La rusofobia manio

2014. marto

aŭtoro: Olivier Zajec kunlaboranto de "Institut de Stratégie Comparée"

Tradukis: László Vizi (Laĉjo Akva)

Por kompreni krizon de mondregiono oni devas konsideri multegajn detalojn, kiuj interrilatas inter si, ekzemple oni devas observi la historion, kulturon, ekonomion, eĉ geografian situacion kaj strategian rolon de la koncernaj landoj. La partoprenantoj de diskuto pri la nuntempa Ukrainio elektis diversajn eksplikmanierojn por klarigi la temon, sed multaj el la diskutantoj - karakterize la okcidentaj politikistoj - preferas ne analizadon, sed primitive simplajn deklarojn kaj moralismajn predikojn.

La eventojn, okazantajn en Ukrainio - eble pro la prezentmaniero, aplikita de la amaskomunikado - la okcidenta diplomatio traktis, kiel ian priskribon de apokalipso, en kiu la esenco de historio povus enkorpiĝi. Laŭ multaj komentistoj de amaskomunikado, Rusio estas barbara ŝtato, kie la landon regas duonmongolaj kozakoj, kiujn direktas epigonoj de sovetuniaj sekretaj agentoj, kaj kiel cinikaj, frenezecaj caroj ili implikas siajn malhelajn komplotojn[1]. Tiuj aŭtokratoj, fermitaj disde sia epoko, malantaŭ la kulisoj movas la ŝakpecojn sur la granda tabulo de mondpolitiko, anstataŭ legadi la gazeton The Economist. Por ĉikani kontraŭulojn kaj polui la Nordan maron ili de tempo al tempo ŝiprompigas kaj mergas nuklean submarŝipon, poste pro subite aperinta ideo ili perforte aranĝigas referendumon ĉe najbara lando por restarigi Sovetunion.

Elekti el la du politikaj sferoj estas preskaŭ neeble por Ukrainio

Se oni volas sintezi la banalaĵojn, kiuj aperis en la okcidenta gazetaro pri Rusio (kaj ne nur nuntempe, sed ekde 15 jaroj) proksimume la supra folkloro troviĝas. Tiu negativa, karikatureca vidmaniero baziĝas sur malnovaj tradicioj. Ilia historia radiko troviĝas en la priskriboj de vojaĝantoj de la renesanca epoko, kiuj vidis similecon inter la "barbaraj" rusoj kaj antikvaj sovaĝaj skitoj[2].

La nuntempaj francaj politikaj ĵurnalistoj kaj la usonaj novkonservativoj reliefigas la totalisman kaj mensogecan karakteron de rusa kulturo[3], kaj ili ofte emfazas la supozitan kontinuecon inter Stalin kaj Putjin[4].

Sed la eventoj - okazintaj en la placo Majdan en Kijevo - montras, ke tiaj kaj similaj diabligaj provoj estas malagrablaj kaj trompaj. Ukraino, kiu estas dispartigita inter Oriento kaj Okcidento kaj laŭlingve, kaj laŭkulture, kapablos konservi siajn limojn nur tiel, se ĝi subtenas kontinuan ekvilibron inter siaj eŭropa kaj rusia polusoj. La troa kresko de unu el ili ĝuste nuligus la interligojn. Oni povus diri: Kijevo estas gardanto de eterna geopolitika geedzeco.

El tiu vidpunkto Ukrainio preskaŭ ne povas bone elekti. Ankaŭ lastfoje ĝi povis fari nenion alian, ol peti valoran nuptoproponon al ambaŭ partneroj. Rusio en decembro de 2013 promesis 15 miliardojn da dolaroj, dum Europa Unio promesis 3 miliardojn da dolaroj ĝuste en la momento, kiam fiaskis la traktato pri la aliĝo. Ukraino ofertis garantiojn al ambaŭ partneroj: Rusio ricevis proponon plilongigi la lurajton de la ĉemara militbazo Sevastopol, dum la agraraj kapitalistoj de Eŭropa Unio ricevis oferton por farmi kultiveblajn kulturgrundojn en Ukrainio. La politikaj fakuloj, kiuj emfazas la "trudgeedzecon" de Ukrainio kun Rusio, supozeble estas viktimoj de sia rusofobia manio. Tiuj, kiuj riproĉas prezidenton Putjin, ke li inklinas agadi nur por siaj propraj potenco kaj interesoj, prezentas specialan miopan vidmanieron: ili degnas paroli nur pri tia Ukrainio, kiu klopodas atingi la liberigajn brakojn de eŭro-atlantika komunumo.

