Miaj spertoj pri kanzontradukado

La sama artikolo kun komentoj: http://www.ipernity.com/blog/eszperanto/323193

Traduko nur hazarde, kaj malofte povas esti perfekta, oni devas akcepti kompromisojn. Por elektadi el diversaj kompromisoj, oni devas klasigi la postulojn.

Bazaj rimarkoj

1.1. La plej grava eco de muziko estas la ritmo (do alternado de longaj kaj mallongaj sonoj), sekve same por kanzontekstoj estas plej grave, ke ili konformu al la ritmo. Ritmo estas pli grava eco en muziko, ol akcentoj. Tion pruvas, ke ekzistas muzikiloj, kiuj ne peras akcentojn (sakŝalmo, klavikordo ktp.), sed ne ekzistas tiaj, kiuj ne perus ritmon.

1.2. Tamen, la dua plej grava eco estas akcento, do - kiel eble - ankaŭ akcentoj trafu al la ĝustaj lokoj.

1.3. Pro la belsoneco - se eble - oni provu apliki ankaŭ rimojn, sed tute ne estas grave imiti la rimstrukturon de la originalo.

1.4. La kanzontekstoj plejparte estas meznivelaj, eĉ malaltnivelaj literaturaĵoj, do superfluas tre klopodi por "fideleco". Tute egalas, ĉu oni petas papilion, aŭ birdeton, ke "ne forflugu".

Pruvo por tiu lasta principo: Unu el la plej famaj hungaraj kanzonoj (Elmegyek - Iri for) komence aŭdeblis kun la sekva enhavo en la dua ĉefstrofo:

Vasárnap volt, vasárnap volt, amikor elhagytál.

Nekem te nem, csak az a nap, vasárnap volt, meghalt már.

Hozzám így jött el a halott vasárnap,

Mikor tőlem elmentél.

Nekem többé már nem tündököl a Nap,

Csak ha újra megjönnél.

(Laŭvorte) Estis dimanĉo, estis dimanĉo, kiam vi min forlasis,

Vi ne, sed tiu tago, do dimanĉo por mi jam mortis.

Al mi tiel alvenis la mortinta dimanĉo,

Kiam vi foriris de mi.

Por mi jam plu ne brilos la suno,

Nur se vi revenus.

Poste (ĉar oni verŝajne sentis la orelfrapan mallertecon de tiu "poezio") oni simple tute traverkis tiun strofon:

Vasárnap volt, vasárnap volt, amikor elhagytál.

Azóta én minden napon feketével írok már.

Látod így vitted el a színeket,

Mikor tőlem elmentél.

Nekem többé már nem lesznek ünnepek,

Csak ha újra megjönnél.)

(Laŭvorte) Estis dimanĉo, estis dimanĉo, kiam vi min forlasis,

Ekde tiam ĉiutage mi skribas, per nigra (koloro).

Vi vidas, tiel vi forportis la kolorojn,

Kiam vi foriris de mi.

Por mi jam plu ne ekzistos festoj,

Nur se vi revenus.

Do la konsekvenco estas: La tekstoj de kanzonoj plej ofte estas nur pretekstoj por elvoĉi la muzikon. Tial oni klopodu bone sekvi la ritmon, la preciza enhavo ne estas tre grava.

Sur kio baziĝas la ritmo de la teksto?

Se oni volas krei (traduki) tekston, por ke ĝi konformu al la ritmo de la muziko, oni devas kompreni la ritmon de la parolo. Laŭ poezia teorio troviĝus du specoj de silaboj, do longaj aŭ mallongaj, sed en la realo ekzistas pli multaj nuancoj.

Por rekoni silabojn, oni devas diserigi la vortojn al silaboj. La regulo por tio estas: Ĉiu vokalo faras silabon. Se la vokalon sekvas vokalo, ĝi jam estas nova silabo. Se interne de la vorto ĝin sekvas unu konsonanto, ĝi jam apartenas al la sekva silabo, Se interne de la vorto ĝin sekvas pli ol unu konsonanto, nur la lasta apartenas al la sekva silabo. Litero/sono "ŭ" apartenas al la pli frua vokalo, ili kune faras unu silabon.

