Klakadas miaj kalkanumoj

(Vámos János: Járom az utam)

Denove mi esperantigis popularan hungaran kanzonon, kaj ankaŭ internaciigis ĝin. La originala temas pri loĝanto de speciala Budapeŝta urboparto, nomata Angyalföld (pron: andjalfoeld), sed tiu nomo signifas nenion por nehungaro, tial mi ĝeneraligis la temon, do la teksto konvenas al iu ajn geografia loko, eĉ al Esperantio.

Klakadas miaj kalkanumoj ien

La strat' humidas, ploras nuborand'

Mi konas ĉiun stratan anguleton

Ja mia urbo en mia land'.

Ĉi tie gvidis min patrino mia,

Ĉi tie lulis min patrina kant'

Detalo ĉia igas min memori,

Ja mia urbo en mia land'.

La suno eble brilas pli favore

Ĉe lok' alia, al alia gent',

Tamen ĉi tie estas mi nur hejme

Al ajna lando blovos min la vent'

Klakadas miaj kalkanumoj ien,

Multaj salutas el amika band'

Kaj estas por mi ĉiu nom konata,

Ja mia urbo en mia land'.

(instrumenta muziko)

La suno eble brilas pli favore

Ĉe lok' alia, al alia gent',

Tamen ĉi tie estas mi nur hejme

Al ajna lando blovos min la vent'

Klakadas miaj kalkanumoj ien,

Multaj salutas el amika band'

Kaj estas por mi ĉiu nom' konata,

Ja mia urbo en mia land'.

Restos mi ĉiam juna patrioto,

Mi fajfi volus laŭ la jena kant'

Tiel rekonu min konato ĉiu,

Ja mia urbo en mia land'.