La vera disŝiriĝo interne de la ukraina nacio okazis ne la 27-an de februaro 2014, kiam armitoj invadis la konstruaĵojn de la krimea parlamento kaj registaro, sed la 23-an de februaro, kiam la novaj regantoj de Ukraino decidis pri la absurda leĝo koncerne la statuson de ŝtataj kaj oficialaj lingvoj. Ĉar en tiu leĝo oni deklaris ne malpli, ol la nuligon de ŝtatlingva statuso de rusa lingvo en la orienta parto de la lando. Cetere la leĝon ne subskribis la nova ukrainia prezidento ĝis nun.

Krome la ruslingvaj ukrainoj multe malpli estas akceptemaj koncerne la propagandon de la granda rusa frato, ol oni asertas tion. Tiun propagandon ili klarigas per fatalisma ironio, kaj deĉifras ĝin. Ili deziras nur nekoruptan, normalan jurŝtaton. Ĉi tion bone scias ankaŭ Putjin. Sed li vidas bone ankaŭ tion, ke tiu popolo, kiu persistas por sia lingvo, kaj ne volas ŝanĝi la tradiciojn de Puŝkin aŭ la Granda Patrujdefenda Milito al abonado de gazeto kompilita de Henri-Lévy (La Régle du jeu). Koncerne la aplikadon de rusa lingvo: laŭ konataj datumoj 38 procentoj de la ukraina loĝantaro ankaŭ hejme parolas la rusan, do la decido en la 23-a de februaro konfirmis la argumentojn de Rusio: por Orient-Ukrainio kaŭzas problemon ne la elektita nova registaro, sed ĝia unua decido. Ĉar la leĝo pri la statusoj de oficialaj lingvoj humiligis preskaŭ la duonon de ukrainaj ŝtatanoj, ruse parolantajn.

Fantaziadoj pri la dupolusa mondo

Sed la 23-an de februaro okazis ankoraŭ io. En tiu tago la placo Majdan perdis la Krimeon, pri kiu ne estas forgesita, ke ĝin Njikita Hrusĉov donacis al Ukrainio en 1954. Kiam la krimea loĝantaro kun tuta plejparto voĉdonis por aliĝo al Rusio, Mihail Gorbaĉov diris: "Krimeo estis aneksita al Ukrainio laŭ la leĝoj de Sovetunio sen demandi la opinion de ĝia loĝantaro. Nun la loĝantaro mem decidis korekti tiun eraron. Tion oni devus gratuli, ne puni"[5]. Tiuj vortoj kiel malvarma akvosurverŝado atingis Bruselon, kiu - kunagante kun Vaŝingtono - jam preparis sin por decidi pri rebatoj kontraŭ Moskvo. (Estas memorinda la decido pri vojaĝlimigo kontraŭ dudek unu ukrainaj kaj rusaj politikistoj, kaj blokado de ilia bankkonto.)

Intertempe elformiĝis la ideo: Ukrainio aliĝu al la Nord-Atlantika Traktato (NATO). Ankaŭ la longa restado de vaste konata Victoria Nuland[6], fama pri sia ĝentileco, sugestas tian pretendon. Kvar ministroj de la nova registaro kaj la naciisma partio nomata Svoboda[7], jam konsentas tiun ideon.

Antaŭ ol kondamni Rusion, estus reviziindaj kelkaj kliŝoj. Ekzemple estus plej aktuale forlasi la esprimon "malvarma milito" en la artikoloj pri Rusio. Tiu kliŝo nuntempe servas por atesti la revekitajn fantaziadojn pri dupolusa mondo. La ekskandidato pri prezidenteco, John McCain, kiu eĉ nun kalkuliĝas respektata fakulo pri ekstera politiko, sur la paĝoj de gazeto New York Times markis prezidenton Putjin per la esprimoj: "rusa imperiisto" kaj "aparatulo de KGB", kiun - laŭ John McCain - por la nuntempaj paŝoj kuraĝigis rekte la malsevereco de Barack Obama. (En la realo la pensojn de la tiama prezidento nepre pli okupis la nesolvita situacio de sanasekuro por liaj samŝtatanoj, ol la situacio de Krimeo.) Kaj iu ekskandidato pri vicprezidenteco, Sarah Palin, diris: "Denove ni devas armi nin, kaj morale kaj intelekte.

Ni devas malebligi, ke la malhela ombro de Putjin kovru la tutan homaron."

