Cu fidela estas pli bela?

Ambaŭ tradukoj fontas el mia laboro.

La unua estas "fidela", kiel niaj korifeoj kutimas traduki, zorge uzante la precizajn vortarajn ekvivalentojn de la originalaj vortoj, kaj zorge imitante la strukturon de la originalaj frazoj.

Kompreneble ne temas pri la gramatike fuŝaj tradukoj, sed pri tiuj, kiujn faras lingve perfektaj esperantistoj observante la sanktan fidelecon.

La dua estas proksimume laŭ mia gusto.

Scivole mi atendas la komentojn. Kiun el ili vi dezirus legi en libro? Ja mi kapablas traduki ambaŭmaniere.

Molnár Ferenc: La knaboj de Paŭlo-strato

1.

Je la dekdua horo kaj tri kvaronoj, ĝuste en tiu momento, kiam sur la tablo de la katedro de naturscienca lernoĉambro, post longaj kaj senrezultaj eksperimentoj finfine, tre malfacile, kiel premio pro la ekscita atendado, en la senkolora flamo de la Bunzen-aparato eklumis smeralde verda stiro, indikante, ke tiu kombinaĵo, pri kiu la sinjoro instruisto volis pruvi, ke ĝi kolorigas la flamon je verda, la flamon fakte kolorigis verda, mi diras: precize je la dek dua kaj tri kvaronoj, ĝuste en tiu triumfa momento eksonoris gurdo en la korto de la najbara domo, kaj tiam ĉesis ĉiu seriozeco.

Molnár Ferenc: La knaboj de la strato Paŭlo

2.

Je la dekdua horo kaj tri kvaronoj, post multaj senrezultaj provoj – kvazaŭ kiel rekompenco pro ili - finfine eklumis belega smeralde verda strio en la flamo de la Bunzen-aparato ĉe la katedro. Jen, la kemiaĵo, pri kiu la sinjoro instruisto deziris demonstri, ke ĝi verdigas la flamon, fakte verdigis ĝin. Sed precize en la sama momento - kiel mi diris je la dekdua kaj tri kvaronoj - kune kun la triumfa sukceso ekmuzikis ia gurdo en la korto de la najbara domo, kaj tio forvaporigis ĉiun seriozecon.

Legi la komentojn