Parto nia
La sama poemo en Iprernity: http://www.ipernity.com/blog/eszperanto/352425
Adaptaĵo
Sankta Patro nia, en ĉielo granda,
Vian nomon estu ĉiu laŭdanta,
Sekvu al ni fine Via lando mita,
Via volo ĉiam estu plenumita
Sur la tero, same en ĉiela foro.
Donu al ni panon, Patro, per favoro.
Tiel niajn kulpojn vi pardonu, pikajn,
Kiel ni pardonas pekojn malamikajn.
Nin ne gvidu iam al diabla tento,
Gardu nin de ĉia pekdezira sento.
Regas Vi la ladon, Vi, la sola reĝo,
Via povo estu glora en la preĝo.
Amen
Oni ne miskomprenu, mi ne estas kredanto, tio estas poemfabrika ekzerco. Aliflanke por kredanto ĝi eventuale povas esti akceptebla.