04 Kvara kanto

Iam, se arbaron vekas pelĉasado,

Fuĝas, jen, ĉasbesto for de akra sago.

Same Nikolao flankas de la vojo,

Vundas lin la dornoj, pelas lin malĝojo.

Parte sekiĝintan marĉon Toldi trovis,

En kanaro nokte sin li kaŝi povis.

Formi liton taŭgis por li kelkaj vestoj,

Dum li dormis laca, hurlis noktaj bestoj.

Frue barko sonĝa ĵetis ankron borde,

Ĉar lin malsatego kuratakis morde.

Post kiam la knabon jam manĝemo vekis,

Dorse la kanaro iom ekkraketis.

Ĉu atakos lupo? Sin ne movas brako,

Pli sovaĝa por li estas lia frato.

Ŝajnis oportune resti plu kuraĝa.

Ĉar lin trovis lia servutulo aĝa.

La maljunan Bencon* sendis la patrino,

Kun nutraĵo riĉa, kun hungara vino.

Se ŝi povus, nepre eĉ la koron sendus,

Eble la timzorgo malpli ŝin turmentus.

Ankaŭ la aĝulo ofte ek-eklarmis,

Por la juna mastro koro lia varmis.

Lin la familio longe nutris, vestis,

Eĉ jam al praavo li fidela estis.

- Min patrino mia longe jam ne vidos,

Kiel sub la neĝo semoj, mi kaŝiĝos. -

Diras Toldi sed li plu parolon gvidas:

- Dum printempo kreskon tuta mondo vidas.

Tiel mi ja faros, lasu for ŝi ploron,

Post iom da tempo, mi atingos gloron.

Ĝis tiam ŝi eble sin preparu, revu,

Ke nur ŝia koro pro la ĝoj' ne krevu.

Tiel sendis Toldi sian servutulon,

Pentris nur sopiro lia la futuron.

Kara maljunulo, iron li reprenis,

Post lia paŝado kanoj longe tremis.

*Benco - hungara karesnomo de Benedikto estas "Bence"