Florantaj arboj

Florantaj arboj (Fehér akácok - kanzono de Máté Péter)

Kanzono el la repertuaro de la karmemora hungara kanzonisto Máté Péter. Ĝin tradukis kaj kantas mi mem.

La muzika akompano ne estas tiu de Máté Péter, ĉar ĝi pruviĝis tro malfacile sekvebla per mia modesta kapablo.

Teksto:

Florantaj arboj, la mesaĝ' per odor',

Karesu nun min pro atak' de la plor',

Kviete kaŝu min kiel iam sub sunoflam',

Kiam delektis min la arda ĝu' de tiu am',

Florantaj arboj, je dolor de la kor':

Kien forpasis tiu ĝoj, tiu hor'?

(Por kanzonisto) Kiel jam orfa viro staras mi ĉe ŝia dom'

(Por kanzonistino) Kiel jam orfulino staras mi ĉe lia dom'

Kaj floras eĉ nun mia ador'. (..mia ador'... mia ador')