Aviadilo

Skeĉo de Fejér István (pron: fejer iŝtvan - Stefano Fejér) tradukita de mi

Rolantoj:

Viro (sperta veturanto)

Virino (timema, veturanta per aviadilo la unuan fojon)

- Pardonon, sinjorino! Ĉu vi veturas per aviadilo la unuan fojon?

- Jes, la unuan fojon.

- Tio estas problemo.

- Kial tio estas problemo?

- Nu, laŭ la statistikoj de aviadaj kompanioj akcidento trafas ĉefe tiujn aviadilojn, per kiuj veturas komencanta pasaĝero.

- Ho, mi tre timas.

- Ne timu. Mi kontrolis la referencojn de la piloto. Li trapasis la fakan ekzamenon kun noto bonega. Hieraŭ.

- Se li estas novulo, li espereble estas singarda.

- Li certe klopodas, sed fluganta pasero povas kaŭzi katastrofon.

- Ĉu pasero? Eble aglo.

- Aglo ne estas danĝera. Ĝi estas granda, la piloto povas ĝin facile rimarki. Sed pasero estas videbla nur tiam, kiam estas tro malfrue.

- Sed pasero ne kapablas flugi tiel alte.

- Ordinara pasero fakte ne. Sed en tiu ĉi regiono vivas altmontaraj sovaĝpaseroj*. Ili ja povas.

- Ho, sed mi ankoraŭ ne aŭdis pri tia katastrofo.

- Mi ne deziras maltrankviligi vin, sed la plej konata aviada akcidento okazis pro tio. La veturantoj en la aviadilo amuzis sin rigardante la paserojn, kiuj flugadis ĉirkaŭ la flugmaŝino. Poste... unu el tiuj birdoj karambolis kun la aerveturilo, kaj fino. Eĉ unu viktimo ne restis viva.

- Mi fartas malbone.

- Ne ekscitiĝu. Dum vi aŭdas, ke la motoroj funkcias senŝanĝe, vi povas fidi, ke okazos nenio malbona. Aliflanke, se la motoroj difektiĝos, estos superflue nervoziĝi, ĉar estos jam tute egale...

(Ŝanĝiĝas la tono de motorbruado)

- Ho, kio estis tio?

- Eble okazis io al la motoroj... Stevardino! La sinjorino apud mi svenis!

*altmontaraj sovaĝpaseroj - ŝerca mistifikado; en la hungara originalo "kőszáli veréb"