La aŭtuno de l' vivo

(Muziko kaj teksto verkitaj de mi)

Pasis somero, flavas la tero,

Ploretas daŭre nun jam vetero,

Fariĝis por mi la nuda monto

La monumento de l' tuta mondo.

Sulkas la frunto, vív' estas prunto,

Tuj ĝin postulos rigora grundo,

Ni vane petos, ni vane tremos,

Sian havaĵon ĝi certe prenos.

Sed ĝis la fino odoru vino,

Ektintu glasoj, sonoru rido,

Saluton por ni! Saluton, vivo!

Ĝis, nia morto! Ĝis ne revido!