni, vendi ks.

2. ne lasi iun iri for de si (PIV)

Ĉar tiu vorto aperis en Fundamento en tiuj sencoj. La signifon de "re" oni devas konstati konsidere ĉiujn ĝiajn rilatojn, do ankaŭ tiun esprimon. Tiel la signifo de "re" ne povas esti mallogika, ĉar mallogika estas la difino de la prefikso "re", se oni ignoras tiun signifon de la koncerna esprimo.

La tendenco, ne ŝanĝi de semajno al semajno la signifon de la vortoj, certe estas io plej logika.

Sen la firma bazo de nia lingvo - sen Fundamento - ĉiu "geniulo" inventus novan kaj novan "logikon", nia lingvo disfalus. Aliflanke - se oni pensas, ke perfekte logika lingvo entute povas ekzisti - kial tiuj renovigistoj ne kreas sian propran lingvon? Se ili pravas, ili faru tion.

Logike, ĉu ne?

Legi la komentojn