Navigado

Poemoj,‎ > ‎Ŝercaj‎ > ‎

La patro, la filo kaj la azeno

El vaste konata fabelo, ĝin reverkis mi mem.


Jen, azeno, viro, kaj la juna filo

Ekvojaĝas kune, rekte al foiro;


Lasas for vilaĝon, iras tra la kampoj,

Ĉiu tri paŝadas per la propraj gamboj.


Apud rivereto junulino staras,

Ĉar per ĝia akvo siajn vestojn lavas.


La triopon supran la virino vidas,

Kaj la mezaĝulon tiel ŝi priridas:


- Pli prudenta homo certe nur ripozus

Por domaĝi gambojn, se li rajdi povus.


- Mi rekoni devas: argumento forta,

Ĉar la rajdvojaĝo estas pli komforta.


Do rajdante pasas nun jam plu la homo,

Lia filo marŝas sur la longa vojo.


Jen aperas valo, jen aperas monto,

Ĉe arbaro venas ia vagabondo.


Li kolere diras: - Tiel forta viro

Rajdas, dum paŝadas kompatinda filo?


- Prava argumento. Ĉu mi estis blinda?

Mia filo fakte estas kompatinda.


Patro sur la teron, filo sur azenon,

Pli kaj pli da homoj vidas jam la scenon.


Kampoj montoj valoj, miro kaj miraĝo,

Ĝis ĉarist' rimarkas ilin en vilaĝo.


Jen parolo lia, certe nur insulta:

- Ĉu la patro restos jam eterne stulta?


Super la azeno ĉu ne havas rajton?

Ĉu li trivas botojn, ne preferas rajdon?


- Por sincere diri: argumento saĝa,

Trivi botojn estas perdo tre domaĝa.


Lerte enseliĝas same nun la viro,

Nun jam kune rajdas patro kaj la filo.


Por moment'! Atendu! Kiel vi konjektas,

Tiun scenon certe jam tro multaj spektas.


Ĉe la stratangulo almozulo staras,

La rimarkon sekvan ekscitite faras:


- Ĉu por du personoj sola besto restas?

Por protekti bestojn akre mi protestas!


- Mi rekoni devas: argument' sagaca,

Kompatinda besto certe estas laca.


Tamen, kiel fine ili povus glori,

La kritikojn multajn tamen ne ignori?


Patro kaj la filo - kvankam tre malfortas -

Prenas la azenon, kaj ĝin pene portas.


Instruo:


Se vi la kritikojn sekvas sen pripenso,

Eble tre malmulte helpas vin la menso.

Comments