Neologismoj

Pristudinte la bazajn naskideojn de Esperanto, oni trovas, ke la sufiksoj, kaj la generado de novaj vortoj estas unu el la plej gravaj principoj, per kiuj nia internacia lingvo venkis la aliajn, kaj fariĝis fakte viva. Kiu ignoras tiun fakton, tiu eraregas, kaj damaĝas la bazon.

Mi rekonas, ke la diversaj sciencoj kaj artoj kelkfoje tamen bezonas novajn, vortojn.

Kion mi proponas?

Zorge distingu la konversacian lingvaĵon disde la fakaj aŭ literatura lingvaĵoj! En ordinaraj artikoloj kaj legaĵoj nur tre malofte - se tio fakte estas necese - uzu neologismojn, eĉ tiam precize indiku kaj klarigu ilin en piednotoj.

Neniam uzu neologismon superflue! Multaj uzas neologismon pro la nekompleta lingvoscio. Kiam mi estis komencanto, multe pli da neologismoj mi uzis, ĉar mi ankoraŭ ne rekonis la multajn eblojn de la esperanteska vortfarado. Se iu uzas multajn neologismojn superflue aŭ en konversacia lingvaĵo, tiun mi ĉiam konsideras nesperta, mallerta esperantisto.

Poeto kuraĝe uzu la vorton "rifuzi", ja li devas atenti la takton, variecon, abundan vortprovizon, sed en simpla artikolo ĝi estas tute superflua, anstataŭ malakcepti. La lastan certe komprenos ĉiu komencanto, des pli la progresantoj.

Bedaŭrinde ekzistas socitavolo de esperantistoj, kiuj uzas neologismojn por fanfaroni, kiom bone ili konas la lingvon, sed por mi ili pruvas ĝuste la malon, ja ili certe ne konas ĝuste la BAZON de nia lingvo. Simpla lingvaĵo tre ofte estas ne nur pli komprenebla, sed eĉ pli bela, ĉar io konfuza, kaosa, malofte estas bela. Tiun mian opinion pruvas miloj da libroj, kiujn eble neniu tralegis ankoraŭ krom la aŭtoro.

Bonvolu provlegi la verkon La steloj de Eger, tradukitan de mi, kaj vi trovos, ke eĉ serioza romano ne bezonas aron da neologismoj. Ligilo:

sites.google.com/site/azegricsillagok/Home

Legi la komentojn