Ĉu "fidelan" aŭ kompreneblan tradukon?

La sama artikolo kun komentoj: http://www.ipernity.com/blog/eszperanto/299053

"La robustan klamon de la haveno superis nur la timiga krepito de la monto Karakatau."

Kion tio signifas? :-)

Laŭ mia traduko:

La laŭtan bruadon kaj kriadon de la homamaso en la haveno superis nur la timiga siblado kaj krakado de la vulkano Karakatau.

Leginte la unuan frazon en la fantazio aperas nenio, aŭ nur granda demandsigno. Leginte mian tradukon, aperas bildo proksimume tia, kian imagas la leganto de la originala hungara frazo. Helpe de la "lambastonaj" vortoj "homamaso" kaj "vulkano" la leganto povas kompletigi la signifon, eĉ se kelkajn aliajn vortojn ne komprenas.

Ĉe la unua traduko tio ne funkcias. Se oni ne komprenas la vorton "krepito" aŭ "klamo" , neniam divenos sen vortaro, kion povas fari haveno aŭ monto.

Dum la serĉado en la vortaro forvaporiĝos la iluzio, kion oni povas senti ĉe flue ĝuebla literaturaĵo.