Ĉinio postlasis jam eĉ Japanion

2010-08-01

"Ĉinio havas jam la trian ekonomion en la mondo" - Diris Ji Kang, la vicestro de la ĉina Centra (monbilet-eldona) Banko en intervjuo, aperinta la pasintan semajnfinon, en la magazino Ĉina Reform. Tamen, li menciis ankaŭ la ĝeneralan salajron po 3 800 USD, kaj li emfazis, ke Ĉinio estas ankoraŭ ne tute evoluinta lando, kaj estas grave tion klare vidi.

La ĉefo de la organizo, manipulanta la financajn rezervojn de la lando, ĉi-jare antaŭvidas pli ol 9 procentan ekonomian kreskon post la fakto, ke en la unua duonjaro la progreso estis 11,1 procenta. Li supozas, ke tiu kreskado moderiĝos. Por plua klarigo li aldonis, ke la streĉon, kiu rezultas el la ŝarĝita medio kaj el la granda bezono por krudmaterialoj kaj energio, oni devas prizorgi. Ji Kang emfazis, ke la kondiĉo de la daŭra kresko estas tio, ke oni transformu a strukturon de la mastrumado, kaj plibonigu la efikecion.

La tuta enlanda produkto (GDP) de Ĉinio ekde la reformjaro 1978 ĉiujare kreskis je 9,5 procentoj, sed Ji Kang opinias, ke en tiu ĉi jardeko oni povus konsideri bona progreso, se oni sukcesus atingi almenaŭ 7- 8 procentan pliboniĝon.

Ĉinio per sia uragana ekonomia progreso superis Grandan Britanion kaj Francion en 2005, du jarojn poste Germanion. Depende de la plivaloriĝo de la ĉina nacia valuto Ĉinio povos atingi, respektive postlasi la ekonomian staton de Usono ĉirkaŭ 2025. laŭ la prognozoj de la Tutmonda Banko, Goldman Sach kaj aliaj fakaj fontoj.

Laŭ la informo de la Hungara Informagentejo (MTI)

Komenti en Ipernity