Rimarko: Ne konfuzmiksu la silabojn kun la dividado de vortoj. La lasta ne havas regulojn en Esperanto, krom ke oni ne dividu "ŭ" disde la pli frua vokalo.

2.1. Senakcentaj silaboj finitaj per vokalo apartenas al la plej mallongaj, do en la vorto "kara" la dua silabo estas perfekte mallonga.

Tamen, unusilabajn vortojn kaj pronomojn oni rajtas prononci kaj akcente, kaj ne akcente, do "vi", "ili", "ĉiu", "ja" povas esti prononcataj kaj tute mallonge, kaj longe: "viii", "íííli", ĉiiiiu", "jaaaa".

2.2. Akcentaj silaboj finitaj per vokalo apartenas al la plej longaj.

Se la sekva silabo komenciĝos per konsonanto, kaj antaŭ tiu lasta ne sekvas paŭzo:

2.3. Senakcenta silabo finita per konsonato de la 1-a tipo (b, c, ĉ, d, g, ĝ, k, p, t) estas iom pli longa, ol senakcenta finita per vokalo, sed akcenta silabo finita per la samaj konsonantoj, estas grave pli mallonga, ol akcenta finita per vokalo.

2.4. Senakcenta silabo finita per konsonanto de la 2-a tipo (f, h, ĥ, r, s, ŝ, v, z) eĉ pli longigas la senakcentaj silabojn ol la konsonantoj de la senpere antaŭa paragrafo, kaj ne tiom mallongigas akcentan silabon kiel ili.

2.5. Senakcenta silabo finita per konsonanto de la 3-a tipo ( j, ĵ, l, m, n, ŭ) eĉ pli longigas la senakcentaj silabojn ol la konsonantoj de la senpere antaŭa paragrafo, kaj ne tiom mallongigas akcentan silabon ol ili.

Rimarko: Se silabo finiĝas per du konsonantoj, la supraj kategorioj iom plu longiĝas, tiel "past-" en "pastro", estas proksimume tiom longa, kiel "palt-" en "palto".

Rimarko: La klaso de " ĵ " estas iom dubinda inter 2.4 kaj 2.5 tipoj.

La supraj fenomenoj okazas eĉ tiam, se ne sekvas konsonanto, aŭ sekvas paŭzo, sed multe malpli grava estas la ŝanĝiĝo. Do en la esprimo "amas vin" la silabo "-as" estas pli longa, ol en "amas amiko", sed en tiu lasta tamen pli longa, ol "-a" en "kara amiko". Aŭ ĉe versfino "-as" estas iom pli longa ol "-a". Finaĵoj "-ajn" aŭ "-ojn" jam estas tute akcepteblaj kiel longaj silaboj por versfino (kondiĉe, ke la rekte antaŭa silabo ne estas pli longa, ekz. "patrojn" estas taŭga), kvankam plej bonaj versfinaj longigoj estas la akcentaj silaboj el la 2.2 tipoj.

Kompensiloj

Kiel mi jam menciis, unusilabajn vortojn kaj pronomojn oni povas trakti kaj kiel akcentajn, kaj kiel senakcentajn, aliflanke ankaŭ ilin influas la 2.3-a, 2.4-a kaj 2.5-a kazoj. Do la esprimo "nur ili" povas esti

a) aŭ tri mallongaj,

b) aŭ unu longa du mallongaj,

c) aŭ du longaj unu malloga,

d) aŭ mallonga, longa mallonga silaboj.

Sed en la esprimo "nur vi", la vorto "nur" jam ne povas esti tre mallonga, ĉar sekvas konsonanto.

Tiuj vortoj (unusilabaj kaj pronomoj) estas la plej gravaj helpiloj por bone imiti la ritmon.

Relativeco

Kiel en la muziko sekvas pli longaj, aŭ pli mallongaj sonoj, simile en la teksto sekvu pli longaj aŭ mallongaj silaboj, ĉefe rilate al la najbaraj. Se en la muziko la diferenco estas grava, ankaŭ tradukisto provu trovi silabojn grave ekstremajn laŭ la supra klasigo.

Se la ritmo - kiel eble - plenumiĝas, oni atentu ankaŭ tion, ke al akcenta sono aliĝu akcenta silabo, fine se oni sukcesas, aperu ankaŭ rimoj.