Intertempe ankaŭ Bruselo intencis nur inciti la ardaĵon de ukrainia krizo. Unusola politikisto klopodis eviti troigojn: Angela Merkel. La germana kancelariano komunikadis kun Putjin pertelefone (cetere ruslingve). Ŝi direktis kontraŭ Moskvo akrajn vortojn, sed forgesis eĉ ne por unu momento, kiel gravaj ekonomiaj, komercaj, energiofontaj interrilatoj kunligas la du landojn. Ŝi komprenis la kaŭzojn pro kiuj Putjin estis ekscitita, kaj rekonis la limojn de lia agadsfero. Ili ambaŭ klopodis daŭrigi dialogon kiel samrangaj partneroj.

Janukoviĉ - kontraste al s-ino Merkel - komprenis Putjinon malpli. "Rusio devas agi" li urĝis la prezidenton de Rusio, post kiam li rifuĝis el Ukrainio. "Konante la karakteron de Putjin, mi demandas min, kial li estas tiel modera, kial li diras nenion?" La Ukraina eksprezidento ne komprenis, ke malgraŭ ĉiu sia ekstera brutala aspekto Putjin scias, kie estas la limo, ĝis kiu li havas ludspacon.

La rusia prezidento la militan karton nur malrekte surtabligis. Li volis veki fortimigan efikon, kiam li sendis senuniformajn rusajn taĉmentojn en Krimeon kaj komandis samtiajn ankaŭ al la limregionoj. Li bone sciis, ke liaj pozicioj tiel pliboniĝos en jurecaj debatoj. La separiĝo de Krimeo ĉe la referendumo la 16-an de marto 2014 fariĝis internacia jura afero. Putjin preparis sin, ke li uzu la precedencon de Kosovo kiel atuton, tiel li montros spegulon al la okcidentaj potencoj pri iliaj propraj malharmoniaj decidoj[8].

Estas memorinde, ke la 17-an de februaro 2008, post milita interveno sen aprobo de Unuiĝintaj Nacioj, la albana parlamento de Kosovo voĉdone decidis pri la sendependeco de la Serba Aŭtonoma Regiono de Kosovo malgraŭ la intenco de Belgrado. La decidon, kiu malobeis la internacian jurajn regulojn, siatempe subtenis kaj Francio kaj Usono, dum Rusio kaj Hispanio malakceptis ĝin. Ĝuste tiel, kiel nuntempe aspektas la Ukrainia analoga afero.

Ĉu la ukraina "elito" plenkreskos por solvi siajn taskojn?

Rusio konsideras, ke nuntempe en la internaciaj rilatoj funkcias mezurilo de du skaloj. Ĉinio opinias la samon, do la 16-an de marto ĝi ne voĉdonis pri la decido de sekureca konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj, kiu volis kondamni la krimean rusan politikon. Aliaj politikistoj, ekzemple la franca prezidento François Hollande la referendumon de la 16-a de marto nomis "kvazaŭ-referendumo, kiu obeas nek la ukrainiajn nek la internaciajn jurajn normojn". Sed antaŭ ol oni deklarus kondamnindan agreson, estas konsilinde rememori pri la intervenoj en Afganio (2001), Irako (2003), Libio (2011), kiam la interveno estis konsiderata ia "liberigo" fare de certaj politikaj fortoj. Ŝajnas, ke ĉiu protektas nur la aferojn de sia propra uniformo.

En ĉi tiu internacia etoso ukrainoj havas tri gravajn taskojn: konservi la geopolitikan ekvilibron inter Rusio kaj Eŭropo, establi la kulturan kaj lingvan egalecon inter la orienta kaj okcidenta partoj de la lando, kaj ĉesigi la koruptadon de elito. Ties membroj ja - ĉu porregistaruloj ĉu opoziciuloj - ĝis kubuto palpadis en la komuna trezorujo, kaj ne retenis sin por uzi la samajn konsilantojn de komunikado[9]. Pri la neofendebleco de limoj (kiu nocio malgraŭ la deklaroj de diplomatoj havantaj malbonan memorkapablon, signifas nenion pli, ol tiu de Serbio en 2009, tiu de Ĉeĥoslovakio en 1992, aŭ tiu de Sudano en 2011) oni parolu nur post la solvo de la supraj tri taskoj.

