Ne tre ploru ino

Aŭskultu

Ne tre ploru ino (Ne sírj kislány - kanzono de Hofi Géza)

Tradukis kaj prezentas mi mem.

Teksto:

(Kie la aŭdebla kanto kaj tajpita teksto diferencas, temas pri posta korekto, do la legebla varianto estas proponata de mi)

Mi estis nur plano, kiam la avo jam zumis laŭ ĉi-kant',

Amara kanto de l" foriranto, fama en nia land',

Per violono, akordiono ludis ĝin ĉiu band',

La melodio el la podio ŝvebis al kora rand':

"Ne tre ploru, ino, pasas la somer',

Eĉ venteto ĝin forblovos de la ter',

Sunsubiron se vi vidos, sorto min jam ne regvidos,

Karulin', mia kara...

Ne tre ploru, ino, ĉesu la dolor',

Vidu ridas eĉ la park' pri via plor',

Venos certe nova viro, tia estas jen la vivo,

Ja somer' ĉiu pasas..."

Sin ŝanĝis roloj, kaj nun la ploroj maloftas sur la strat',

Jam strebo ama estas iama malmoda stranga ag',

Tamen malĝoje, okazas foje, ke turmentas peza hor'

Sed la beleco de tiu peco kaŝiras al la kor':

"Ne tre ploru, ino, pasas la somer',

Eĉ venteto ĝin forblovos de la ter',

Sunsubiron se vi vidos, sorto min jam ne regvidos,

Karulin', mia kara...

Ne tre ploru, ino, ĉesu la dolor',

Vidu ridas eĉ la park' pri via plor',

Venos certe nova viro, tia estas jen la vivo,

Ja somer' ĉiu pasas...

La la la la la la la la la la la,

La la la la la la la la la la la,

Venos certe nova viro, tia estas jen la vivo,

Ja somer' ĉiu pasas...

Ja somer' ĉiu pasas...

Ja somer' ĉiu pasas..."