Kiel lernas sanuloj?

Mense sana homo dum lernado serĉas kaj trovas la rilatojn inter la novaj, lernendaj nocioj aŭ procedoj, kaj la jam konataj nocioj kaj procedoj. En bona okazo tiuj rilatoj respegulas la realon, kaj faras tutan reton. Kiom pli vasta fariĝos tiu reto, tiom pli facile oni povas ligi al ĝi novajn elementojn. (Do kiom pli multe oni jam lernis, tiom pli kaj pli facile lernos ion novan.)

Se oni ne trovas logikan rilaton al la jam konataj sci-elementoj, la nova kono estas malfacile lernebla, eĉ ne plivastigas la reton de rilatoj.

Se oni lernas novan vorton, same oni serĉas la (lingvajn) rilatojn al la jam konataj vortoj. Se iu vorto havas internan strukturon, kaj la elementoj de la strukturo jam estas konataj, oni plej ofte per unusola aŭdo aŭ lego ellernas la novan vorton. Se iu jam bone konas la vortojn "ruli", "knedi" kaj "ilo", unu fojo sufiĉas ellerni la vorton "rulknedilo". La plej grava rolo de Esperanta vortfarado do kaŝiĝas ne en tio, ke uzanto senĉese povas fabriki novajn vortojn (tion mi eĉ ne proponas al ne tre sperta parolanto), sed en tio, ke la "regulaspektaj" vortoj estas ege rapide ellerneblaj (praktike per unu fojo), kaj plej ofte - eĉ sendepende de la kunteksto - rekoneblaj.

Ne tiel konsekvence, kiel en Esperanto, sed ankaŭ en la naciaj lingvoj tre multaj vortoj havas similan strukturon. Tial preskaŭ ĉiu nacia lingvoprotektanto akre kontraŭas la fremdajn vortojn, kiuj ja ne adaptiĝas al la ekzistantaj nacilingvaj strukturoj.

Se iu vorto ne havas "regulan strukturon", do oni ne povas distingi ĝiajn elementojn laŭ signifo, la vorto estas malfacile ellernebla, kaj sen pli frua ellerno tute ne komprenebla.

Aliflanke ekzistas mensa devio, nomata "aŭtismo". Aŭtismuloj lernas alimaniere. Pri la detaloj mi ne estas kompetenta, sed estas konata fakto, ke ili tute facile ellernas elementojn, kiuj ne havas rekoneblajn logikajn rilatojn inter si. Ekzemple Raymond en la fama filmo Rain Man ("pluvulo", "pluvoviro") ellernas la enhavon de telefonlibro, parkere rememoras la vicordon de ludkartoj, ktp. Tio ne estas fabelo, ĉar ankaŭ sciencaj eksperimentoj registris similajn miraklajn kapablojn pri la aŭtismuloj.

Sed la sciencaj eksperimentoj ja ne registris ion tian, ke la logikeco malhelpus la lernadon de aŭtismuloj, tial ŝajnas al mi, ke eĉ respekte al la lingvaj rajtoj de aŭtismuloj, ni povas kuraĝe uzi niajn kunmetitajn, laŭregulajn belegajn Esperantajn vortojn. Kiu sukcesis ellerni la vorton "mava" tiu nepre sukcesos ellerni ankau la vorton "malbona".

Legi la komentojn