Do la provoko al Ukrainio venas ne elekstere, sed elinterne. Kiel sociologo Georg Simmel notis: "la landlimoj ne estas dimensiaj faktoj, kiuj havas sociologiajn konsekvencojn, sed sociologiaj faktoj, kiuj estas esprimitaj per dimensiaj formoj". Nuntempe la demando estas ne tio, ĉu Putjin estas rekarniĝo de Ivano la Terura, sed tio, ĉu la ukraina elito plenkreskos por solvi siajn taskojn, ĉu ili kapablos restarigi la unuecon de sia multkolora lando. Se tio realiĝos, kion mi sincere esperas, oni povos deklari senskrupule: Ukraino fariĝis inda por havi siajn proprajn limojn.

Kronologio de 60 jaroj

februaro 1954: Hruscsov aneksas al Ukrainio Krimeon.

augusto 1991: Ukrainio sendependiĝas.

junio 1993.: Krimeo ricevas la statuson speciala aŭtonoma regiono.

la 21-a de novembro 2004: komenco de "oranĝa revolucio" kiu enpotencigis Viktoron Juŝĉenko.

aŭgusto 2006: Viktoro Janukoviĉ fariĝas ĉefministro de Juŝĉenko.

februaro 2010: Janukoviĉ estas elektita kiel prezidento kontaŭ Julia Timoŝenko.

la 21-a de novembro 2011: la rifuzo de aliĝtraktato kun Europa Unio, komenco de demonstracioj en la placo Majdan.

la 20-a de februaro: sango fluas en Kijevo.

la 21-a de februaro: Janukoviĉ, la opoziciuloj kaj eŭropaj ministroj subskribas la kontrakton, kiu restarigas la parlamentan strukturon, kreas nacian unuecan registaron kaj decidas pri la deklaro de antaŭdatita balotado.

la 22-a de februaro: Janukoviĉ, kiu mencias puĉon, rifuĝas.

la 23-a de februaro: la parlamento nomumas prezidenton, kaj malvalidigas la leĝon pri lingvaj aferoj.

la 27-a de februaro: milicistoj, protektataj de soldatoj sen nacia signo, ekregas Krimeon.

la 16-a de marto: referendumo de Krimeo. 96,7 procentoj de la loĝantaro voĉdonas por aliĝi al Rusio.

La referencojn mi jam ne tradukis, ĉar veraj interesiĝantoj trovos la koncernajn fontojn. La titoloj kaj aŭtoroj ja estas laŭ originala literumado.

[1] Bernard-Henry Lévy: L’honneur des Ukrainiens, Le Point, Parizo, la 27-a de februaro 2014

[2] Komparu: Stéphan Mund: Orbis Russiarum. Genèse et développement de la représentation du monde « russe » en Occident à la Renaissance, Droz, Genf, 2003; kaj Marshall T. Poe: A People Born To Slavery : Russia in Early Modern European Ethnography, 1476-1748], 1476-1748, Cornell University Press, Ithaca (Usono), 2000.

[3] Alain Besançon: Sainte Russie, De Fallois, Parizo, 2014.

[4] Steven P. Bucci, Nile Gardinel és Luke Coffey: Oroszország, a Nyugat és Ukrajna: a stratégia ideje – nem a reményé [Russia, the West, and Ukraine: Time for a strategy – not hope], Issue Brief, n. 4159, Heritage Foundation, Washington, DC, 2014. március 4. Az aláírók azt követelik, hogy Washington vonja vissza az aláírását az új START- szerződésről, mely „túl előnyös az oroszoknak”, akiket azzal vádolnak, hogy ennek révén kívánják féken tartani az amerikai rakétaelhárító rendszert.

[5] Az Interfax hírügynökség által közölt deklaráció, 2014. február 17.

[6] Az európai-ügyekkel foglalkozó amerikai helyettes-államtitkár egy februárban nyilvánosságra került, az ukrajnai amerikai nagykövettel való telefonbeszélgetés során kelt ki magából eképpen: ”Az Európai Unió menjen a p...-ba!”.

[7] Emmanuel Dreyfus: Az ukrán nacionalizmus ultrái [En Ukraine, les ultras du nationalisme], Le Monde diplomatique, 2014. március.

[8] Jean-Arnault Dérens: Koszovó függetlensége: egy időzített bomba [Indépendance du Kosovo, une bombe à retardement], Le Monde diplomatique, 2007. március.

[9] Az amerikai Paul Mafort volt Janukovics tanácsadója 2004-től 2013-ig. Ezt megelőzően a Ronald Reagen és a George W. Bush adminisztráció alkalmazta... és John McCain. Vö. Alexander Burns és Maggie Habermann: Rejtélyes emberek: Ukrajna amerikai politikai tanácsadói [Mystery man : Ukraine’s US political fixer], Politico, 2014. március 5., www.politico.com