La ritmaj kaj akcentaj postuloj malofte plenumiĝas komplete, sed oni devas klopodi por tio. La mabona (laŭ mi) tradukado renversas la rangordon de la postuloj, do ekzemple preferas "fidelecon" al akcentoj, aŭ akcentojn al ritmo. La plej malbonaj kanzontradukoj estas preskaŭ krudaj prozaj tradukoj kvazaŭ laŭvorte.

Specialaj malfacilaĵoj en Esperanto

3.1. Mankas vortoj de longaj lastaj silaboj por fini la versojn. Apostrofado donas tre limigitajn eblojn, ĉar oni plejparte ne rekonas apostrofitajn vortojn krom la plej oftaj.

3.2. Ekzistas tre malmultaj unusilabaj vortoj (inter kiuj kelkaj taŭgas por fina longa silabo: "nur", "for"), kaj tute ne troviĝas inter ili adjektivoj, respektive pri apostrofitaj substantivoj validas tio, kion mi ĵus menciis.

Kial entute estas bone por ni, se la ritmo de teksto estas ĝusta?

Ne nur pro teoriaj estetikaj kialoj, sed por ke la teksto estu komprenebla laŭ aŭdo. Sen tio la esperantigo estas tute sensecaĵo. Nekomprenante pli bone estas aŭskulti kanzonojn en ilia originala lingvo.

Evidente malbonaj solvoj

Se mallonga kaj longa sono faras sinsekvon, neniel estas akceptebla relative mallonga kaj relative longa silabo laŭ inversa vicordo.

Do al "longa - mallonga - longa" sono ne respondu "patrolo", ĉar "pat-" estas relative pli mallonga ol "-ro-", do la absoluta plej longa tipo laŭ la 2.2 kazo.

Ankaŭ proksimume samlongaj silaboj ne estus bonaj, kvankam en tre ekstrema okazo jam eble tolereblaj: "krompatrojn". La unua silabo estas la plej longa tipo de neakcentaj silaboj, la dua la plej mallonga tipo de akcentaj. La sama vorto estus taŭga por la ritmo de tri egallongaj sonoj.

Bona solvo estas ekzemple: "kaj patrol' " aŭ "peltorand' ", sed "patroland' " jam iom lamas, ĉar inter "pat-" senakcenta, kaj "-ro-" senakcenta, ne estas sufiĉe kontrasta diferenco.

Se la pli longaj kaj pli mallongaj silaboj sekvas laŭ la pli longaj kaj pli mallongaj sonoj, tio ĝenerale estas akceptebla, sed plej bone estas, se eĉ la proporcio inter la silabolongecoj imitas la sonolongecojn, do longecoj 1/2 post 1/4 povas esti ekzemple 2.3 kaj 2.5 tipoj (ambaŭ same akcentaj aŭ ne), sed 1/1 post 1/4 certe estu prefere 2.2 post 2.1 tipoj.

Se eble :-)

Preskaŭ tute senesperaj tradukaj klopodoj

4.1. kvar aŭ pli da mallongaj sinsekvaj silaboj ("iu, kiu", "se de ili" ktp. sed tre malmultaj ebloj)

4.2. kvar aŭ pli da sinsekvaj akcentaj silaboj

4.3. Post mallonga akcenta silabo tre longa senakcenta kaj paŭzo.

_______________________________________

Referencoj: Kelkaj elementoj de miaj malkovroj troviĝas en Plena Analiza Gramatiko de Esperanto § 20, sed mi ne konsentas pri kelkaj ĝiaj arbitrecoj. Ekzemple ĝi permesas longigi silabojn de pronomoj - kiel escepto - sole, se ili estas "rimvortoj" (Rim. VI.). Laŭ mia opinio plimultigi esceptojn en Esperanto estas malbona tendenco, (mem, la mallonga prononco de pronomoj "ĉiu", "via" estas escepto, do nur en rimvortoj prononci ilin longe, estus escepto de la escepto), cetere sen kelkaj elastaj elementoj traduki kanzonojn jam estus tute neeble. Se en rimpozicio oni rajtas diri: "miiia", "ĉiiiu", do oni rajtas fari tion ie ajn.

.